Litova nacia teamo de futbalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19:
| plej bona rezulto-t =
}}
La '''litova nacia teamo de futbalo''' estas la landa vira teamo de la Litova Futbala Federacio ([[litove]] ''Lietuvos Futbolo Federacija''). Ekde [[2003]] trejnisto de la teamo estas Algimantas Liubinskas''.
 
Litovio estas laŭ la nombro de loĝantoj kompare eta lando de Eŭropo, kaj enlande [[basketbalo]] estas multe pli populara sporto ol [[futbalo]]. Tamen la litova teamo ekde sia unua internacia maĉo dum [[1923]] kontraŭ la teamo de [[Estonio]] laŭ siaj fortoj kunkonkurencis en internaciaj turniroj, inter alie la [[Somera Olimpiko 1924]], ĝis dum junio [[1940]] la demokratia Respubliko [[Litovio]] estis perforte konkerita de la armeo de [[Sovetunio]], kaj la lando sekve estis aneksita. Dum la sekvaj 50 jaroj, ĝis la jaro 1990, litovaj futbalistoj partoprenis en la [[sovetunia nacia teamo de futbalo]].
 
Post la reakiro de ŝtata sendependeco la refondita litova nacia teamo de futbalo la 27-an de majo 1990 havis sian unuan internacian matĉon, samkiel dum la unua fazo de ŝtata sendependeco, kontraŭ la same ĵus refondita teamo de Estonio.
 
La litova teamo ĝis nun ne sukcesis kvalifikiĝi por tuniroj pri la [[Futbala Mondpokalo]] aŭ pri la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado]].
Linio 29:
Aparte prestiĝaj matĉoj estis kontraŭ la multe pli fortaj teamoj de [[Germana nacia teamo de futbalo|Germanio]] la 29-an de marto 2003 kaj [[Itala nacia teamo de futbalo|Italio]] la 2-an de septembro 2006, kiun la litova teamo per rezulto de ambaŭfoje 1:1 sukcesis ne malvenki.
 
[[dosieroDosiero:LitovaNaciaTeamo.gif|eta|maldekstra|150px|<center>la emblemo ĝis 2008]]
== Konataj futbalistoj ==
* ''Valdas Ivanauskas'', dum la 1990-aj jaroj inter alie ĉe la germana klubo ''[[Hamburger SV]]''
* ''Edgaras Jankauskas'', futbalisto ĉe la portugala klubo ''[[FC Porto]]''
* ''Aurelijus Skarbalius'', rekorda futbalisto de la nacia teamo
* ''Gintaras Staučė'', futbalisto ĉe la germana klubo ''MSV [[Duisburg]]''
* ''Dmitrijus Guscinas'', futbalisto ĉe la germana klubo ''VfL [[Osnabrück]]''
* ''Igoris Morinas'', futbalisto ĉe la germanaj kluboj ''[[Hannover 96]], [[1. FSV Mainz 05]]'' kaj ''SSV Jahn [[Regensburg]]''
{{-l}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.futbolas.lt retaj paĝoj de la litova asocio pri futbalo (en la litova)]
 
[[Kategorio:Naciaj teamoj de futbalo]]