Svisa Dieto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Bundesbrief.jpg|eta|300px|dekstra|Federacia Letero de Svislando]]
== Enkonduko ==
La '''Svisa Dieto''' (germane ''Tagsatzung'', france ''Diète fédérale'', itale ''Dieta federale'') estis la [[legislativo|legislativa]] kaj [[ekzekutivo|ekzekutiva]] organo de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] inter [[1315]] kaj [[1798]] kaj ankoraŭ foje inter [[1803]] kaj [[1848]], ĝia potenco tamen estis tre limigita, ĉar la plej multaj kompetencoj troviĝis ĉe la registaroj de la kantonoj. La Svisa Dieto estis kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj de la Svisa Ĵurkomunumo.
 
== La Diet-lokoj ==
Unuan fojon ĝi kunvenis en [[Brunnen SZ]] en la jaro [[1315]] kaj en [[Beckenried]], poste la Dieto kunvenis laŭ bezono en [[Zuriko]], [[Berno]], [[Lucerno]], [[Baden (Argovio)|Baden]], [[Araŭo]], [[Altdorf]] (ek de [[1357]]), [[Ŝvico]], [[Belinzono]], [[Stans]] (ek de [[1320]]), [[Zugo]], [[Sankt-Galo]], [[Wil SG|Wil]], [[Friburgo]], [[Lugano]], [[Locarno]], [[Grandson]] (nur por Berno kaj Friburgo) kaj Neŭŝatelo ([[1512]]–[[1529]]). Por negocoj kun [[Austrio]] kaj [[Sudgermanio|sudgermanaj]] urboj la Dieto ankaŭ ofte okazis en [[Konstanco (Germanio)|Konstanco]]. En la 16-a jarcentoj oni preferis por la Dieto lokojn kiel [[Baden (Argovio)|Baden]] pro la ĝueblecoj de la banejoj, kiuj ebligis agrablan distran programon al la deputitoj.
 
[[Dosiero:Tagsatzung1531.jpg|eta|300px|dekstra|Kunsido de la Dieto en Baden 1531]]
== Orda kunsidtempo ==
Ek de [[1424]] la orda Dieto ekkunsidis merkrede post [[Pentekosto]]. Post [[1462]] la kunsido-komenciĝo estis ŝovita al la dua dimanĉo post [[Kristokorpa Festo]] kaj en [[1587]] la dimanĉo post [[Johano Baptisto]] (la 24-a de junio), kaj fine ek de [[1712]] jare al la lundo post [[Petro kaj Paŭlo]] (la 29-a de junio).
 
== Rolo ==
La Svisa Dieto fakte estis la ununura jura institucio kaj organo de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. Ĝi negocis ĉefe la sold-kontraktojn kun triuloj kaj decidis en kazo de kvereloj inter la membro-ŝtatoj. La Dieto ankaŭ respondecis por la komunaj regnejoj, tio estis la teritorioj servitutaj, kiujn la membroj de la ĵurkomunumoj komune posedis. Ĝi devis trakti ties jarkalkulojn kaj decidi pri la divido de la profito.
 
Decido de la Dieto, kiu ĝis hodiaŭ validas, datiĝas el la jaro [[1505]], kiam la [[Papo]] [[Julio la 2-a]] petis helpon por protekti la [[Vatikano]] kaj estis kreita la [[Svisa Gvardio]] en [[Romo]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}} [[Svisa Ĵurkomunumo]]
 
[[Kategorio:Historio de Svislando]]