Föhr: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
|||
Linio 1:
La insulo
[[Dosiero:Föhr satellite.jpg|thumb|<center>satelita bildo]]
Linio 10:
Föhr inter la frisaj insuloj nomatas "la verda insulo", ĉar inter la najbaraj insuloj [[Amrum]] kaj Sylt ĝi estas relative bone protektata de la ŝtormoj de la [[Norda Maro]] kaj tial ĝia plantaro havas pli bonajn cirkonstancojn je disvolviĝo ol sur la najbaraj insuloj. La insulo larĝas 6,8 kilometrojn kaj longas 12 kilometrojn - entute ĝi kovras areon de 82,82 kvadrataj kilometroj. Dum la nordo konsistas el [[agrikulturo|agrikulture]] fekunda [[aluvia grundo]], la sudo konsistas el sabla grundo. La plej alta punkto de la insulo, la monteto ''Sylvert'' aŭ ''Salvert'', situas 13 metrojn super la [[marnivelo]], proksime de la plej eta insula vilaĝo, [[Witsum]].
Ĝis granda [[inundo]] de la jaro [[1362]] Föhr ne estis insulo, sed apartenis al la kontinento kaj ligiĝis al la maro per profundaj golfetoj.
Kiel ankaŭ la najbaraj insuloj, Föhr estas multe frekventata feria insulo. El la pramŝipa haveno Wyk ĉe la suda insuloflanko ĝis la mezo de la okcidenta bordo etendiĝas 15 kilometrojn longa sabla plaĝo. Norde kaj nordokcidente de la insulo troviĝas aparte protektata zono de la Nacia Parko [[Ŝlesvigo-Holstinio|ŝlesvigo-holstinia]] [[vadomaro]].
La insulo apartenas al la [[distrikto Norda Frislando]] kaj fine de 2003 sume havis 8.649 konstantajn enloĝantojn. Al tio aldoniĝas la anoj de nordgermanaj urboj, kiuj havas dometon kaj oficialan duan loĝlokon sur la insulo, kaj kompreneble la multaj dumtempaj turistoj, kiuj aparte multas dum la sunplena somero, sed ankaŭ ekzistas dum aliaj sezonoj. La ĉefa insula loĝoloko [[Wyk auf Föhr|Wyk]] (''bi a Wik''), estas la sola urbo de la insulo kaj de la mezo de la 19-a jarcento estas baneja urbo. La 16 insulaj vilaĝoj troviĝas en 11 komunumoj, kiuj administre kunligiĝas en la [[komunumaro (Germanio)|komunumaro]] [[Amt Föhr-Amrum]]:
[[Dosiero:Wyk holzbruecke 360 isemann und gereke.jpg|600px|eta|<center>panoramo de Wyk de la ligna [[marponto]], fone la sabla digo (februaro 2007)]]
* [[Alkersum]] (''Aalkersem'')
* [[Borgsum]] (''Borigsem'')
* [[Dunsum]] (''Dunsem'')
* [[Midlum (Föhr)|Midlum]] (''Madlem'')
* Nordseebad [[Nieblum]] (''Njible''m) kun la komunumparto Goting (''Guating'')
* [[Oevenum]] (''Ööwnem'')
* [[Oldsum]] (''Olersem'') kun la komunumpartoj Toftum kaj Klintum
* [[Süderende]] (''Söleraanj'')
* Nordseebad [[Utersum]] (''Ödersem'') kun la komunumparto Hedehusum
* [[Witsum]] (''Wiisem'')
* [[Wrixum]] (''Wraksem'')
== Lingvoj ==
Linio 32:
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{
{{
{{commons}}
|