Personocentrigita psikoterapio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1338823)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La ''' personocentrigita psikoterapio ''' – [[angle]] '' person-centered psychotherapy '' - estas [[psikoterapio|terapia]] formo de la [[humanisma psikologio]] kaj ankaŭ foje nomatas "interparola", "ne-direktiga" aŭ "[[kliento]]centrigita [[psikoterapio]]".
 
== Historio ==
La evoluo de la '''personocentrigita psikoterapio''' proksime ligiĝas al la persono de ĝia iniciatinto [[Carl Rogers]].
Carl R. Rogers dum 12 jaroj estis psikoterapie kaj konsile laboranta psikologo en kliniko, antaŭ ol li de 1940 ĝis 1963 estis profesoro pri [[psikologio]] kaj parte ankaŭ pri [[psikiatrio]] en tri usonaj universitatoj. En tiuj pozicioj li kun siaj kunlaborantoj havis la eblecon je intensa scienca esplorado.
 
Siajn observojn pri la interrilato inter personocentrigita sinteno de terapiisto kaj kliento unuflanke kaj pozitivaj personaj ŝanĝiĝoj aliflanke li tiel povis validigi per granda kvanto da studoj. Dum la 1960-aj jaroj Rogers iĝis kunfondanto de la "Centro pri Studoj de la Persono" ([[angle]] "Center for Studies of the Person") en ''La Jolla'' ([[Kalifornio]]), en kiu li laboris ĝis la fino de sia vivo. Carl Rogers sentis sin ligita al la ideoj de ''John Dewey'' kaj influiĝis ankaŭ de la teorioj de ''Otto Rank''. En la finaj jaroj de sia vivo li krome aparte akcentis la spiritan proksimecon de sia laboro al la filozofio de orienta Azio kaj al certaj aspektoj de la [[Zen-budhismo]].
 
== Elementoj ==
La psikoterapia teorio esence baziĝas sur du kolonoj: unue la science konfirmita koncepto pri efika sinteno de psikoterapiistoj kaj konsilistoj al siaj klientoj (la ses necesaj kaj sufiĉaj kondiĉoj por psikologia ŝanĝiĝo) kaj due iuj bazaj konceptoj pri la "naturo de la homo".
 
Por ke efiku psikologie grava ŝanĝo en la memkoncepto de persono, la terapiisto devas vive realigi tri bazajn postulojn en la interrilato al la kliento:
Linio 23:
4. Ekzistas psikologia kontakto inter kliento kaj terapiisto.
 
5. La kliento troviĝas en stato de malkongruo (pri la difino de kongruo vidu supre), do ekzistas iusenca premo je ŝanĝo.
 
6. La terapia oferto de la bazaj sintenoj 1 ĝis 3 devas esti akceptata de la kliento almenaŭ je iu grado.
 
Se ĉiuj ses kondiĉoj estas plenumataj, laŭ Carl Rogers eblas psikoterapia ŝanĝo de la malekvilibriĝinta klienta memkoncepto, kaj do eblas helpi al la kliento.
Linio 33:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.pce-world.org/ anglalingva paĝaro de la ''World Association for Person-Centered and Experiential Psychotherapy and Counseling'']
{{elEL}} [http://www.pfs-online.at/index-pfs.htm plurlingva tiutema paĝaro de Peter F. Schmid (Aŭstrio), internacie atentata aŭtoro pri la personocentrigita psikoterapio]
 
[[Kategorio:Psikoterapio]]