Onkologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 52 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q162555)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Onkologio''' ([[greke]] όγκος „ŝveliĝo“ kaj λόγος „instruo, scienco“) estas la scienco, kiu traktas la diversajn specojn de [[kancero]].
 
En malvasta senco onkologio estas la fako de [[medicino]], kiu traktas la preventon, diagnozadon, terapion kaj postmalsanan pacientan prizorgon de agresemaj ("malignaj") [[tumoro]]j.
 
== Prevento ==
Multaj streboj de la kuracistoj kaj laboratoriaj sciencistoj de onkologio celas preventi kanceron aŭ subpremi ĝian disvstiĝon en la korpo de la paciento. Centran signifon havas la ekkono de riskofaktoroj. Pri tiu tasko onkologoj kunlaboras kun epidemiologoj kaj ekzemple statistike evaluas la malsanohistoriojn de grandaj kvantoj da pacientoj. La kono pri riskofaktoroj helpas dumaniere:
 
* Se riskofaktoro montriĝas signifa kaŭzo de kanceraj malsanoj, oni provas redukti la aperon de la substanco respektive la kontakton de homoj kun ĝi. Ekzemple eblas decidi pri teknikaj maksimumaj koncentraĵoj de unuopaj substancoj en konstruaĵoj aŭ en home uzataj objektoj. Aŭ eblas difini konsilojn por homa konduto, ekzemple prisana eduko rilate al rezigno pri [[fumado]].
 
* Laŭ riskofaktoroj eblas identigi homgrupojn aparte danĝerigitajn pri malsaniĝo, kaj eblas fari serĉajn esplorojn inter la anoj de tiuj grupoj por laŭeble diagnozi malsaniĝon jam en komenca fazo. Celo estas identigi kaj terapii malignan kreskadon de ĉeloj antaŭ ol kancera malsano erupcias.
 
Esenca parto de ĉia prevento estas la esploro pri ekesto de kancero. El tio povas rezulti novaj vojoj en la prevento, diagnozado kaj terapio de kancero. Ekzistas internacia reto de onkologiaj esploraj centroj, kaj la translima interŝanĝo de informoj fortas.
 
== Diagnozado ==
Linio 16:
* laboratoriaj esploroj de korpaj likvaĵoj,
* la citologia, mikroskopa esploro de korpaj histoj, kaj
* esploroj per bildigaj metodoj, ekzemple [[komputila tomografio]] aŭ [[magneta resonanca tomografio]].
 
Se rezultas aŭ praviĝas la suspekto pri kancero, oni kutime provas ekhavi definitivan diagnozon laŭ la histologia aŭ citologia esploro de histo el la koncerna korpa areo. Samtempe oni provas taksi, en kiu stadio estas la agresema tumoro. Pro la ofte vivdanĝeriga prognozo de kancero unuflanke kaj la severaj riskoj kaj nedezirataj kromefikoj de la terapiaj metodoj aliflanke endas investi multe da energio kaj tempo en tiun diagnozadon – foje ankaŭ pravigeblas apartaj esploraj operacoj.
Linio 30:
La onkologiaj terapiroj celas aŭ la detruon de la tuta tumora histo ("kurativa", do saniga terapio), aŭ, se tio ne plu eblas, la malgrandigon de la tumora histo kun la celo, plilongigi la vivodaŭron de la paciento kaj redukti protumorajn simptomojn ("paliativa", do nur malplidoloriga terapio).
 
Por diversaj tumoroj establiĝis apartaj terapiaj skemoj, kiuj daŭre optimiĝas en grandaj internaciaj studoj. Laŭ la diagnozata tumora stadio la kuracistoj diskutas kun la pacientoj la unuopajn ŝancojn kaj riskojn de la terapiaj alternativoj. Gravas realisme prijuĝi la ĝeneralan fortecon de la paciento kaj la aldonajn malsanojn, ne rekte ligitajn al la kancero, ĉar ĉiuj terapioj estas aldona streso por la korpo, kiun ĝi devas povi trakti. Eblas kombini plurajn el la supre menciataj terapiaj metodaroj, aŭ kombini ekzemple plurajn medikamentajn terapiojn. Tamen menciindas, ke aparte en progresintaj stadioj malignaj tumoroj malgraŭ ĉiuj esploraj progresoj estas signifa medicina problemo, ofte ne sanigebla, kaj ke la riskoj kaj nedezirataj kromefikoj de la terapiaj metodoj ankaŭ restas granda problemo.
 
Tial daŭre estas fortaj streboj trovi iajn pli "mildajn" terapiajn metodojn, kiuj efike kontraŭbatalas kancerajn malsanojn sen tiom damaĝi la pacientojn. Ekzemploj de tiaj novaj terapiaj metodoj estas ekzemple
Linio 38:
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://telescan.nki.nl/code/index.html "la eŭropa kodo kontraŭ kancero" (paĝoj anglaj, parte ankaŭ francaj, germanaj, hispanaj, italaj kaj nederlandaj)]
{{elEL}} [http://www.krebsinformation.de germanlingva onkologia informa servo]
 
{{Commonscat|Oncology}}