Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
elektoprinclando Saksio
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Friedrich August der Starke von Polen.jpg|thumb|<center>reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo]]
[[Princo-elektisto]] '''Frederiko Aŭgusto la 1-a''' de [[Saksio]], ofte nomata "Aŭgusto la Forta" ([[germane]] ''Friedrich August I.'', ''August der Starke''; naskiĝis la [[12-an de majo]] [[1670]] en [[Dresdeno]] kaj mortis la [[1-an de februaro]] [[1733]] en [[Varsovio]]), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro [[1697]] li sub la nomo '''Aŭgusto la 2-a''' ankaŭ estis la reganto de [[Pollando-Litovio]] ([[pole]] ''August II Mocny'', [[litove]] ''Augustas II (antrasis)'') kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.
 
Denaske li estis protestanto, sed por regi en Pollando-Litovio li devis konvertiĝi al [[katolikismo]], kio malpopularigis lin en lia hejmlando Saksio, tradicie forta defendejo de la protestanta kredo en Eŭropo.
 
Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de [[absolutismo|absolutisma reganto]], kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj [[Dresdeno]] kaj [[Varsovio]], kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.
 
[[Dosiero:Zwinger Dresden Innenhof.jpg|eta|maldekstra|<center>la kastelo ''[[Zwinger]]'' {{prononco|cvinga}} en Dresdeno]]
Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la [[Granda Nordia Milito]], en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la [[Rusia Imperio]], kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio-Hungario]].
 
<center><gallery>
Linio 19:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Augustus II of Poland}}
{{elEL}} [http://www.hjhaupt.de/August.htm "La duklando Saksio kaj la granda eŭropa politiko" (germane)]
{{elEL}} [http://freenet-homepage.de/g.leu/kffraug1.htm paĝaro pri la regantoj de Saksio (germane)]
{{elEL}} [http://www.goldsmiths.ac.uk/aurifex/issue1/wade.html pri la nobelaj distroj en la kortumoj de Danio kaj Saksio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj (angle)]
{{PND|118505084}}
 
Linio 43:
 
{{vivtempo|1670|1733}}
 
[[Kategorio:18-a jarcento]]
[[Kategorio:Historio de Saksio]]