Babismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q204128.
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''Baba Kredo''' aŭ '''Babismo''' ([[persa lingvo|perse]] : بابی ها = ''Bábí há'') estas religio fondita en [[1844]] en [[Persio]] de juna komercisto de la urbo [[Ŝirazo]] (''<u>Sh</u>íráz''), kies nomo estis ''Siyyid'' (praido de la [[Profeto]] [[Mohamedo]])'' 'Alí Muh&#803;ammad'' ([[1819]]-[[1850]]), konata sub la titolo ''[[Báb]]'' ([[Araba lingvo|arabe]] : "باب" signifanta "Pordego"). Ĝi estas "revelaciita" religio inter la [[Abrahamaj religioj]], kiel [[Judismo]], [[Kristanismo]] kaj [[Islamo]], sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, sanktajn librojn kaj leĝaron. Tiu mesiisma religio kaŭzis grandan tumulton en la persa socio, ĉar en tre mallonga tempo ĝi ekhavis grandan adeptaron, inter kiu troviĝis kelkaj el la plej elstaraj siatempaj religiaj gvidantoj resp. islamaj teologoj, kaj ĉar la [[Ŝijaismo|ŝijaisma]] pastraro kune kun la persa registaro akre persekutis ĝin kaj mortigis dekmilojn da babanoj. El Babismo poste naskiĝis la [[Bahaa Kredo]].
{{Ort-Bahaa}}
 
== Mesiisma Atendo de la Ŝijaismo Dekdu-imama ==
Islamanoj atendas ian mesion titolitan ''Al-Mahdí'' (arabe : المَهْديّ signifas "Tiu, kiu estas bone gvidata") de la [[Sunaismo|sunaistoj]] kaj ''Al-Qá'im'' (arabe : القائم signifas la Releviĝanto) de la ŝijaistoj. La [[Korano]] ne parolas pri li sed multaj rakontoj ([[hadiso]]j) de la islama tradicio priskribas lin. Legeblas interalie la jena hadiso en la kolekto titolita ''Musnad Ah&#803;mad ibn Hanbal'' : "Dio malkaŝos la ''Mahdí''-on el mia familio tuj antaŭ la "Tago de Juĝo"; eĉ se la mondo havus nur unusolan tagon por daŭre ekzisti, li restarigos sur la tero justecon kaj malaperigos tiranecon kaj subpremadon" <ref>''Musnad Ah&#803;mad ibn Hanbal'', Vol 1. p 99</ref>
 
=== ''Qá'im'' ===
Por la ŝijaistoj [[dekduimamismo|dekdu-imamaj]] tiu "Promesito" rilatas al la reveno de la 12-a [[Kaŝita Imamo]] ''Muh&#803;ammad al-Mahdí'' ([[868]] - ?). Kiam mortis la 11-a Imamo ''H&#803;asan al-Askarí'' ([[846]]–[[874]]), lia 5-jara filo ''Muh&#803;ammad'' malaperis la [[24-an de julio]] [[874]] ([[Islama kalendaro|4-a de ''<u>Sh</u>awwál'' 260 p.H.]]) : tiam komenciĝis la "Mallonga Kaŝado" (''<u>Gh</u>aybatu's&#803;-S&#803;u<u>gh</u>rá''), dum kiu la [[Imamo]] daŭre gvidis la komunumon per mesaĝistoj titolitaj ''Abwáb'' (arabe: ابواب pordoj; s. باب báb). Estis kvar tiaj homoj (arabe: الارْبع نُوّاب : la kvar reprezentantoj) :
* ''Abú-'Umar-'U<u>th</u>mán ibn Sa'íd'' de [[874]] ĝis [[917]]
* ''Abú-Ja'far Muh&#803;ammad ibn 'U<u>th</u>mán'' de [[917]] ĝis [[918]]
* ''H&#803;usayn ibn Rúh&#803; Naw-Ba<u>kh</u>tí'' de [[918]] ĝis [[938]]
* ''Abu'l-H&#803;asan 'Alí ibn Muh&#803;ammad Símarí'' de [[938]] ĝis [[939]]
Kiam mortis la lasta ĉirkaŭ [[940]] (329 p.H.), komenciĝis la "Longa Kaŝado" (''<u>Gh</u>aybatu'l-Kubrá'') de la Imamo, kiu ne plu havis fizikajn kontaktojn kun la kredantoj.
 
Ŝijaistoj asertas, ke la Imamo ne mortis sed vivas kun siaj elektitaj disĉiploj en misteraj urboj ''Jábulqá'' kaj ''Jábulsá''. Kiam finiĝos la Tempoj, dum kiuj regos surtere maljusteco kaj malpaco, kaj la miskredantoj estos konfuzitaj kaj malesperigitaj, li reaperos kun [[Jesuo]]-[[Kristo]] por venki la miskredantojn kaj restarigi universalajn pacon kaj justecon por mil jaroj. Li estos signo anoncanta la "Tagon de Dio" (''Yawmu'lláh'') anoncita sub diversaj nomoj en la Korano.
 
Kelkaj aludoj de la Imamoj kaj de religiaj eminentuloj atentigis pri la jaro 1260 p.H., kiel ebla dato por la alveno de tiu Promesito :
<blockquote>
"Kiam oni demandis Imamon ''Ja'far'', praido de Mohamedo, pri la jaro, en kiu la ''Qá’im'' estos malkaŝita, li respondis jene : << Vere, en la jaro sesdeka estos Lia Afero revelaciita kaj Lia nomo disvastigita. >> En la verkoj de la klera kaj ĉiekonata ''Muh&#803;yi’d-Dín-i-'Arabí'' troviĝas multaj aludoj kaj pri la jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj : << La servantoj kaj la subtenantoj de Lia Kredo estos el la homoj de Persujo >> … << En Lia nomo, la nomo de la Gardanto ('' 'Alí'') antaŭas tiun de la Profeto (''Muh&#803;ammad''). >> … << La jaro de Lia Revelacio estas egala al duono de tiu numero, kiu estas dividebla per naŭ (2520 > 1260). >> En siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, ''Mírzá Muh&#803;ammad-i-A<u>kh</u>bárí'' skribas la jenan antaŭdiron : << En la jaro ''<u>Gh</u>ars'' (de kies literoj la nombra valoro estas 1260 laŭ la [[Abjad-numeraloj]]) la tero iluminiĝos per Lia lumo, kaj en ''<u>Gh</u>arasih'' (1265) la mondo pleniĝos per ĝia gloro. Se vi ĝisvivos la jaron ''<u>Gh</u>arasí'' (1270), vi vidos, kiel la nacioj, la regantoj, la popoloj, kaj la Kredo de Dio ĉiuj estos renovigitaj. >> En tradicio atribuita al la Imamo '' 'Alí'', la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribita : << En ''<u>Gh</u>ars'' estos plantita la Arbo de Dia gvidado.>>" <ref>Kroniko de Nabil, [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro3.html ĉapitroj 3-a]</ref> </blockquote>
Linio 40:
Mesiismaj atendoj tumultigas popolamason de Ŝirazo responde al la alvoko de la ''Báb''.
 
Komence de la islama jaro 1261 p.H. la ''Báb'' rezignis sian viziton al ''Karbilá''. Poste la registaro trudis limigojn al la baba movado kaj la senditojn de la ''Bab'' oni batis kaj enkarcerigis.
 
Oni fine arestis lin en Ŝirazo kaj volis atingi ke li malkonfesu sian mision.<ref name="ĉapitro 8-a">Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro8.html ĉapitro 8-a]</ref>
Linio 48:
 
=== [[1847]] ===
La ''Báb'' petis aŭdiencon kun ''Muh&#803;ammad <u>Sh</u>áh Qájár'' ([[1810]]-[[1848]]) en [[Tehrano]] (''T&#803;ihrán'') sed ĵus antaŭ ties efektiviĝo en marto Báb estis enprizonigita en la [[Azerbajĝano|azerbajĝana]] kastelo de [[Mah-Ku|''Máh-Kú'']], kie li verkis sian [[Persa Bayán|Persan Bajanon]]. En tiu verko li revelaciis novan leĝaron por la babanoj kaj anoncis la alvenon de mesia figuro nomita "Tiu, kiun Dio manifestos".<ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro12.html ĉapitro 12-a] kaj [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro13.html ĉapitro 13-a]</ref>
 
=== [[1848]] ===
Linio 61:
=== [[1849]] ===
[[Dosiero:Amir-Nizam Taqi-Khan.jpg|eta|dekstra|150px|''Amír-Niz&#803;ám Taqí-<u>Kh</u>án'']]
Dum pluraj monatoj la babanoj sieĝataj en sia fortikaĵo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> T&#803;abarsí'' sukcese rezistis al la registaraj trupoj komandataj de la princo ''Mihdí Qulí Mirzá''. Je la [[10-a de majo]] finiĝis la batalo post interkonsentita kapitulaco. La venkintoj promesis liberecon al la babanoj sed tuj rompis sian ĵuron kaj mortigis multajn el ili.<ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro20.html ĉapitro 20-a]</ref>
 
Nelonge post tiu masakro la ''Báb'' verkis sian testamenton, en kiu li enoficigis ''Mírzá Yah&#803;yá-i-Núrí''-on ([[1831]]-[[1912]]) kiel nominalan ĉefon de la babanoj post sia forpaso.
Linio 84:
Tamen baldaŭ dum la sekvaj jaroj elstariĝis ''Mírzá H&#803;usayn 'Alí Núrí'' ([[1817]]-[[1892]]), kiu elmontris la necesajn kvalitojn por esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb''. Li fine tion oficiale deklaris, unue al kelkaj el la babanoj en [[1863]], sed dum la sekvaj jaroj li pli vaste ne nur al la tuta baba komunumo sed ĝenerale al la mondo sian mision [[Proklamoj de Baha'u'llah|proklamis]].
 
Sekve plejparto de la babanoj fariĝis liaj disĉiploj resp. ili fariĝis la adeptoj de ''Bahá'u'lláh'', la ''bahá'í'' (adeptoj de ''Bahá' ''- bahaanoj). Lia duon-frato ''Mírzá Yah&#803;yá Núrí'' tamen ribelis kontraŭ li, asertante esti mem ricevanto de dia revelacio kaj donante al si la titolon ''S&#803;ubh&#803;-i-Azal''; nur kelkaj manplenoj da babanoj sekvis lin kaj fariĝis la ''azalí'' (azalanoj), kiujn oni ankaŭ nomis [http://en.wikipedia.org/wiki/Bayani ''bayání"] (bajananoj).
 
== Instruoj de la Babismo ==
Linio 96:
La unua titolo, kiun alprenis ''Siyyid 'Alí-Muh&#803;ammad-i-<u>Sh</u>írází'', estis ''al-Báb'',<ref name="ĉapitro 3-a"/> kies signifo en la araba lingvo estas "la Pordo". Sed tiu titolo estigis miskomprenon de la ŝijaistoj pri liaj pretendoj : pro tio ke la kvar mesaĝistoj de la "Kaŝita Imamo" dum la "Mallonga Kaŝado" tiel titoliĝis kaj ĉar laŭ hadiso <ref>[http://www.al-islam.org/tahrif/cityofknowledge/index.htm al-islam.org]</ref> la Profeto Mohamedo diris "Mi estas la urbo de scio kaj '' 'Alí'' estas ĝia pordo", ili opiniis, ke la ''Báb'' estis peranto inter ili kaj la "Kaŝita Imamo". Tial, kiel rezignon pri liaj pretendoj, la ŝijaistaj religiestroj de Ŝirazo favore akceptis la konfeson de ''Báb'' dum lia pridemandado en [[1845]]:<ref>[http://www.reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-164.html#pg132 Táríkh-i-Nabíl]</ref>
 
<blockquote>" لعنت خدا بر کسی که مرا وکيل امام غايب بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا
باب امام بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا منکر نبوّت حضرت رسول بداند.
لعنت خدا بر کسی که مرا منکر انبيای الهی بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا
منکر امامت امير المؤمنين و ساير ائمّهء اطهار بداند." </blockquote>
 
<blockquote>"La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imamo aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mohamedo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de '' 'Alí'', la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imamoj, kiuj postvenis lin." <ref name="ĉapitro 8-a"/></blockquote>
Linio 106:
 
<blockquote>"من همان قائم موعودی هستم که هزار سال است منتظر
ظهور او هستيد و چون اسم او را ميشنويد از جای خود قيام ميکنيد و مشتاق لقای او هستيد و عجّل اللّه فرجه بر زبان ميرانيد براستی ميگويم بر اهل شرق و غرب اطاعت من واجب است." </blockquote>
 
<blockquote>
Linio 116:
[[Dosiero:Haykal-Bab-2.gif|eta|240px|dekstra|manskribaĵo de ''Báb'' laŭ formo de stelo kvinpinta (''Haykal'' = templo "homa").]]
Komentoj kaj klarigoj de la religiaj skriboj islamaj multas en la verkoj de ''Báb''. Ekzemple lia unua libro titolita ''Qayyúmu'l-Asmá' '', kiun li verkis en [[1844]] pri de la 12-a korana surao titolita "Jozefo", aŭ lia persa ''Bayán'', kiun li verkis en [[1847]]-[[1848]] kaj kies nomo arabe signifas "klarigo", kiel uzita en la 75-a korana surao titolita ''Al Qiyámah'' (la Reviviĝo) [http://www.usc.edu/dept/MSA/quran/transliteration/075.html 75/16-19] : <blockquote>
لَا تُحَرِّكْ بِهِ لِسَانَكَ لِتَعْجَلَ بِهِ
إِنَّ عَلَيْنَا جَمْعَهُ وَقُرْءانَهُ
فَإِذَا قَرَأْنَهُ فَاتَّبِعْ قُرْءانَهُ
Linio 128:
</blockquote>
<blockquote>
Ne movu vian langon per ĝi (ndlt : t.e. per tiu revelacio), por akceli ĝin. Nin vere koncernas la kolekto kaj la legado (ndlt: wa qur'an-ahu, la sama vorto kiel por la "Korano"); tial, kiam Ni legas ĝin, vi sekvu ties legadon (ndlt : qur´án-ahu, la sama vorto kiel por la "Korano"). Poste Nin koncernas ĝia klarigo (ndlt : bayán-ahu, la sama vorto kiel por la "Bajano").
</blockquote>
 
La ''Báb'' instruis, ke simbolaj estas la vortoj "Reviviĝo", "Tago de Juĝo", "Paradizo" kaj "Infero" uzitaj en la ŝijaismaj profetaĵoj pri la "Fino de la Tempoj" :
* La "Reviviĝo" signifas la aperon de nova "Manifestiĝo de Dio" kun nova revelacio..<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=102.1 2/7]</ref> Kaj kvankam la "Tago de la Reviviĝo" estas tre glora tempo, ĝi estas tago kiel la aliaj por la homoj malatentemaj.<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=70.1 8/9]</ref>
* La "Reviviĝo de la mortintoj" signifas la spiritan revivigon far la dia revelacio de tiuj, kiuj kvazaŭ spirite mortintaj devojiĝis de la "rekta vojo" pro nescio, neglektemo aŭ ribelemo.<ref>"Sélection des écrits du Bab" (Antologio de la skriboj de ''Báb'' ) [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=129.1 129/32-37]</ref>
* La "Tago de Juĝo" signas la konsekvencojn de la akcepto aŭ de la malakcepto de la nova "Manifestiĝo de Dio" kaj de lia nova revelacio.<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=71.1 5/19]</ref>
* La "Paradizo" estas ekkoni Dion per Sia "Manifestiĝo" en homa templo kaj observi la diajn leĝojn. La "Infero" estas por homo la seniĝo de la diaj benoj kaj superrego de sia animala parto. Paradizo kaj infero ne estas fizikaj lokoj sed statoj de la spirito, kiujn oni povas jam sperti dum la surtera vivo..<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=68.1 2/16] kaj [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=71.1 5/19]</ref>
:&nbsp;
 
Linio 144:
Kiam la "Báb" sendis siajn disĉiplojn tra Persio por diskonigi sian revelacion kaj la "Bonan Novaĵon" de la tagiĝo de nova erao, li skribis por ili en sia "Epistolo al la Literoj de la Vivanto" <ref>Tárí<u>kh</u>-i-Nabíl [http://reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-107.html#pg75]</ref> :
<blockquote>
من شما را برای روز خداوند که ميآيد تربيت و آماده ساخته‌ام… راز و اسرار يوم اللّه که خواهد آمد امروز مکشوف نيست طفل تازه متولّد آن روز مقامش از بالغين اين امر ارجمندتر است و جاهل آن ظهور درجه‌اش از عالم اين روز بالاتر. اينک در طول و عرض جهان پراکنده شويد و با قدم ثابت و قلب بی‌آلايش راه را برای آمدن روز خدا مهيّا و مسطّح کنيد</blockquote>
 
<blockquote>
Linio 152:
En siaj verkoj la ''Báb'' anoncas la alvenon de alia "Manifestiĝo de Dio" titolita "Tiu, kiun Dio manifestos" (''man yuz&#803;hiruhu'lláh'', arabe : من یظهر الله‎ , [[Persa lingvo|perse]]: مظهر کلّیه الهی‎ ). Li estos tiom glora estaĵo, ke la ''Báb'' asertis mem ne povi adekvate priskribi liajn kvalitojn <ref>"The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de ''Bahá'u'lláh'') angle verkita en 1929 de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' (U.S., First pocket-sized edition, 1991) [http://bahai-library.com/writings/shoghieffendi/wob/32.html 32/4]</ref>. La Sankta Libro kaj la leĝaro revelaciitaj de la ''Báb'' estos anstataŭataj de la Sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Reviviĝo".<ref>"Bayan Persan". (Persa Bajano) tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p6 2/6] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan4.htm 7/13]</ref>
 
En siaj verkoj la ''Báb'' aludis pri la graveco de la jaroj 9-a (1269 p.H.) kaj 19-a (1279 p.H.) post la naskiĝo de la Babismo en [[1844]] (1260 p.H.),<ref>"God passes by" (Dio preter pasas) ĉapitro 2-a [http://bahai-library.org/writings/shoghieffendi/gpb/26-30.html paĝoj 29-30] (angle)</ref> kaj pri limtempoj nomitaj ''<u>Gh</u>iyá<u>th</u>'' ( غیاث ) kaj ''Musta<u>gh</u>á<u>th</u>'' ( مستغاث ), de kies literoj la nombraj valoroj laŭ la [[Abjad-numeraloj]] estas respektive 1511 kaj 2001.<ref>"Bayan Persan" [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p16 2/16], [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p17 2/17] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm 3/15]</ref>
 
Li ankaŭ rilatigis la vorton ''Bahá' '' kun "Tiu, kiun Dio manifestos": "Ĉia splendoro (arabe : ''Bahá' '') de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta..<ref>"Bayan Persan" (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm bayan persan 3/14]</ref>
 
=== Leĝaro anstataŭanta la Islaman Ŝarion ===
Babismo klare distingiĝis de Islamo post la Konferenco de ''Bada<u>sh</u>t''. Ekde tiam por la babanoj la sankta libro ''Bayán'' anstataŭis la Koranon kaj la leĝaro revelaciita en ĝi la islaman ŝarion..<ref name="h-net.org">"Essays and Notes on Bábí and Bahá'í History" (Disertaĵoj kaj notoj pri baba kaj bahaa historio) de ''John Walbridge'' [http://www.h-net.org/~bahai/bhpapers/vol6/waless/chap3.htm ĉapitro 3-a] en "H-Bahai Digital Library"</ref>
 
Inter tiuj novaj leĝoj estis la ŝanĝo de la [[Kiblo]] (direkto al kiu la kredanto sin turnu por plenumi la devigajn preĝojn ritajn) de la Kaabo en Mekko al la domo de la ''Báb'' en Ŝirazo, kaj la ŝanĝo de la [[islama kalendaro]] luna al suna [[Bahaa kalendaro|kalendaro]], kiu konsistas el 19 monatoj po 19-tagaj kun 4 aŭ 5 kromaj tagoj kaj kies lasta monato estas [[Fasto|fasta]] periodo.
 
La ''Báb'' ankaŭ revelaciis sufiĉe ampleksan ritaron, ofte ne komplete efektivigitan.<ref>"Deconstructing and Reconstructing the Shari'a: the Bábí and Bahá'í Solutions to the Problem of Immutability (dekonstruo kaj rekonstruo de Ŝario : babaj kaj bahaaj solvoj al la problemo de neŝanĝebleco) verkita de ''Denis MacEoin'' [http://bahai-library.org/unpubl.articles/sharia.html en bahai-library.org]</ref> Iuj postuloj estis ekzemple :
* porti armilojn nur se necesas,
* sidiĝi sur seĝoj,
* atenti pri fizika pureco kiel la kristanoj,
* nekruele agi kontraŭ bestoj,
* ne severe bati infanojn,
* presi librojn, precipe la sanktajn skribaĵojn,
* ne studi "sciencojn", kiuj nur komenciĝas kaj finiĝas per vortoj.
Tiuj leĝoj estas evidente modernaj kaj toleremaj. Tamen estis ankaŭ aliaj leĝoj, kiuj impresas per ilia severeco rilate al ne-babanoj. Ekzemple :
* ne-babanoj ne vivu en kvin centraj provincoj de Irano,
* la sanktaj lokoj de la pasintaj religioj estas detruendaj,
* ĉiuj nebabaj libroj estas bruligendaj,
* babanoj nek geedziĝu nek eĉ sidu kune kun ne-babanoj,
* posedaĵoj de ne-babanoj povas esti konfiskataj.
Aliaj ritoj koncernis pilgrimadon, fastadon, funebradon, uzadon de ringoj kaj parfumoj. Pri tio ''Denis MacEoin'' skribas, ke tiu leĝaro ne estis vere intencita al laŭlitera apliko sed ke Báb, konsciante tre mallongan periodon de ilia valideco resp. la tre baldaŭan aperon de "Tiu, kiun Dio manifestos" precipe celis per fortaj signoj aboli la islaman leĝaron kaj revivigi kaj renovigi la persan socion resp. prepari ĝin por la tre baldaŭ aperonta nova erao.<ref name="h-net.org"/>
 
== Konflikto pri la Spirita Heredaĵo de la ''Báb'' ==
Linio 181:
[[Dosiero:Mirzayahya.gif|eta|dekstra|150px|''Mírzá Yah&#803;yá-i-Núrí'' titolita ''S&#803;ubh&#803;-i-Azal'' 1890]]
La ''Báb'' en [[1849]], nelonge post la martirigo de ''Quddús'', verkis dokumenton kiu verŝajne estas konsiderebla kiel lia testamento. En tiu verko titolita ''Lawh&#803;-i-Vasaya'', li enoficigis sian disĉiplon ''Mírzá Yah&#803;yá Núrí'' ([[Subh-i-Azal|''S&#803;ubh&#803;-i-Azal'']] : Mateno de Eterneco) kiel nominalan estron de la baba komunumo por ke, resume, li:<ref>"The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de ''Báb''), tradukita el la persa al la [http://www.h-net.org/~bahai/notes/vol7/BABWILL.htm angla] kaj komentita de ''Sepehr Manuchehri'' (2004)</ref>
* certigu la sekurecon de si mem, de siaj skriboj kaj de tio revelaciita en la Bajano,
* komunikadu kun la babanoj kaj petu konsilojn de la atestantoj kaj de ''Áqá Siyyid H&#803;usayn Yazdí'',
* kolektu, sigelu, se necese kompletigu, diskonigu al la homoj kaj disdonu al la babanoj la sanktajn skribaĵojn de la ''Báb'',
* invitu homojn al akcepto de la baba revelacio,
* decidu kiam venko estos alveninta kaj nomumu posteulon,
* agnosku mem kaj invitu homojn agnoski "Tiun, kiun Dio manifestos", kiam li manifestiĝos.
La [[4-an de aŭgusto]] [[1980]] la [[Universala Domo de Justeco]] skribis al bahaano pri la rango de ''Mírzá Yah&#803;yá'', ke la ''Báb'' ne nomumis plenrajtan posteulon similan al [[Sankta Petro]], al la Imamo '' 'Alí'' aŭ al [[`Abdu'l-Bahá|'' 'Abdu'l-Bahá'']] sed pli ĝuste titularan estron aŭ administranton de la baba komunumo ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos", ĉar li sciis lian alvenon tuja.<ref>Letero de la Universala Domo de Justeco al bahaano je la [http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol9/Research_Dept_2004_May_28.pdf 4-a de aŭgusto 1980]</ref>
 
=== Skismo pri "Tiu, kiun Dio manifestos" ===
Post la [[Ekzekuto de Bab|ekzekuto de ''Báb'']] en [[1850]] pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb'', sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.
 
Kiam je la [[8-a de aprilo]] [[1853]] (28-a de ''Jamádíyu'<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1269 p.H.) ''[[Bahá'u'lláh]]'' alvenis al [[Bagdado]] (''Ba<u>gh</u>dád'', en [[Irako]]) post sia enkarcerigo en la subtera prizono [[Síyáh-Chál|''Síyáh-<u>Ch</u>ál'']] de [[Tehrano]] (''T&#803;ihrán'', ĉefurbo de [[Persio]]), li trovis la baban komunumon en plej kompleta konfuzo kaj mizero. Lia duonfrato ''Mírzá Yah&#803;yá'', kiun la ''[[Báb]]'' nomumis kiel la "babanestron" en sia testamento, sukcesis eskapi el la sanga subpremado de la babanoj en ''Tákur'' kaj forfuĝis al Bagdado, kie li time sin kaŝis sub la nomo de ''H&#803;ájí 'Alíy-i-lás Furú<u>sh</u>''. Ĉar ''Mírzá Yah&#803;yá''-on ne trafis la ekzila dekreto de la [[Ŝaho]], ''Bahá'u'lláh'' petis lin reveni al Persio por diskonigi tie la Babismon kaj servi al la Kredo.<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c20 ĉapitro 20-a] (france)</ref>
 
Tion li ne faris, kaj instigite de ''Siyyid Muh&#803;ammad-i-Is&#803;fahání'' ekĵaluzis pro la kreskanta influo de ''Bahá'u'lláh'' ene de la komunumo. Por eviti konflikton kaj disiĝon ene de la babanaro ''Bahá'u'lláh'' foriris el Bagdado kaj [[Ermitiĝo de Baha'u'llah|ermitiĝis]] en la montaroj de la iraka [[Kurdistano]] dum du jaroj de la [[10-a de aprilo]] [[1854]] (12-a de ''Rajab'' 1270 p.H.) ĝis la [[19-a de marto]] [[1856]] (12-a de ''Rajab 1272'' p.H.).<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c21 ĉapitro 21-a] (france)</ref>
Linio 199:
Reveninte pro la insista peto de sia familio kaj de la babanoj, li pli kaj pli transprenis la spiritan gvidadon de la baba komunumo. Kaj en [[1863]] (1279 p.H.), dek-naŭ jarojn post la naskiĝo de la Babismo, jus antaŭ sia foriro al [[Konstantinopolo]], kien per registara dekreto li estis ekziligita, li [[Proklamoj de Baha'u'llah#Privata Proklamo en Bagdado|deklaris]] al la babanoj, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb''.<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c22 ĉapitro 22-a] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c23 ĉapitro 23-a] (france)</ref> La plej multaj babanoj rekonis lin tia ĉar ili konsciis la atentigojn de la ''Báb'' pri la jaroj 9-a kaj 19-a post la naskiĝo de Babismo. Kelkaj tamen rifuzis tion pro sia opinio pri la limdatoj ''<u>Gh</u>iyá<u>th</u>'' (1511) kaj ''Musta<u>gh</u>á<u>th</u>'' (2001), kiujn ankaŭ menciis la ''Báb'' rilate al la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos".
 
Rezulte dum la dua jaro de la ekzilo en [[Edirne]] (Adrianopolo), ''Mírzá Yah&#803;yá'' ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine [[skismo]] ene de la baba komunumo resp. inter la sekvantoj de ''Bahá'u'lláh'' (bahaanoj = ''bahá'í'' ) kaj la sekvantoj de ''Mírzá Yah&#803;ya'' (azalanoj = ''azalí'' ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kaj sin titolis ''S&#803;ubh&#803;-i-Azal'' (Mateno de Eterneco)..<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-5.htm#c27 ĉapitro 27-a] (france)</ref> La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de [[1867]] inter ''S&#803;ubh&#803;-i-Azal'' kaj ''Bahá'u'lláh'', kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan ''Kitáb-i-Badí' '' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la ''Bayán''" (''Ahl-i-Bayán'') kaj precipe de ''Siyyid Muh&#803;ammad-i-Is&#803;fahání'' <ref>"Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1-883053-60-9, ĉapitro 6-a</ref>
 
La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili ''Mírzá Yah&#803;ya'', al la insulo [[Kipro]] kaj de la alia, inter ili ''Bahá'u'lláh'', al la punkolonio de [[Akko]] ('' 'Akká'') en [[Palestino]]. Ili forlasis Adrianopolon la [[12-an de aŭgusto]] [[1868]] (22-an de ''Rabí'u'<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1285 p.H.).<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-5.htm#c28 ĉapitro 28-a] (france)</ref>
Linio 232:
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Báb]]
* [[Bahaa Kredo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* Artikoloj de Vikipedio en la angla lingvo pri [http://en.wikipedia.org/wiki/Mahdi "Mahdi"]
* Artikolo de Vikipedio en la angla lingvo pri [http://en.wikipedia.org/wiki/Shaykhism Ŝejĥismo]
* Artikolo de Vikipedio en la angla lingvo pri [http://en.wikipedia.org/wiki/Shaykh_Ahmad ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ah&#803;mad'']
* Artikolo de Vikipedio en la angla lingvo pri [http://en.wikipedia.org/wiki/Siyyid_K%C3%A1zim_Rasht%C3%AD ''Siyyid Káz&#803;im-i-Ra<u>sh</u>tí'']
* Artikolo de Vikipedio en la angla lingvo pri [http://en.wikipedia.org/wiki/Subh-i-Azal ''S&#803;ubh&#803;-i-Azal''].
{{elEL}}[http://www.h-net.org/~bahai/biblioteko h-net.org] en diversaj lingvoj (araba, persa, turka, angla…) pri Ŝeĥismo, Babismo kaj Bahaismo.
{{elEL}}[http://www.bayanic.com/ Religio de la Bajano], retejo en la angla lingvo de la baba komunumo.
{{elEL}}Artikoloj de la ''Encyclopaedia Iranica'' (enciklopedio irana) en la angla lingvo pri la [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f3/v3f3a027.html ''Báb''], [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f8/v3f8a073.html ''Bayán''] kaj [http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html "Azali Babism"]
 
== Referencoj ==
* "Bayan persan, Le livre sacré du babisme de Séyyèd Ali Mohammed, dit le Bâb" (La Persa Bajano, la sankta libro de la Babismo de Sejjed Ali Mohamedo kromnomita la Bab), tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS, eldonita en 4 volumoj ĉe Parizo, 1911-1914 ([http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan-sommaire.htm france] ankaŭ parte tradukita al la [http://bahai-library.com/file.php5?file=bab_bayan_farsi_velasco angla lingvo])
* "Sélection des écrits du Báb" (Elektitaj skribaĵoj de ''Báb'') , eldonita de M.E.B. ( 205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio.), 1984, D/1547/1984/1 ([http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/cp_bab.htm france], ankaŭ en la [http://bahai-library.com/file.php5?file=bab_selections_writings_bab angla lingvo])
* "The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de ''Báb''), tradukita el la persa al la [http://www.h-net.org/~bahai/notes/vol7/BABWILL.htm angla] kaj komentita de ''Sepehr Manuchehri'' (2004)
{{elEL}} [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/ALM-Nicolas/alm-bab.htm "Le Bab"], biografio verkita de franca orientalisto A.L.M. Nicolas.
* "The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (La Herooj de la Nova Tagiĝo : [[Kroniko de Nabil]]), verkita de ''Nabíl-i-Zarandí'', tradukita el la persa al la [http://reference.bahai.org/en/t/nz/DB/ angla lingvo] de [[Shoghi Effendi Rabbání|Shoghi Effendi]], eldonita de ''Bahá'í Publishing Trust'' (''Wilmette'', Illinojso, Usono, 1932) ISBN 0-900125-22-5, kaj [http://www.freewebs.com/bahaakredo/herooj.html esperantigita] de [[Roan Orloff-Stone]].
* "Resurrection and Renewal - the Making of the Bábí Movement in Iran 1844-1850" (Revivigo kaj Renovigo – la estiĝo de la Baba Movado en Irano 1844-1850), verkita de ''Abbas Amanat'' kaj eldonita de ''Cornell University Press'' (1989) ISBN 0-8014-2098-9
* "Rituals in Babism and Baha'ism" (Ritaroj en Babismo kaj Bahaismo), verkita de ''Denis MacEoin'' kaj eldonita de ''British Academic Press and Centre of Middle Eastern Studies, University of Cambridge'' Britio (1994) ISBN 1-85043-654-1
* "Azali Babism", Artikolo en la angla lingvo de ''Denis MacEoin'' en la ''[http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html Encyclopaedia Iranica]''.
* "The Bábí and Bahá'í Religions - from messianic Shi'ism to a world religion" (La Religioj Babaj kaj Bahaaj – de mesia ŝijaismo al tutmonda religio), verkita de ''Peter Smith'' kaj eldonita de ''Cambridge University Press'' (1987) ISBN 0-521-30128-9
* "The Bábí Movement: A Resource Mobilization Perspective" verkita de ''Peter Smith'' kaj ''Moojan Momen'', eldonita en ''In Iran: Studies in Bábí and Bahá'í History vol. 3, [http://bahai-library.org/articles/babi.movement.html pages 33-93 en la angla lingvo]'' (eldonejoj ''Peter Smith'', ''Los Angeles: Kalimat Press'', 1986)
* "Materials for the study of the bábí religion" (materialoj por la studo de la baba religio), verkita de ''Edward G Browne'' kaj eldonita de la Universitata Presejo de Kambriĝo (1918) en la [http://www.h-net.org/~bahai/diglib/books/A-E/B/browne/material/msbrtoc.htm angla lingvo].
* "Bahá'u'lláh and the New Era, An Introduction to the Bahá'í Faith" (Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, enkonduko al la Bahaa Kredo) verkita de [[John Esslemont|J.E. Esslemont]], eldonita de ''Bahá'í Publishing Trust'' (''Wilmette'', Illinojso, Usono) ISBN 0-87743-160-4 , kaj [http://www.bahaaeligo.bahai.de/U-tekstoj/BNE-U-enkonduko.htm esperantigita] de [[Lidja Zamenhof]]
 
{{elstara}}