Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
[[Dosiero:64 slice scanner.JPG|eta|300px|<center>Aparato por 64-tranĉa komputila tomografio de [[homa korpo|homaj korpoj]]]]
'''Komputila [[tomografio]]''' (de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{ plurtone |γράφειν}}, ''graphein'', „skribi“), mallongigo '''KT''', [[angle]] computed tomography (CT respektive CT-scan) aŭ ''computed axial tomography'' (CAT, CAT-scan), [[germane]] (kaj simile en iuj pliaj lingvoj) ''Computertomograhpie'' (CT), [[france]] ''tomodensitométrie'', estas [[medicino|medicina]] faka termino por la bildigo de vivaĵo per kombino de speciala [[rentgeno|rentgena]] [[aparato]] kaj [[komputila programo]]. La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus ĝin en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo. La termino mem venas de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{plurtone|γράφειν}}, ''grafein'', „skribi“.
 
Oni faras plurajn [[rentgeno|rentgenajn]] bildojn el diversaj direktoj, per rentgena [[kamerao]] turniĝanta ĉirkaŭ la esplorenda objekto, kaj poste per komputila programo el tiuj informoj kreas tri-dimensian bildojn.
 
[[Dosiero:Schaedel-CT.gif|eta|<center>Komputila tomografio de homa [[kranio]]]]
La komputila tomografio ĉirkaŭiras tiun problemon, per faro de multaj rentgenaj bildoj de la objekto el plej diversaj direktoj kaj per nur posta, per-komputila, rekonstruo de tri-dimensia bildo el la multaj informoj. Tiu proceduro fake nomatas "filtrita re-projekcio". En plej multaj kazoj tiu tridimensia rekonstruo estas unuopaj "tranĉoj" tra la objekto. Tiumaniere por ĉiu volumena elemento de la objekto kalkuleblas difinita materiala denseco.
== Historio ==
La komputila tomografio ekebligixs per la uzo de matematika metodo, kiu evoluis dum la jaro [[1917]] fare de la aŭstra matematekisto ''Johann Radon''. Komence pure matematika ekkono sen ajna ebleco de praktika apliko, la tiel nomata "Radon-transformacio" nuntempe estas la fundamento por la kalkulo de sen-interferaj tridimensiaj bildoj de objektoj kun ĉiuj internaj strukturoj.
 
Post antaŭlaboroj de la fizikisto ''Allan M. Cormack'' inter la jaroj 1957 kaj 1963, la elektroteknikisto ''Godfrey Hounsfield'' realigis plurajn prototipojn. La unua bildo de homo farita per komputila tomografio produktiĝis dum la jaro [[1971]]. Ambaŭ sciencistoj honore al siaj laboroj dum la jaro [[1979]] ricevis la [[Nobel-premio]]n pri medicino.
 
== Apliko ==
La komputila tomografio aplikiĝas ĉefe en la [[medicino]], sed unuope ankaŭ en aliaj sciencoj kiel ekzemple la bildigo de aparte maljunaj [[arbo]]j, la sendetrua ekzameno de [[arkeologio|arkeologiaj trovaĵoj]] kiel ekzemple [[mumio]]j, aŭ kadre de la [[industrio]] en la materiala ekzamenado kaj kontrolado de finpretigitaj produktoj.
 
== Alternativo ==
Alternativo al la komputila tomografio estas la [[magneta resonanca tomografio]] (MRT) aŭ magneta resonanca bildigo. La du precipaj avantaĝoj de tiu metodo kompare al la komputila tomografio estas, ke ne aplikiĝas damaĝa rentgena radiado kaj ke eblas bildigi organojn aŭ histojn kun similaj densecoj, por kies bildigo per komputila tomografio necesus injekto de kontrastoaltiga likvaĵo. Malavantaĝoj estas la kompare pli grandaj aĉetoprezoj de la MRT-aparatoj kaj la pli longa daŭro de ekzamenado. En denta medicino alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "cifereca volumena tomografio".
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat}}
{{elEL}} [http://ctsim.org libera faka edukilo pri komputila tomografio (angle)]
{{elEL}} [http://www.vulgaris-medical.com/encyclopedie/tomodensitometrie-4578.html konciza difino de komputila tomografio (france)]
{{elEL}} [http://eltamiz.com/2008/01/22/%C2%BFen-que-consiste-una-tomografia-axial-computarizada-tac/ El kio konsistas komputila tomografio? (hispane)]
{{elEL}} [http://www.netdoktor.de/ratschlaege/untersuchungen/ctscanning.htm porpacienta klarigo pri komputila tomografio (germane)]
{{elEL}} [http://www.iap.uni-bonn.de/P2K/tomography/projections.html "ombroludoj": germanalingva klarigo por infanaj pacientoj]
{{elEL}} [http://www.pm.rub.de/pm2007/msg00110.htm raporto pri la danĝereco de la rentgenaj radioj de komputila tomografio (same germane)]
* [http://www.ctcases.net/ Komputila tomografio - CT Cases.net]
 
{{Portalo Medicino}}
112 889

redaktoj