Wim Kok: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q221411)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
'''Willem "Wim" Kok''', naskiĝinta la [[29-an de septembro]] [[1938]] en ''Bergambacht'', [[Nederlando]], estas [[Nederlando|nederlanda]] [[politikisto]] kaj inter la jaroj [[1994]] kaj [[2002]] estis ĉefministro de du sinsekvaj registaroj. Wim Kok estas membro de la labora partio [[Partij van de Arbeid|PvdA]].
 
Wim Kok studis ekonomion en la sola privata universitato de Nederlando kaj poste unue estis sekretario kaj poste prezidanto de nacia sindikato. Inter [[1986]] kaj [[1989]] li prezidis la frakcion de sia partio [[Partij van de Arbeid]] en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento. Inter [[1989]] kaj [[1994]] li estis ministro pri financoj kaj vica ĉefministro en la kristandemokrata-socialdemokrata registaro de [[Ruud Lubbers]]. Krome li ekde [[1989]] inter alie estis prezidanto de la [[Socialista Internacio]], kaj vicprezdanto de la centra banko de Nederlando.
 
Inter la [[22-a de aŭgusto]] [[1994]] kaj [[22-a de julio]] [[2002]] li estis ĉefministro de Nederlando. Kun sia registaro li demisiis dum [[aprilo]] [[2002]], transprenante la politikan respondecon pri la misa kampanjo de nederlande gvidita soldataro de [[Unuiĝintaj Nacioj]] en la [[enklavo]] [[Srebrenica]], kiu ne sukcesis plenumi sian taskon protekti la lokan civitanaron.
Linio 21:
Dum siaj periodoj de ministro pri financoj kaj ĉefministro li konsekvence pledis por redukto de la ŝtataj elspezoj, sukcesis kreigi novajn laborlokojn kaj ekonomian kreskon. Pro tiu kresko ekestis manko de laborfortoj, kio aparte senteblis en [[hospitalo]]j kaj [[lernejo]]j, kie prokrastiĝis operacioj kaj forfalis lernejaj lecionoj, pro manko de flegistoj, kuracistoj kaj instruistoj. La malkontento pri tio dum 2002 gvidis al malvenko de la partio PvdA en la parlamentaj balotoj.
 
Ekde la 11-a de aprilo 2003 Wim Kok estas ''Minister van Staat'', do "ŝtata ministro" - tiun honoran dumvivan titolon en maloftaj kazoj atribuas la nederlanda [[Beatrikso (Nederlando)|reĝino]] laŭ peto de la konsilio de ministroj. La "ŝtataj ministroj ne membras en la konsilio de ministroj, sed en komplikaj politikaj situacioj povas esti demandataj de la reĝino aŭ la registaro doni konsilon.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{DNB|119394553}}
 
{{Ĉefministroj de Nederlando}}