Stabiligilo (ŝipo): Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q1571036.)
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:stabiligilo.jpg|thumb|<center>tipa ligna, movebla velboata stabiligilo]]
En la metio pri konstruo de [[velŝipo]]j kaj sekve ankaŭ en [[velado]] '''stabiligilo''' – en la [[angla]] nomata ''centreboard'', do "centra breto", en la [[germana]] kaj pluraj aliaj lingvoj, ekzemple la [[bulgara]], [[litova]] kaj [[rusa]] ''Schwert'', do "glavo" – estas breto el [[ŝtalo]], [[ligno]] aŭ [[vitrofibro-fortigita plasto]] sub la ŝipa trunko, instalita paralele al la veturdirekto. La breto povas esti fikse instalita ĉe la ŝipa subo, aŭ metita en ŝipocentran mallarĝan keston, tial ke ŝipano povas levi aŭ mallevi ĝin. Celo de la stabiligilo, kiel la vorto indikas, estas stabiligi la ŝipan direkton: se velŝipo veturas per vento, kiu venas ekzemple dedekstre kaj kies energion la velo(j) transformas al rapido antaŭen, sen stabiligilo la boato (ju pli malgranda la subakva aŭ [[Kareno (ŝipo)|karena]] surfaco, despli forte) aldone al la vela moviĝo antaŭen ankaŭ rekte de la vento ŝoviĝus flanken, do en tiu-ĉi ekzemplo maldekstren – tian flankenpuŝiĝon malhelpu la stabiligilo. Ankaŭ velaj [[katamarano]]j, do boatoj kun du trunkoj, povas havi stabiligilon.
 
[[Dosiero:Hermann, der letzte hoelzerne Frachtewer JD310183.JPG|thumb|left|<center>flanka stabiligilo de la historia [[kargoŝipo]] "Hermann"]]
Krom la ĉefa tipo, la ŝipocentra stabiligilo, ekzistas flankaj stabiligilo sub la ŝipa trunko kaj - kiel ekzemple montras la bildo de historia kargoŝipo maldekstre - ankaŭ flanke de ĝi.
 
Kontraste al ŝipdirekta stabiligilo, '''[[kilo (ŝipo)|kilo]]''' estas nepre fiksa, pli larĝa kaj multe pli peza plej suba, peza trabego de ŝipa trunko aŭ aldonaĵo sub ĝi, kiu havas la funkcion malplialtigi la gravitocentron de la ŝipo, por ke ĝi estu pli stabila en la akvo - kilo do malpliigas la ŝanceliĝon de la ŝipo kaj rezulte malhelpas sinkadon, sed ĝi aliflanke igas la ŝipon pli peza kaj malpli rapida. Ekzistas kombinoj el la du funkcioj, nomeblaj "moveblaj kiloj" aŭ "stabiligilo-kiloj", kiuj kaj atentas pri aparta pezo kaj pri stabiligo de la vojdirekto, kaj estas moveblaj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.svconline.de/05/Pendelkiel/index.html Fotoj pri instalo kaj uzo de "movebla kilo"]
 
[[Kategorio:Ŝiperoj]]
112 941

redaktoj