Royal Opera House: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q55018)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
== Historio ==
La unua teatra konstruaĵo en la nuna loko, la siatempa ''Theatre Royal'' estis konceptita de la arkitekto ''Edward Shepherd''. Ĝi malfermiĝis la [[7-an de decembro]] [[1732]] per la verko ''"The way of the world"'' de la aŭtoro ''William Congreve''. Kvankan ekde la jaro [[1735]] ankaŭ prezentiĝis operoj, ekzemple de [[Georg Friedrich Händel]], la domo tamen precipe restis [[teatrejo]].
Post detruo de la konstruaĵo dum la jaro 1808 tuj komenciĝis la rekonstruo. Jaron poste, la [[18-an de septembro]] [[1809]], la domo remalfermiĝis per la dramo ''Macbeth'' de [[William Shakespeare]]. Dum la sekvaj jaroj krom teatraĵoj ankaŭ prezentiĝis multaj operoj kaj baletoj. Dum la jaro [[1846]] la dirigento ''Michael Costa'' venis al la ''Theatre Royal'' kaj kun li preskaŭ sia tuta opereja ensemblo. La interno de la teatrejo laŭ planoj de ''Benedetto Albano'' komplete rearanĝiĝis. Fine la domo estis nomata "reĝa itala operejo" kaj remalfermita per la opero ''"Semiramis"'' de [[Gioacchino Rossini]].
 
La [[5-an de marto]] [[1856]] la konstruaĵo per fajro denove komplete detruiĝis. La rekonstruo ĉi-foje prokrastiĝis pro financaj problemoj. Tamen la [[15-an de majo]] [[1858]] ĉio pretis kaj okazis refoja malfermiĝo.
 
Dum la jaro [[1892]] la domo oficiale ekhavis la nomon '''Royal Opera House'''. La repertuaro konstante ampleksiĝis. Krom la opera sezono la konstruaĵo restis fermita aŭ uziĝis por aliaj celoj kiel prezentoj de kinejaj filmoj aŭ kabaredoj. Dum la [[Unua Mondmilito]] la konstruaĵo estis deponejo. Dum la [[Dua Mondmilito]] tie okazis dancadoj.
 
Post la fino de la Dua Mondmilito, ''David Webster'' iĝis ĝenerala direktoro de la operejo kaj oni krome ofertis la domon kiel hejman prezentejon al la baleto "Sadler's Wells" sub gvido de ''Ninette de Valois''. La remalfermiĝo okazis la [[20-an de februaro]] [[1946]] per prezento de la baleto [[La dormanta belulino]].
 
Inter la jaroj [[1996]] kaj [[2000]] la konstruaĵo restaŭriĝis kaj ampleksiĝis. Dum tiu tempo ne okazis operaj aŭ baletaj prezentoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{elEL}} [http://www.royalopera.org/ retejo de la operejo (en la angla)]
{{elEL}} [http://info.royaloperahouse.org/ballet/index.cfm?ccs=473 The Royal Ballet (paĝoj anglaj)]
{{elEL}} [http://info.royaloperahouseorg/Opera/index.cfm The Royal Opera (paĝoj same anglaj)]
 
{{Koordinatoj artikolo|51_30_46_N_0_7_21_W_type:landmark_region:GB|51° 30' 46" norde, 0° 7' 21" okcidente}}