Parlamento de Aŭstralio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
La '''Parlamento de Aŭstralio''' - [[angle]] ''Parliament of Australia'' aŭ ''Commonwealth Parliament'' - estas la [[legislativo]] de la registaro de [[Aŭstralio]]. La parlamento estas duĉambra, principe kreita laŭ la brita parlamenta modelo, sed kun iom da influo de la usona sistemo. Laŭ sekcio 1 de la konstitucio de Aŭstralio, la parlamento konsistas el tri eroj: la Reĝo respektive Reĝino de Aŭstralio (kiu laŭdifine estas la sama kiel la Reĝo respektive Reĝino de [[Britio]], do momente [[Elizabeto la 2-a (Britio)|reĝino Elizabeto la 2-a]]), la [[Aŭstralia Senato]] kaj la [[Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj]]. La reĝino estas kutime reprezentata fare de la Ĝenerala Guberniisto de Aŭstralio.
 
La unua parlamenta ĉambro, la '''Aŭstralia Senato''', konsistas el 76 membroj. El ili po 12 reprezentas ĉiun [[Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj#Ŝtatoj|ŝtaton]], kaj po du ĉiun kontinentan [[Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj#Teritorio|teritorion]].
 
La dua parlamenta ĉambro, la '''Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj''', nuntempe konsistas el 150 membroj, kiuj reprezentas distriktoj de la lando. La nombro de membroj ne estas fiksigita, sed povas varii laŭ limŝanĝoj de la distriktoj pro balotaj restrukturigoj. La lasta signifa ŝanĝo de la nombro de parlamentanoj okazis dum la jaro [[1984]], kiam la nombro de parlamentanoj subite kreskis de 125 al 148. Dum la jaro [[1993]], ĝi reduktiĝis al 147, dum [[1996]] realtiĝis ĝis 148 kaj dum la jaro [[2001]] altiĝis ĝis la nombro 150.
 
La du parlamentaj ĉambroj kunvenas en diversaj salonoj de la parlamentejo en la urbo [[Kanbero]]. La nuna parlamento estas la 42-a federacia parlamento ekde la sendependiĝo de [[Aŭstralio]] disde [[Britio]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.aph.gov.au/ oficialaj paĝoj de la parlamento de Aŭstralio (en la angla)]
{{elEL}} [http://web.archive.org/web/20050718231401/http://www.comlaw.gov.au/comlaw/comlaw.nsf/440c19285821b109ca256f3a001d59b7/57dea3835d797364ca256f9d0078c087/$FILE/ConstitutionAct.pdf la konstitucio de Aŭstralio (same en la angla)]
 
[[Kategorio:Politiko de Aŭstralio]]