Asocio Kordova de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''Asocio Kordova de Esperanto''' - [[hispane]] ''Asociación Cordobesa de Esperanto'' - estas asocio [[Esperanto|esperantista]] en la [[hispanio|hispana]] urbo [[Kordovo (Hispanio)|Kordovo]] ([[Andaluzio]]), kiu ekestis dum la jaro [[1909]], kiam 40 simpatiantoj de la internacia lingvo kunvenis en fonda asembleo. La asocio estis motovigita de la najbaraj samtemaj asocioj en la urboj kaj provincoj [[Cádiz]], kie eldoniĝis la ĵurnalo [[Gazeto Andaluzia]], [[Sevilla]] kaj [[Málaga]], kaj ekde la fondiĝo proksime interrilatis kun tiuj grupoj.
 
Dum la unuaj jaroj de ekzisto, la aktivecoj de la urba asocio unuavice koncentriĝis je organizado de diverstemaj konferencoj en la plej gravaj kulturaj centroj de la urbo, kunlabore kun diversaj urbaj polikitaj asocioj; inter alie dum la jaro [[1911]] la francdevena asocia motoro [[Paul Linares]], kiu de 1909 ĝis 1920 ankaŭ estis [[estraro de UEA|estrarano de UEA]], gvidis la organizadon de multe atentata konferenco pri la temo "Esperanto kaj internaciismo" en la urba "Centro Junulara Respublikana" (''Centro Juvenil Republicano'').
 
Krom [[hispana lingvo|hispanlingvajn]] informilojn pri Esperanto, la asocio antaŭ la [[Unua Mondmilito]] inter alie produktis "Gvidilon tra Córdoba", en kiu esperantlingve prezentiĝis la ĉefaj vidindaĵoj kaj aliaj sciindaĵoj pri la urbo. Krome, Kordovo estis la unua urbo de Hispanio kies vidindaĵoj bildiĝis en vasta serio de [[poŝtkarto]]j, kies teksto estis kaj en la hispana kaj en Esperanto. Dum 1917, kiam en Sevilla fondiĝis la ''Andaluzia Esperantista Federacio'' (hodiaŭ ''Andaluzia Esperanto-Unuiĝo''), la lokan asocion reprezentis la movadano ''Francisco Serrano Olmo'', kiu estis kunfondinto de la loka asocio dum 1909 kaj tre aktive ĝis la jaro 1925, kiam li translokiĝis al [[Parizo]].
Linio 7:
Komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la grupo kordova komencis kontaktojn kun la plej prestiga kultura institucio de la epoko, la "Reĝa Akademio de Beletro kaj Noblaj Artoj" (hispane ''Real Academia de Bellas Letras y Nobles Artes''). La Reĝa Akademio estis inter la malmultaj hispanaj kulturaj institucioj kiuj sendis reprezentantojn al diversaj kongresoj kaj internaciaj seminarioj de Esperanto.
 
Inter la plej gravaj lokaj movadanoj de antaŭ la [[hispana intercivitana milito]] de la jaroj [[1936]] ĝis [[1939]] estis la eldonisto ''Rogelio Luque'' kaj la socialista politikisto kaj arkitekto [[Francisco Azorín Izquierdo]].
 
La aktivecoj esperantistaj en la urboj estis interrompitaj per la komenco de la intercivitana milito. Dum [[1937]] trista novaĵo cirkulis tra la tuta mondo: ĉiuj anoj de la Asocio Kordova de Esperanto estis mortpafitaj per la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun generalo [[Francisco Franco]] ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis [[fusilo|fusilita]], tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto" ("si algún esperantista ha sido fusilado, lo ha sido por otras actividades, y no por hablar esperanto"). Inter la murditoj estis ''Rogelio Luque'', sed ne ''Francisco Azorín Izquierdo'', kiu estis vojaĝinta al Málaga kaj poste ekziligita al [[Meksiko]], kie li iĝis prezidanto de la nacia Esperanto-movado.
Linio 16:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://wikanda.cordobapedia.es/wiki/Esperanto hispanlingva artikolo pri la historio de Esperanto en Kordovo en la Kordova Vikipedio ''Cordobapedia'']
{{elEL}} [http://www.nodo50.org/esperanto/artik68.htm esperantlingva artikolo (ankaŭ havebla en la hispana kaj kataluna lingvoj) pri "La utiligado de Esperanto en la hispana intercivitana milito", kiu mencias la ekzekuton de la kompleta grupo esperantista de Kordovo dum 1937]
 
[[Kategorio:Historio de Esperanto]]