Batalo de Morgarten: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |right → |dekstra per AWB)
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
La '''Batalo de Morgarten''' la [[15-a de novembro|15-an de novembro]] [[1315]] ĉe la pasejo Morgarten en [[Oberägeri]], [[Kantono Zugo]], estis batalo inter la [[Habsburgoj]] kaj la tri [[prakantono]]j de la [[Svisa Ĵurkomunumo]].
 
== Antaŭhistorio de la batalo ==
Pri la antaŭhistorio de la batalo ekzistas tri malsamaj teorioj, pri kiuj la historiistoj ĝis hodiaŭ ne interkonsentis.
 
=== Habsburgaj potencpostuloj ===
La teorio de la habsburgaj potencpostuloj eliras de la hipotezo, ke la [[Svisa Ĵurkomunumo]] estiĝis pro la luktoj de la svisaj prakantonoj kontraŭ la kreskanta potenco de la nobela familio de la Habsburgoj. Sur la fono de tiu teorio baziĝas cetere la legendo de [[Wilhelm Tell]] de [[Friedrich Schiller]]. La Habsburgoj laŭ tiu hipotezo provis krei en la centro de [[Svislando]] kadre de la [[Sankta Romia Imperio]] teritorie kompaktan regnon kontrolante la [[Montpasejo Sankt-Gotardo|Montpasejon Sankt-Gotardo]].
 
=== Loka limkverelo ===
Alia hipotezo pretendas, ke la kialo de la batalo estis limkverelo inter la [[Monaĥejo Einsiedeln]] kaj la kamparanoj de [[Ŝvico]], kiu alproprigis al si pro sia kreskanta loĝantaro terenojn en la montraj praarbaroj, kiuj apartenis al la abatejo, senarbarigis kaj ekpaŝtis ilin. La abato de Einsiedeln plendis kontraŭ la ŝvicaj kamparanoj ĉe la abato de [[Konstanco (Germanio)|Konstanco]], kiu punis ilin per [[interdikto]] de la [[katolika eklezio]]. Kiel venĝo la ŝvicanoj atakis kaj rabobrulis la monaĥejon en la jaro [[1314]].
 
=== Germana trondisputo ===
Tria hipotezo vidas la konflikton pro la trono de la [[Sankta Romia Imperio]] inter la [[Habsburgoj]] kaj [[Ludoviko de Bavario]] de la [[Vitelsbaĥoj]] kiel kaŭzon de la batalo. Ludoviko estis de la [[princelektisto]]j elektita kiel nova imperiestro, sed la malsukcesinta kontraŭulo [[Frederiko la 1-a]] ne akceptis tiun-ĉi elekton. Tio dividis la regnon, kaj la ĵurkomunumanoj metis sin en la konflikto je la flanko de la Vitelsbaĥoj.
 
== La batalo mem ==
La Duko Leopoldo de Habsburgo kolektis en la habsburga pralando en la urboj [[Baden (Argovio)|Baden]], [[Brugg]] kaj [[Araŭo]] armeon por puni la kamparanojn de la [[Svisa Ĵurkomunumo]]. En la iluzio ke nur [[kavaliro]]j rajtas batali kontraŭ kavaliroj kaj ke temas pri simpla punagado kontraŭ primitivaj kamparanoj Leopoldo ne pretigis sin al vera milito. La ĵurkomunumanoj siaflanke pretigis sin konstruante fortikaĵojn ĉe la diversaj montpasejoj kaj aliroj al centra Svislando. Nur la vojo tra [[Oberägeri]] restis pasebla libero. Ĉu tio estis [[embusko]] intenca aŭ ĉu al la ŝvicanoj nur mankis la tempon por fortiki ankaŭ tiun valon oni ne scias. Fakto estas, ke 7 jarojn post la batalo ankaŭ apud Morgarten oni konstruis defendosistemon, do tute ne veras, ke la ŝvicanoj pensis, ke Morgarten pli facile defendeblas ol la aliaj pasejoj. Fakto ankaŭ estas, ke la ĵurkomunumanoj atendis la ĉefarmeon de Leopoldo. Ili lasis pasi la longan armeokolonon por poste ataki ilin en mallarĝejo de la dorso. Per ilia nove inventita armilo la tiel nomita [[halebardo]] la ĵurkomunumanoj komencis efektivan buĉadon inter la habsburgaj kavaliroj, kiuj tiel ne havis la minimuman ŝancon apliki sian propran luktotaktikon. Laŭ la kronikoj pli ol 2000 habsburgaj soldatoj mortis sur la batalkampo dum la ŝvicanoj perdis nur 12 homojn. Eĉ se la fidindeco de tiuj-ĉi ciferoj estas viktimo de la tiama militpropogando, estas fakto, ke la batalo estis detrua malvenko de la habsburgoj.
 
== Sekvoj de la batalo ==
La batalo ne portis la pacon kun Habsburgo, kiun la ŝvicanoj espersis. Tial la tri prakantonoj [[Urio]], [[Ŝvico]] kaj [[Untervaldo]] renovigis sian kontrakton de [[1291]] per la [[Federacia Letero]] de la [[12-a de decembro]] [[1315]], kiu unuan fojon estis verkita en germana lingvo.
 
== Fontoj ==
Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la germanlignva teksto [[:de:Schlacht am Morgarten|Schlacht am Morgarten]], la historiaj lernolibroj de la Kantono Zuriko kaj la Historia Leksiko de Svislando.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8726.php La Batalo de Morgarten en la Historia Leksiko de Svislando]
 
{{DEFAULTSORT:Morgarten, batalo de}}
112 941

redaktoj