Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 28:
Ŝi enkarniĝas unu el la plej fama figuro de la post-punka tempo, kaj influis muzike kiel aspekte tutan generacion en Eŭropo, Ameriko, kaj Japanio (vidu albumnomon ''Hai!'' de The Creatures). Multaj postvenaj muzikgrupoj klamis inspiriĝi de ŝia muzika verko: de la punkaj [[The Cure]], [[Alternativ-muziko|alternativ-rokaj]] [[Garbage]] al la [[Triphopo|triphopaj]] [[Massive Attack]], [[LCD Soundsystem]] aŭ [[Scissor Sisters]] inter aliaj. Ŝi ankaŭ faris rimarkitajn kunlaboraĵojn kun [[Marc Almond]] kaj [[Morrissey]].
 
== Biografio ==
=== Junaĝo ===
La plej maljuna de tri infanoj, Susan Janet Ballion naskiĝis la {{daton|27|majo|1957}} en [[Guy's Hospital]], suda [[Londono]]. Ŝia patrino estis dulingva sekretario, ŝia patro estas [[Valonio|valondevena]] anglo kiu scienccele elvenenigis serpentojn en laboratorio. Susan travivas junecon en la ĉirkaŭurbo de Londono, la t.n. municipo ''Bromley'', kaj iras lernejen en [[Kent]].
 
Kiam ŝi trafas dek-kvar, ŝia patro mortas pro komplikaĵo de [[alkoholismo]]. Unu jaro poste, ŝi suferas ulceran [[kojlito]]n, rara malsano ne facile kuracebla. Ŝi poste priparolos tiun sperton kiel «superreala». «Ĝi tute neromantikigis korpon por mi».
Linio 39:
kaj komencas admiri la muzikon de [[David Bowie]], [[Lou Reed]], [[Marc Bolan]] aŭ [[Iggy Pop]] kaj frekventi la lokajn [[Samseksemo|samseksemajn]] noktoklubojn. Dum tiu eliradoj, ŝi amikiĝas kun Steven Bailey, samaĝa junulo kiu fidelas la samajn klubojn. Ŝi fariĝas rimarkita en la londona punka medio por sia ekstravaganta eksteraĵo, kiu inspiriĝis interalie de [[fetiĉismo]], [[katenado]], [[glamo]] kaj koruptita ĉarmo.
 
Devenante de la sama municipo ''Bromley'', la [[Sex Pistols]] ekfuroris en la brita ĉefurbo dum la meza [[1970-oj]]. Ĵurnalisto Caroline Coon kreis la esprimon «''Bromley Contingent''» por arigi la furiozajn ŝatantojn de la Sex Pistols dum tiuj jaroj, ĉar plejparto el ili devenis de Bromley. Konsciiĝante ke io grava estas okazanta, Susan kaj Steven tiam dorlotas ideon formi ilian propran muzikan grupon.
 
La {{daton|20|septembro|1976}}, ili finfine havas oportunon muziki koncerte okaze de la festivalo ''100 Punk'' en Londono. Susan kaj Steven elektas la nomon ''Suzie and The Banshees'' (Suzanna kaj la [[banŝio (estaĵo)|banŝioj]]) kaj la du kunuloj prezentiĝas scene kun Marco Pirroni gitare kaj [[Sid Vicious]] drume. Tiu grupo tamen disiĝas tuj post la fino de koncerto. Sammonate, la ''Bromley Contingent'' sekvas na Sex Pistols en Francio por ilia turneo. Okaze de iu koncerto, Susan estas pugnofrapita de iu en la publiko pro ŝia ĝenerala aspekto: ŝi surhavis senĉapan [[mamzono]]n, [[Vinilo|vinilajn]] nigrajn [[ŝtrumpo]]jn kaj nigran brakbendon signita de nazia [[svastiko]]. Tamen, tiu eksteraĵo nur celis ŝoki [[burĝo|burĝojn]]jn kaj neniel simbolis politikan emon. Cetere, ŝi poste verkis ''Mittageisen'' omaĝe al la kontraŭnazisma artisto [[Helmut Herzfeld]] kaj la disketon ''Israel'' (=[[Israelo]]).
 
La posta jaro, Susan kaj Steven dungas novajn muzikistojn kaj ili kune vizitas ĉiujn scenojn de la lando. Ili baldaŭ akiras sufiĉan famon por ke [[John Peel]] invitas ilin al sia fama ''Peel Session'' (Sesio de Peel).
 
=== Siouxsie and the Banshees ===
{{ĉefartikolo|Siouxsie and the Banshees}}
Fine de 1976, Susan Ballion fondis ''Siouxsie and the Banshees'' kun [[Steven Severin]] kiel [[basgitaro|basgitaristo]]. Ili devis atendi ĝis [[1978]] por ke diskkompanio akceptu kontrakti ilin, nome [[Polydor Records]]. Tuje aperas la unua albumo ''[[The Scream]]''. Nick Kent skribos en [[New Musical Express]] ke «La grupo sonas kiel unika hibrido inter [[The Velvet Underground]] miksita kun la inĝenieco de la albumo ''Tago Mago'' far [[Can (muziko)|Can]]»; fine de la artikolo, li aldonas frazon: «Certe; la tradiciajn tri ilojn ([[gitaro]], [[basgitaro]], [[drumo]]) oni neniam uzis kun tia neortodoksa maniero kaj tia mirinda rezulto »
 
En [[1980]], la grupo akceptas du novajn anojn, gitaristo [[John McGeoch]] kaj drumisto [[Budgie]] kiuj ŝanĝos la grupan muzikon. La venonta albumo, ''[[Kaleidoskope]]'', entenas pli melodiajn kaj popajn pecojn. Du jaroj poste, la londona gazetaro laŭdegas la aperon de ''[[A Kiss in the Dreamhouse]]'', unua vera albumo de [[nova ondo (muziko)|nova ondo]] parte surdiskigita kun korda aranĝo.
 
Robert Smith, de [[The Cure]], fariĝas la oficiala gitaristo de Siouxsie and the Banshees de [[1982]] ĝis [[1984]]. Ili registras kune la koncertan dvd-on ''[[Nocturne]]'' filmita en Londono dum septembro 1983 kaj la studian albumon ''[[Hyaena]]'' en junio 1984. Robert Smith restos daŭra admiranto de la grupa sono.
Linio 55:
Post registri 11 studiajn albumojn, 3 koncertajn albumojn kaj 30 disketojn, la grupo malfondiĝas en [[1996]].
 
=== The Creatures ===
=== Soloe ===
[[ImageDosiero:Siouxsie-Madrid2008.jpg|thumb|right|250px|Siouxsie en [[festivalo]] ''Saturday Night Fiber'' la {{daton|19|julio|2008}} en [[Madrido]].]]
 
== Diskografio ==
=== Soloe ===
* ''[[Mantaray (albumo)|Mantaray]]'' ([[2007]])
 
=== Kun [[Siouxsie and the Banshees]] ===
Linio 94:
* [[Basement Jaxx]] : ''Cish Cash'' (peco kantita kiel gasto ''Kish Kash'') ([[2003]])
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://sioŭsiemantaray.com/noflash.htm Oficiala retejo pri la ĵusa albumo ''Mantaray'' (angle)]
{{elEL}} [http://www.thebansheesandothercreatures.co.uk/ Senmanka retejo kun diversaj informoj. La ununura neoficiala retejo konsilite en la oficiala retejo (angle)]
 
[[Kategorio:Britaj kantistoj]]