Rejnvalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korektoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:Rheintal bei Bregenz.jpg|thumb|300px|right|Delto de la Alpa Rejno]]
[[ImageDosiero:Rheintal..jpg|thumb|300px|right|Rejnvalo vidita de sudo]]
Sub '''Rejn-Valo''' oni komprenas kutime la valon de la '''Alpa Rejno''' inter [[Koiro]] kaj la delto ĉe la alfluo al [[Bodenlago]]. Al la Rejn-Valo
apartenas parto de la [[Kantono Grizono]], [[Liĥtenŝtejno]], parto de [[Voralberg]] en [[Aŭstrio]] kaj de [[Kantono Sankt-Galo]] parto de la [[Sarganslando (elektodistrikto)|elektodistrikto Sarganslando]], la [[Werdenberg (elektodistrikto)|elektodistrikto Werdenberg]] kaj la [[Rejnvalo (elektodistrikto)|elektodistrikto Rejnvalo]].
 
== Geografio ==
Kaj ĉe la aŭstra kaj liĥtenŝtejna kaj ĉe la sivsa flanko oni dividas kutime la Rejnvalon en supran kaj malsubran parton. La Rejno dum la granda parto de sia vojo tra la Rejnvalo formas la naturan landlimon inter [[Svislando]] kaj [[Liĥtenstejno]] respektive en la supra Rejnvalo de [[Aŭstrio]]. La sankt-galan teritorion sur la svisa flanko de la Rejnvalo estas konata ĝenerale kiel la '''Sankt-Gala Rejnvalo''' (en la [[alemana lingvo]] '''Rhintl'''.
 
Kiel komenco de la Rejnvalo oni konsideras la kunfluejon de la du fontbrakoj de Rejno en [[Tamins]]. Dum la 100 km de Tamins ĝis la alfluo al [[Bodenlago]] la rivero estas nomita '''Alpa Rejno'''.
 
== Klimato kaj vetero ==
La vetero en Rejnvalo ĝenerale similas la veteron de la tuta sudgermana regiono. Apartaĵoj estas la ofte multtaga nebulo precipe en printempo kaj aŭtuno, kiu kovras la tutan valon, kaj aliflanke la forta [[feno]], kiu kiel varmega falvento de la [[Alpoj]] povas kaŭzi por la regiono tre altajn temperaturojn.
 
== Politiko kaj ekonomio ==
Kvankam la regiono estas politike dividita en tri ŝtatojn ĝi formas kulturan kaj ekonomian spacon. Regionaj centroj estas en Svislando la urboj, [[Buchs SG]] kaj [[Altstätten SG]] kaj la komunumo [[Sankt-Margreto]], en Liĥtenstejno [[Vaduz]] kaj en [[Aŭstrio]] [[Dornbirn]] kaj [[Bregenz]], la ĉefurbo de [[Vorarlberg]]. La tuta regiono havas 440 000 loĝantojn. El la aero vidita ĝi aspektas preskaŭ kiel unu granda urbo.
 
Dum la [[Romio|romia epoko]] la Rejnvalo formis la koron de la provinco [[Retio]]. En frua mezepoko la supra Rejnvalo apartenis al la [[romanĉa lingvo|romanĉlingva komunumo]]. Hodiaŭ la romanĉa lingvo estas parolata nur ankoraŭ en la plej supra parto de la valo ekzemple en Tamins.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}[[Rejno]]
{{elEL}}[[Rejnvalo (elektodistrikto)|Elektodistrikto Rejn-Valo]]
 
 
{{projektoj|commonscat=Regional development alpine Rhine Valley|vision rheintal|Rejnvalo/Alpa Rejno}}
 
 
[[Kategorio:Rejno]]