Pola Studenta Esperanto-Komitato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+deklaro en 1980, post Raŭma Manifesto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:ZSP.gif|right|90px|thumb|Marko de la Asocio de Polaj Studentoj]]
'''Pola Studenta Esperanto-Komitato''' ('''PSEK''') estis unu el malmultaj aparte studentaj [[Esperanto-organizaĵo]]j. La organizaĵo fondiĝis dum [[1972]] en [[Zakopane]] kaj iĝis Esperanto-sekcio de la oficiala ''Asocio de Polaj Studentoj'' (''Zrzeszenie Studentów Polskich'' aŭ mallonge ZSP), kaj per tiu tegmenta asocio ankaŭ membris en la [[Internacia Unio de Studentoj]]. Tiu statuso ebligis fondi oficialajn grupojn de PSEK en ĉiu pola universitato, kie troveblis interesitoj, kaj tre faciligis la organizadon de renkontiĝoj, kaj la provizon de junaj esperantistoj aparte el la okcidenteŭropaj landoj, kiuj aliĝis al tiuj renkontiĝoj, per oficialaj invitiloj.
 
PSEK fariĝis dua landa sekcio de [[TEJO]] en Pollando, samranga al [[Pola Esperanto-Junularo]], la junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio – kaj aparte dum la 1980-aj jaroj PSEK estis kompare multe pli aktiva, grava kaj movade influa ol PEJ. Tion ekzemple respegulas la fakto, ke preskaŭ dum la tutaj 1980-aj jaroj PSEK provizis du el la ĉiam malpli ol 10 TEJO-estraranoj. La [[Internacia Junulara Kongreso]] de TEJO dum la jaro de la centjariĝo de Esperanto, dum julio [[1987]] en [[Krakovo]], organizita de PSEK, iĝis la plej multnombre vizitata IJK ĝis nun. Kerna motoro de PSEK dum tiu jardeko estis [[Jan Koszmaluk]], kiu de [[1987]] ĝis [[1991]] ankaŭ estis prezidanto de TEJO.
 
Inter pluraj ĉiujaraj eventoj de PSEK elstaris la teatra, kaj ĝenerale arta, festivalo [[Arkones]] ("Artaj konfrontoj en Esperanto"), organizata ĉiuaŭtune en [[Poznano]]<!--, kiu ankoraŭ furoras nuntempe kaj havas apartan vikipedian artikolon kaj ampleksan eksteran retpaĝaron-->.
 
La asocio PSEK mem tamen - post la liberiĝo de la pola socio de la jaro [[1990]] kaj la ne-plu-neceso por TEJO-agado iel ĉirkaŭmanovri la antaŭe gravajn komunismajn ŝtatajn instancojn – dum la 1990-aj jaroj finis sian agadon; laŭ internaj informoj dum [[1992]], kvankam ĝi ankoraŭ fine de la 1990-aj jaroj estis listigita en la jarlibroj de [[UEA]]. La tegmenta asocio [[:pl:Zrzeszenie Studentów Polskich|ZSP]] ankoraŭ ekzistas nuntempe kaj estas la plej granda studenta organizaĵo en Pollando.
Linio 13:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.esperantio.net/index.php?id=187 deklaro de PSEK (de 1980)]
{{elEL}} [http://arkones.org/eo retpaĝo de la aranĝo Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones)]
 
== Vidu ankaŭ ==