Ueli Maurer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: |thumbnail → |eta per AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Ueli MAURER''' (naskiĝis la [[1-a de decembro|1-an de decembro]] [[1950]] en [[Wetzikon]] [[Kantono Zuriko]], civitano de [[Adelboden]] [[Kantono Berno]]) estas [[Svislando|svisa]] [[politikisto]] kaj membro de la [[Svisa Popolpartio]]. La 10-an de decembro [[2008]] li elektiĝis kiel membro de la [[Federacia Konsilio de Svislando]]. Kiel ĉefo de la [[Svisa Federacia Departemento de Defendo, Loĝantarprotekto kaj Sporto]] li estas la supera respondeculo por la [[Svisa Armeo]].
 
== Lia vivo ==
Maurer faris komercistan metilernadon kaj poste akiris la svisan federacian diplomon kiel [[librotenisto]]. Inter 1994 kaj 2008 li estis afergvidanto de la ''Zurika Kampara Asocio'' (germane ''Zürcher Bauernverband''). Aktuale li prezidas la ''Svisajn Legomkamparanojn'' kaj la ''Svisan Maŝinringon'' (germane ''Schweizer Maschinenring''). Maurer loĝas en [[Wernetshausen]] (municipo e la komunumo [[Hinwil]]. Li estas edziĝinta kaj patro de ses infanoj.
 
== Politika kariero ==
De 1978 ĝis 1986 Ueli Maurer estis komunuma konsilanto de [[Hinwil]]. Ek de 1983 ĝis 1991 li estis membro de la kantona konsilio de [[Zuriko]]; en 1991 li estis prezidanto de la kantona parlamento. En 1991 Ueli Maurer elektiĝis al la [[Nacia Konsilio de Svislando]]. Samjare Maurer perdis la elekton al la kantona registaro de Zuriko kontraŭ [[Moritz Leuenberger]]. Ek de 1996 ĝis 2008 li estis prezidanto de la dekstra [[Svisa Popolpartio]]. Sub lia gvido la Popolpartio fariĝis la plej forta partio de Svislando.
 
Linio 12:
La 26-an de oktobro 2007 Ueli Maurer anoncis, ke li retiriĝos en marto 2008 kiel prezidanto de Svisa Popolpartio. Lin sekvis la 1-an de marto Toni Brunner. Meze de aŭgusto Ueli Maurer kandidatiĝis kaj elektiĝis kiel prezidanto de la zurika sekcio de Svisa Popolpartio.
 
=== Federacia Konsilianto ===
Post la demisio de [[Samuel Schmid]] kiel membro de la Federacia Konsilio la Svisa Popolpartio anoncis la 27-an de novembro 2008, ke ili prezentos Ueli Maurer kune kun la en 2007 malektita [[Christoph Blocher]] kiel kandidato por la vaka posteno. La 10-an de decembro 2008 la [[Federacia Asembleo]] de Svislando elketis lin en la tria elektorondo kun 122 voĉoj kiel sekvanto de Samuel Schmid al la [[Federacia Konsilio de Svislando]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}[[Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.parlament.ch/D/Suche/Seiten/biografie.aspx?biografie_id=146 Profilo de Ueli Maurer en la retejo de la Federacia Administracio de Svislando]
 
{{DEFAULTSORT:Maurer, Ueli}}