Nacia Konsilio (Aŭstrio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q871363) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
[[
[[Dosiero:Nationalrat.jpg|thumb|250px|<center>Kunvena salono de la Nacia Konsilio]]
La '''Nacia Konsilio''' - [[germane]] ''Nationalrat'' - estas la unua ĉambro de la [[parlamento]] de [[Aŭstrio]]. Ĝi konsistas el 183 parlamentanoj. La dua parlamenta ĉambro estas la [[Federacia Konsilio de Aŭstrio|Federacia Konsilio]] - [[germane]] ''Bundesrat'' - kun 62 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" ([[germane]] ''Bundesversammlung''). La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio. Ekde la jaro 2008 la membroj de la Nacia Konsilio havas oficperiodon de kvin jaroj, antaŭe temis pri kvar jaroj.
== Historio ==
Mallonge antaŭ la fino de la [[Unua Mondmilito]], kiam la popoloj de la monarkio [[Aŭstrio-Hungario]] tendencis disiĝi kaj unuope sendependiĝi, la [[21-an de oktobro]] [[1918]] la germanlingvaj parlamentanoj de la malnova "Imperia Konsilio" (''"Reichsrat"'') sub la prezido de ''Karl Seitz'' kunvenis sub la nomo ''"Provisorische Nationalversammlung für Deutschösterreich"'' ("provizora nacia kunveno por germanlingva Aŭstrio").
Ili la [[30-an de oktobro]] inter si elektis [[ekzekutivo|ekzekutivan]] komitaton, kiu donis al si la nomon ''"Deutschösterreichischer Staatsrat"'' ("german-aŭstria ŝtata konsilio"). En ĝi ''Karl Seitz'' estia prezidanto, ''Karl Renner'' ŝtata kanceliero kaj la konsilio nomumis la unuan registaron de la nova ŝtato. La [[12-an de novembro]], post kiam la lasta [[Habsburgoj|habsburga]] imperiestro Karl la 1-a rezignis pri "ĉiaspeca partopreno en la ŝtata regado", la Nacia Konsilio decidis pri "leĝo pri ŝtata kaj registara reformo de germanlingva Aŭstrio". Artikolo 1 tekstis "Germanlingva Aŭstrio estas demokratia respubliko. Ĉiuj publikaj instancoj estas instalataj de la popolo."<!-- Laŭvorte ''Deutschösterreich ist eine demokratische Republik. Alle öffentlichen Gewalten werden vom Volke eingesetzt''-->. Artikolo 2 komenciĝis per la frazo: "Germanlingva Aŭstrio estas parto de la Germana Respubliko".<!--''Deutschösterreich ist ein Bestandteil der Deutschen Republik.''--> Nur poste iĝis klare, ke ne realiĝos komuna germanlingva respubliko, konsistanta el la teritorio de la [[Germana Regno]] kaj el germanlingva Aŭstrio.
[[Dosiero:Wien Parlament um 1900.jpg|thumb|250px|<center>la parlamentejo en Vieno ĉirkaŭ la jaro 1900]]
Apoge de la "rajto pri memregado de la popoloj", kiun proklamis la usona prezidento
La balotoj por la unua Nacia Kunveno la [[16-an de februaro]] [[1919]] nur povis okazi en la teritorio de germanlingva Aŭstrio fiksata en la [[Traktato de Saint-Germain-en-Laye]], do en la tereno de la hodiaŭa aŭstrio minus la federacia lando [[Burgenlando]]. Tiun baloton rajtis partoprenis ĉiuj civitanoj, kiuj du la balota momento troviĝis sur la ŝtata teritorio. Post legitimiĝo fare de la popolo, la unua Nacia Kunveno preparis kaj diskutis la novan ŝtatan konstitucion - la ''"Bundes-Verfassungsgesetz"'' (federacia konstitucia leĝo).
La [[21-an de oktobro]] [[1919]] la Nacia Kunveno ratifigis la [[Traktato de Saint-Germain|Traktaton de Saint-Germain]], kies enhavon la aŭstra respublika delegacio praktike ne rajtis influi kaj kiu tial en Aŭstrio konsideriĝis "diktaĵo".
La Nacia Konsilio, kiu dum 1920 transprenis la taskojn de la antaŭa Nacia Kunveno, jam tiam same kiel nun havis 183 parlamentanojn. Dum 1925 la nombro reduktiĝis ĝis 165. Inter la du mondmilitoj la Nacia Konsilio estis scenejo por aktaj vortaj bataloj inter la regantaj [[konservativismo|konservativuloj]] kaj la opoziciaj [[socialdemokratio|
Administra krizo ekestis la [[4-an de marto]] [[1933]], kiam ĉiuj tri prezidantoj de la Nacia Konsilio (''Karl Renner, Rudolf Ramek'' kaj ''Sepp Straffner'') unu post la alia demisiis kaj kunsido ne povis esti finita, ĉar ne estis antaŭvidata regulo por tiu ĉi kazo. La tiama federacia kanceliero ''Engelbert Dollfuß'' uzis tiun krizon, por malŝalti la parlamentismon en Aŭstrio. Per polico li malebligis re-kunvenon de la parlamentanoj. Li misuzis militan leĝon de la jaro 1917, kiun oni post la mondmilito erare ne malvalidigis, kaj la [[1-an de marto]] [[1934]] transformigis la respublikon en aŭtoritatan ŝtaton. Kvar pliajn jarojn konservativa partio sen parlamento regis la ŝtaton, ĝis Aŭstrio la [[12-an de marto]] [[1938]] aliĝis al [[nazia Germanio]], kaj komenciĝis sep faŝismaj jaroj.
Linio 22:
== Nuntempa disdivido de la parlamentaj seĝoj ==
[[
Post la [[Parlamenta baloto en Aŭstrio 2008|lasta parlamenta baloto]] de la [[28-a de septembro]] [[2008]] la parlamentaj seĝoj jene disdividiĝas:
Linio 45:
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{
[[Kategorio:Politiko de Aŭstrio]]
|