Pamiro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto, ĉar punkto estas dekuma signo por la ŝablono, ne apartigilo por miloj! vidu la komenton en la ŝablona dokumentado
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 18:
[[Dosiero:Pamir.svg|thumb|250px|right|<center>mapo de la montaro Pamiro]]
[[Dosiero:Pamir panorama.jpg|thumb|250px|right|<center>montoj en la montaro Pamiro]]
'''Pamiro''' estas [[alta montaro]] en [[Centra Azio]]. La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio ''Der Große Brockhaus'' venu el la [[Tjurka lingvaro]] kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva ''The Columbia Encyclopedia'' tamen malsamopinie el la [[persa lingvo]] kun signifo "monda tegmento".
 
== Geografio ==
La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la [[Himalajo]] kaj la [[Tibeta Altebenaĵo]] nomatas la "[[Monda Tegmento]]", havas areon de proksimume 120.000&nbsp;km², el kiuj 1.200&nbsp;km² estas [[glaĉero]]j. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato [[Kirgizio]], la oriento al [[Ĉinio]], la sudo al [[Afganio]] kaj la resto al [[Taĝikio]]. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: [[Tianŝan]] en la nordo, [[Karakorum]] en la sudo, [[Kunlun Ŝan]] (la supra parto de la rivero [[Jarkend]] estas la limo) en la sudoriento kaj [[Hindukuŝo]] en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la [[Tibeta Altebenaĵo|Tibetan Altebenaĵon]].
 
La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400&nbsp;m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la [[marnivelo]]. En la montaro Pamiro fontas inter alie la samnoma rivero ''Pamiro'', kiu poste enfluas la riveron ''Pjandaŝ''. La plej granda lago en la montaro estas la lago [[Kara-Kul]] en Taĝikio.
 
Relative ofte okazas [[tertremo]]j, per unu el ili dum la jaro [[1911]] ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La enloĝantoj plejparte bredas [[jako]]jn kaj [[ŝafo]]jn.
Linio 30:
Inter la montoj de la montaro Pamiro estas inter alie:
 
* [[Kongur]] (''Kungur Tagh''), 7719 metroj da alteco, [[Ĉinio]]
* [[Kungur Tjube Tagh]], 7595 metroj da alteco, Ĉinio (kroma montopinto de la monto Kongur)
* [[Muztagata]], 7546 metroj da alteco, Ĉinio
* [[Montopinto Ismail Samani|Pik ''(montopinto)'' Ismoil Somoni]] (antaŭe ''Pik Komunismo'', ''Pik Stalino''), 7495 metroj da alteco, [[Taĝikio]] (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
* [[Pik Lenina]] (antaŭe ''Pik Kaufmann''), 7134 metroj da alteco, Taĝikio/[[Kirgizio]] (Trans-Alai-montoĉeno)
* [[Pik Korĵenevskaja]], 7105 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
* [[Pik Revolucio]], 6974 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Jazgulem)
* [[Pik Moskvo]], 6785 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno [[Petro la 1-a (Rusio)|Petro la 1-a]])
* [[Pik Karlo Markso]], 6726 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
* [[Pik Garmo]], 6595 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
* [[Pik Engels]], 6510 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
* [[Monto de la Sovetuniaj Oficiroj]], 6233 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Muskol)
Linio 45:
* [[Pik Patĉor]], 6083 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ruŝan)
* [[Pik Skalisti]], 5707 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝugnan)
* [[Pik Kisildangi]], 5704 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Suda Aliĉur)
 
'''Noto''': La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro [[Kunlun]], kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.
Linio 53:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.pamirs-tourism.org/ taĝikia turisma paĝaro pri la montaro Pamiro]
{{elEL}} [http://www.pamirs.org/ "Pamiro - la monda tegmento" (paĝoj anglaj)]
{{elEL}} [http://web.archive.org/web/20010428003944/http://www.geocities.com/pamirmountains/ "En la koro de la Pamiro" (paĝoj same anglaj)]
 
[[Kategorio:Montaroj]]