Praprusoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Baltų gentys 12-as amžius.svg|eta|260px|proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. Orientaj baltoj en bruna, okcidentaj en verda koloroj.]]
[[Dosiero:Prussian clans 13th century.png|eta|260px|pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la ''Encyclopaedia Lithuanica'';<br /> grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,<br />la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj]]
La '''praprusoj''' (laŭ la [[praprusa lingvo]] kaj ankaŭ la [[litova]] ''prūsai'') estis [[balta lingvaro|balta]] popolo, laŭ kiuj nomiĝis la regiono ĉe la [[Balta Maro]] sudokcidente de [[Litovio]], kiu dum la [[13-a jarcento]] estis konkerita de germanoj, kiuj poste transprenis la baltan nomon por la germanlingva regno [[Prusio]] ''(Preußen)''. En la [[germana lingvo]] oni nomas la baltan popolon ''Prußen, Prussen, Pruzzen'' respektive ''Altpreußen'' kaj en la [[latina]] ''Pruteni''; por diferencigi inter la originaj baltoj kaj postaj germanaj konkerintoj, en pluraj lingvoj oni nomas la baltojn "malnovaj prusoj" (ekzemple [[angle]] ''Old Prussians'' aŭ [[norvege]] ''Gammelprøysserne'') respektive ''praprusoj''. La setloteritorio de la dek du praprusaj triboj estis inter la riveroj [[Vistulo]] kaj ''Minija'' ([[germane]] ''Minge''), kiu - veninte de nordo - apud la urbo [[Šilutė]] ([[germane]] ''Heydekrug'') enfluas la [[delto]]n de la rivero [[Nemunas]].
 
Arkeologiaj trovoj pruvas, ke ekde la malfrua ŝtonepoko ĝis la mezepoko la kernaj regionoj de la praprusoj estis seninterrompe loĝitaj. La ampleksigo de la setloregiono ĝis la rivero Vistulo nur okazis post la foriro de la "vistulaj ĝermanoj". La loĝantoj estis baltoj, sed malgraŭ la internacia kutimo estas malsamopinie pridiskutata, ĉu eblas subsumigi la tribojn de sudovianoj-jadvingoj, de la galingoj kaj ankaŭ de la [[skalvoj]] kiel anoj de la praprusa popolo.
 
Post la konkero de la praprusa loĝoteritorio fare de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] dum la 13-a jarcento, dum kiu plejparto de la praprusoj estis murditaj, oni dum pliaj 4 jarcentoj provis elradikigi la praprusan lingvon kaj la nekristanan historian baltan religion, kaj anstataŭe enkonduki la germanan lingvon kaj la kristanismon. La malmultaj restintaj praprusoj pli kaj pli estis influitaj de la enmigrintaj germanoj kaj poloj, sed tamen nur ekde la 17-a jarcento eblis konstati, ke la praprusa lingvo ne plu estis praktike uzata. Por lingvistoj tamen bedaŭrindas, ke la lingvo nekomplete dokumentitas.
 
Post la malfondo de la Sovetunio, la baltiaj ŝtatoj observis reviviĝon de scienca kaj kultura intereso pri la elmortiĝintaj baltaj lingvoj kaj triboj, kaj ankaŭ estas provoj pli ol ĝis nun rekonstrui kaj revivigi la praprusan lingvon.
 
== Kristanigo kaj la praprusa lingvo ==
Post kiam la armeanoj de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] rimarkis, ke ili renkontis amasan reziston de la praprusoj rilate al la kristanigo, la "provoj pri misiado" iĝis pli kaj pli perfortaj kaj murdaj.
 
Kiel ekzemplo menciiĝu kronika raporto pri unu el la tiel nomataj "praprusaj ekskursoj", kiujn en la fina fazo de la genocido la germana ordeno aranĝis por la amuzo de la germanlingva nobelaro:
 
{{citaĵo|La aŭstra duko Albrecht dum la jaro 1377 kun 150 armeanoj ekas al praprusa ekskurso, ŝarĝita per armiloj sur ĉevaloj kaj armeaj ŝipoj. Ankaŭ la alta majstro de la ordeno kun siaj kortumanoj kaj armeo ekas kun amaso da armiloj kaj manĝaĵoj por tri semajnoj, ŝparante nek oron nek arĝenton, por doni honoron al la gasto. La armeo vojis tra neloĝata teritorio ĝis la rivereto ''Šešupė''. Tie jam kvar lignaj pontoj estis konstruitaj. La ŝipoj alvenis, kaj la remistoj laboris plenforte. Ĝis la vespero 30 000 soldatoj kun 610 armeaj ŝipoj estis ĉeestaj. Tri ĉevaloj kaj unu subulo dronis. Tiu armeo akompanis sian gaston al [[Ĵemajtio]]. Tie okazis nuptofesto, kaj amasis la gastoj. La armeo komencis dancon kun la paganoj, ke 60 el ili tuj murdiĝis. La vilaĝo iĝis ruĝa pro la ĉie bruligitaj domoj, kaj la aero flamis. Mi ne volintus esti la fianĉo. Kio doloris al ili, estis ĝojo por ni. La lando estis plena je homoj kaj aĵoj, por la kristanoj – gajno, por la paganoj – katastrofo, se oni mezuras la eventon per la pesilo de la milito. Kia entuziasmo estis! La paganoj ankaŭ nokte ne ĉesis fiere defendi sin, pikis, batis kaj pafis; ili kriis per laŭta voĉo kiel la sovaĝaj bestoj. Li mortpikis homojn, mortpafis ĉevalojn kaj poste provis fuĝi en la marĉojn. Tiel ili luktis la tutan nokton. Kiam mateniĝis, la armeo ekis, bruligis ĉion, kio restis, ke la aero ree brulis. Oni tiam vidis tre multajn virinojn kun po du infanoj ŝnure ligitaj al la korpo, unu antaŭe, unu malantaŭe, sur unu ĉevalo, rajdante nudpiede. La paganoj estis en mortotima agonio. Oni kaptis multajn, kunligis iliajn manojn kaj forkondukis ilin kiel ĉashundoj}}
 
Jam la ordena kronikisto ''Simon Grunau'', dominikana monaĥo, skribe fiksigis 89 vortojn en la praprusa lingvo, kvankam oni akuzis al li, ke li ne komprenis ilin. Komence de la 16-a jarcento, kiam en Eŭropo ekaperis la [[luteranismo]], ankoraŭ ĉie en la regiono oni parolis prapruse. Ekde tiu tempo luteranaj pastroj serioze klopodis finfine kristanigi la popolon, kiu laŭ la kronikoj jam ekde 300 jaroj estis venkita, preskaŭ neniigita kaj la malmultaj restintoj formale "kristanigitaj". En 1545 la [[kateĥismo]] estis eldonita en la praprusa lingvo. Problemaj estis la malsamaj dialektoj – tiel ekzemple la vorto "urso" en malsamaj dialektoj estas "clokis", "klokijs", "tlokijs", "tlakis" respektive "meška". La historiisto ''J. S. Vater'' notis:
{{citaĵo|Ĉar la lingvo estis dividita en tiom da dialektoj, oni havis la ideon, el ĉiuj dialektoj kunmeti unu komunan, kiu estu same komprenebla al ĉiuj. Sed ĉar la rezulta lingvaĵo kontraŭe estis por ĉiuj nekomprenebla, oni dum la sama jaro tute trakonstruis la projekton kaj uzis kiel fundamenton la dialekton de la regiono Samlando, kiu estis la plej konata.|J. S. Vater}}
 
Linio 38:
Svalbadi numes ne vust Tayne.|Patro nia laŭ Simon Praetorius}}
 
En la pleja nordo de la teritorio ([[Skalvio]]) pro fuĝintoj el la litovaj regionoj [[Ĵemajtio]] kaj [[Aŭkŝtajtio]] ekestis propra dialekto, la tiel nomata praprusa-litova.
 
{{citaĵo|Teve musu, kurs esi Danguje,<br />
Linio 74:
 
== Skribo de la praprusoj ==
La historiistoj de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] dum multaj jarcentoj asertis, ke la praprusoj ne havis skribsistemon. Tiu aserto probable servis kiel pravigo, ke oni neniigis barbaran, senkulturan popolon. Arkeologiaj trovaĵoj montras spurojn de abunda komercado kun [[antikva Grekio]] [[Romio]], [[Kaŭkazo|kaŭkazaj landoj]], [[Anglio]] kaj [[Skandinavio]]. La praprusoj do havis intensan kontakton kun kulturoj, kiuj amplekse uzis skribadon. La germana historiisto ''Simon Grunau'' de la germana kavalira ordeno priskribis du grandajn flagojn de la praprusoj: la milita flago montris la tri ĉefajn diojn kaj havas [[runo|runan]] surskribon, kiu por Simon Grunau kaj ankaŭ por nunaj sciencistoj estas malfacile deĉifreblaj. Similaj runoj troveblas sur runoŝtono de [[Jelling]] (Danio). Tute eblas, ke tiu skribo el la 5-a aŭ 6-a jarcento estis kunportita de la praprusa reĝo ''Vaidevut'' kaj lia frato, la pagana sacerdoto ''Bruteno'' de la skandinavia insulo [[Gotlando]]. Dum postaj jaroj aldoniĝis signoj, kiuj povus esti de arkaika greka deveno. La dua flago montris la blazonon de ''Vaidevut'' aŭ de alia praprusa reganto. La blazono estas tenata de du starantaj blankaj ĉevaloj, kaj montras urson en homeca pozo kun malfermita faŭko kaj elmetita lango. Laŭ iuj historiistoj ankaŭ ĝi havis surskribon. Ambaŭ flagoj ankoraŭ uzatis dum la 13-a jarcento.
 
La praprusaj runoj plejparte estis ĉizitaj en lignajn tabulojn aŭ bastonojn kaj tiel transdonitaj al la ricevanto de la mesaĝo.
Linio 85:
La nomoj en la [[praprusa lingvo]] por la dek du praprusaj regionoj estas Barta, Chelmo, Notanga, Pamede, Sasna kaj Lubava, Suduva, Galinda, Nadruva, Pagude, Semba, Skalva kaj Varme.
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://wikipedia.prusaspira.ez.lv/wiki/Galwas_p%C4%81usan Neoficiala praprusa Vikipedio]
 
[[Kategorio: Etnoj en Eŭropo]]
[[Kategorio: Orienta Prusio]]
[[Kategorio: Praprusoj| ]]
[[Kategorio: Balta lingvaro|{{paĝonomo}}API]]