Klausen (montpasejo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Koord" -> "Latitudo" kaj "Longitudo", +"Regiono-ISO" por ke finfine aperu mapo kun markilo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 12:
|Riversistemoj=[[Linth]]→[[Reuss]]
|Lokoj=[[Altdorf (Urio)|Altdorf]] kaj [[Glaruso]]
|Infrastrukturo=Pasejvojo, [[Poŝtaŭto|Poŝtaŭtobuslinio]]buslinio
}}
'''Klausen''' estas montpasejo en la [[Alpoj]] en [[Svislando]], kiu ligas [[Kantono Urio|Kantonon Urion]] kun [[Kantono Glaruso]]. La pasejvojo kondukas tra la ''Schächen-Valo'' super la pasaltejo, kiu estas la [[akvodislimo]] inter la riveroj [[Reuss]] kaj [[Linth]], tra [[Urnerboden]] al [[Linthal GL|Linthal]] kaj [[Glaruso]].
 
== Trafiko ==
Vintre Klausenpasejo estas fermita. Somere [[poŝtaŭto|poŝtaŭtobuslinio]]buslinio tra la montpasejo ligas la komunumon [[Flüelen]] en [[Kantono Urio]] kun [[Linthal]] en [[Kantono Glaruso]].
 
Inter la jaroj [[1922]] kaj [[1934]] sur la Klausenpasejo okazis montara aŭtomobilkonkurso por aŭtomobiloj kaj motorbicikloj. En la jaroj [[1993]], [[1998]], [[2002]] kaj [[2006]] okazis tra Klausen konkursoj kun historiaj aŭtomobiloj. Pro sia vojo la Klausenpasejo estas konata kiel malfacila.
Linio 23:
La pasejo estas tre ŝatata ekskurscelo por motorbiciklistoj kaj montarbiciklistoj.
 
== Gastronomio ==
Sur la pasaltejo troviĝas apud multaj parklokoj kiosko kaj restoracio, memserva restoracio kaj preĝejeto. 100 metrojn sub la pasaltejo situas la hotelo ''Klausenpasshöhe''. Sed ankaŭ ĉe la vojo mem troviĝas multaj bonaj restoracioj.
 
== Legendo pri la limo inter Urio kaj Glaruso ==
Oni rakontas, ke dum [[mezepoko]] estiĝis kverelo inter [[Kantono Urio|Urio]] kaj [[Kantono Glaruso|Glaruso]] pri la landlimoj inter la du kantonoj. La reprezentantoj de la du kantonoj finfine interkonsentis, ke oni decidu en konkurso. Ambaŭ regionoj sendu sian plej bonan kuriston je fiksita tago. Tiu ekkuru je la unua krio de [[koko|virkoko]] unu ek de Glaruso kaj la alia ek de Altdorf. Tie, kie la du kuristoj renkontiĝos, troviĝu estonte la limo inter la du kantonoj. Tiam la homoj en Urio la tagon antaŭan ne donis manĝaĵon al sia virkoko pensante, ke la malsata birdo frue vekiĝos. La homoj el Glaruso siaflanke bone nutris sian virkokon, pensante, ke sata besto pli fidinde laborus. Okazis nun, ke la virkoko malsata frue vekiĝis, kaj la uria kuristo ekkuris ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo. La sata glarusa virkoko dume bone dormis, kaj kiam ĝi finfine ekkriis, la suno jam troviĝis alte en la ĉielo. La glarusa kuristo leviĝis, sed jam proksime de Glaruso alvenis la uria kuristo. La glarusanoj nun estis tre malkontentaj, sed ĉar la uriano ne volis tamen riski militon, li proponis al la glarusa kuristo, ke Glaruso povas rehavi la terenon ĝis tien, kien la glarusano povos lin reporti sur la dorso. Tiel nun la glarusa kuristo prenis la urianon sur sian dorson, kaj li kun tiu ŝarĝo sukcesis kuri ĝis [[Urnerboden]], kie li svenis senforte. Tial la limo inter Urio kaj Glaruso laŭ la legendo ne situas, kiel estus normale, sur la pasaltejo, sed en la glarusa valflanko je duona alteco de la pasejo en la komunumo Urnerboden, kiu vintre estas atingebla nur el la glarusa flanko.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projekto|commons=Category:Klausenpass|markilo=Klausenpasejo}}
{{elEL}} [http://www.klausenpasshoehe.ch Retejo de la hotelo ''Klausenpasshöhe'']
 
 
{{Montpasejoj de Svislando}}
 
 
[[Kategorio:Montpasejoj de Svislando]]