Granda Monaĥejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 59:
La '''Granda Monaĥejo''' (germane: Grossmünster) estas monaĥejo kun preĝejo en la centro de [[Zuriko]]. Ĝiaj du kupolaj turoj karakterizas la bildon de la urbo kaj kune kun la [[Universitato de Zuriko]] kaj la lago estas la plej fotataj poŝtkarto-motivoj de Zuriko. La Granda Monaĥejo estis la centro de la reformacio de [[Zvinglo]] ek de [[1520]].
 
== Legendo pri la konstruo ==
Laŭ la legendo [[Karolo la Granda]] dum ĉaso sekvis belan cervon de Aachen ĝis Zuriko, kie la cervo kliniĝis antaŭ la tombejo de la kristanaj [[martiro]]j Petro, Felikso kaj Eksuperacio. Laŭ dire ili en la tria jarcento estis senkapigitaj en Zuriko kaj poste levis siajn dehakitajn kapojn kaj marŝis sur la placo, kie hodiaŭ staras la Granda Monaĥejo. Karolo la Granda, tiel malkovrinte la tombejojn de la sanktuloj deklaris, ke estas la volo de Dio, ke li konstruu ĉi-tie por ili preĝejon.
 
== Provostejo Felikso kaj Regula ==
En [[mezepoko]] la provostejo konsistis el 24 ĥorsinjoroj kaj 32 kaplanoj kaj estis krom al [[Katedralo de Konstanco]] la plej grava konvento en la historio [[episkopejo]] [[Konstanco (Germanio)|Konstanco]]. La gvidanto de la konvento estis provosto, kiun la konvento pro siaj privilegioj same kiel la pastoron rajtis mem elekti. Kiel imperia konvento la Granda Monaĥejo posedis ĉirkaŭ Zuriko multajn bienojn kaj enspezfontojn. [[Albisrieden]], [[Schwamendingen]], [[Fluntern]], [[Höngg]] kaj [[Meilen]] estis ĝiaj plej gravaj havaĵoj.
 
== Konstruhistorio ==
Pri la unua prakonstruaĵoj de la Granda Monaĥejo ekzistas nur supozoj. Arkeologiaj trovaĵoj indikas, ke en [[Romio|romia epoko]], sur la loko de la Granda Monaĥejo troviĝis tombkampo. Supozeble tie ekzistis malgranda memorejo kaj konvento por la gastigado de pilgrimantoj. En la jaro [[870]] la konvento estis grandigita de [[Karlo la 3-a la Dika|Karlo la dika]] al sinjorkonvento. La Granda Monaĥejo formis kiel tombpreĝejo, la [[Akvopreĝejo]], kie estis martiriigitaj Felikso kaj Regula, kaj la [[Virina Monaĥejo]] aliflanke de la [[Limato]], kie estis konservitaj la plej gravaj relikvoj de la sanktuloj, procesio-vojon.
 
Restaĵoj de prakonsturaĵo de la hodiaŭa preĝoj estis malokovritaj okaze de renovigaj laboroj en la tridekaj jaroj kaj hodiaŭ videbla en la kripto sub la nuna preĝejo de la Granda Monaĥejo. La hodiaŭ ankoraŭ ekzistanta preĝejo estis ekkonstruita en la jaro [[1100]] kaj finkonstruita en [[1220]]. La antaŭa preĝejo dum la laboroj paralele estis malkonstruita. La konstruado okazis en ses etapoj, dum kiuj oni deiris de la origina konstruplano adaptante novajn arkitekturajn tendencojn. Ankaŭ post la finkonstruo konstante okazis transformoj interne kaj ekstere ĝis hodiaŭ. La du turoj estis samniveligitaj nur inter [[1487]] kaj [[1492]] kaj ricevis piramidajn pintojn, je iniciativo de la tiama urbestro [[Hans Waldmann]]. La tegementtureto en sia hodiaŭ formo estis finkonstruita en [[1498]].
 
La germansvisa reformacio startis en la Granda Monaĥeo per la iniciativo de la tiama pastoro [[Zvinglo|Zvinglo (Huldrych Zwingli)]], kiu predikis en la monaĥeja preĝejo ek de 1519. Je iniciativo de Zvingo en la jaro [[1524]] la altarbildoj estis ĵetitaj el la preĝejo kaj detruitaj.
Linio 74:
[[1763]] fulmo detruis la sonorilturon. Tiam oni metis en la jaro [[1770]] platan terason kun balustrado sur la turojn. Inter [[1781]] kaj [[1787]] estis konstruitaj la novaj karakterizaj kupolturpintoj per la arkitektoj [[Johann Caspar Vögeli]] kaj [[Johannes Haggenmiller]].
 
== Sonoriloj ==
En la nordturo troviĝas kvarvoĉa sonorilaro, kiu estis gisita de [[Jakob Keller]] en la jaro [[1889]]. La sonorilojn oni sonorigas ĉiutage je la 11-a kaj 18-a (vintre 17.30) por voki al preĝado. La sonoriloj de la Granda Monaĥejo estas ekzakte agorditaj kun la sonorilaroj de la ceteraj urbaj preĝejoj, tiel ke la sonardo de Zuriko estas impresa evento ĉiu-tage.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}} [[Zvinglo|Zvinglo (Huldrych Zwingli)]]
 
== Libro ==
''Werner Gysel'', La ĥorhomojfondaĵo al [[Grossmünster]] (en Zuriko/Zuriĥo, Svisujo), NZZ Libro 2010 304 paĝoj. (germane), ''Das Chorherrenstift am Grossmünster Von den Anfängen im 9. Jahrhundert bis zur Zürcher Reformation unter Huldrych [[Zwingli]] Werner Gysel'' 12.5 x 20.5 cm, eldonejo NZZ libro 2010 ISBN 978-3-03823-609-2
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.grossmuenster.ch/content/index_ger.html Retejo de la evengeli-protestanta komunumo de la Granda Monaĥejo]
{{projekto|commons=Category:Grossmünster|markilo=Granda Monaĥejo}}