Heinrich Harrer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[FileDosiero:Harrer_Frankfurt_1997.jpg|right|250px|Heinrich Harrer, 1997]]
'''Heinrich HARRER''' (n. la [[6-an de julio]] [[1912]] en la komunumo ''Hüttenberg'', federacia lando [[Karintio]] de [[Aŭstrio]], m. la [[7-an de januaro]] [[2006]] en ''Friesach'' same en Karintio) estis aŭstra montogrimpisto, esploristo, geografo kaj verkisto. Li konatiĝis kiel unu el la unuaj grimpaj venkintoj de la malfacila norda flanko de la alpa monto [[Eiger]] kaj pro sia aŭtobiografia libro [[Sep jaroj en Tibeto]] (''Sieben Jahre in Tibet''). Ekde la jaro [[1983]] en Hüttenberg troviĝas muzeo pri li.
 
== Vivo ==
La patro de Heinrich estis poŝtoficisto, la patrino esti dommastrino. Post postenoŝanĝo de la patro al la urbeto ''Bruck an der Mur'' Heinrich vizitis la elementan kaj poste real-lernejon en tiu urbeto. Post plia postenoŝanĝo de la patro al la urbo [[Graz]] Heinrich finis la real-lernejon tie. Ekde la 17-a vivojaro li membris en studenta sporta klubo kaj ektrovis sian pasion, la [[sporto]]n: Heinrich en la studenta klubo praktikis skiadon, montogrimpadon, atletikon, golfon, tenison kaj manpilkon. Inter la jaroj 1933 kaj 1938 li en la universitato de [[Graz]] studis [[geografio]]n kaj [[sporto]]n kaj samtempe membriĝis en la nazia organizaĵo ''SA'' – paŝo kiun li poste kritike nomis stulta ideologia eraro. Dum tiu tempo li por la studenta sporta klubo iĝas aŭstra ĉampiono pri golfo kaj studenta aŭstra ĉampiono de golfo.
 
Dum [[1936]] antaŭvidiĝis la partopreno de Heinrich Harrer kiel skiisto en la [[Vintra Olimpiko 1936|Vintra Olimpiko]] en [[nazia Germanio]]. La partopreno ne realiĝis, ĉar la aŭstra kaj svisa olimpiaj teamoj pri skiado bojkotis la Olimpikon. Jaron poste li iĝis trejnisto de la virina aŭstra nacia teamo de skiado.
 
La [[montogrimpado]] daŭre forte fascinis la studenton. La saman tagon, kiam li finis la lastan universitatan ekzamenon, la [[9-an de julio]] [[1938]], li veturis al [[Grindelwald]] en Svislando por grimpe en teamo konkeri la nordan krutan flankon de la monto [[Eiger]], je kiu malsukcesis antaŭ li multaj spertaj alpinistoj. De la [[21-a de julio|21-a]] ĝis [[24-a de julio]] [[1938]] li kun tri kolegoj unuafoje grimpe konkeris tiun montogrimpistan defion. La gazetaro amplekse raportis pri tio, kaj la germana diktatoro [[Adolf Hitler]] persone akceptis lin por gratuli. Jam antaŭe Heinrich estis membriĝinta en la [[Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei|nazia partio]] de Hitler.
 
Samjare Heinrich edziĝis al Lotte Wegener, la filino de la dum [[1930]] en la glacio de [[Gronlando]] mortinta arktika esploristo [[Alfred Wegener]].
Linio 13:
=== Barato kaj Tibeto (1939–51) ===
[[Dosiero:IMG 1188ex359 Lhasa Potala.jpg|thumb|left|<center>[[Lasao]]]]
Dum somero 1939 Heinrich Harrer kune kun siaj montogrimpistaj kolegoj ''Peter Aufschnaiter, Lutz Chicken'' kaj ''Hans Lobenhoffer'' partoprenis ekspedicion al la montaro [[Himalajo]], por grimpe konkeri la monton [[Nanga Parbat]]. La ekspedicio tamen jam finiĝis dum aŭtuno 1939, kiam ties anoj iĝis militkaptitoj de la brita armeo en la barata militkaptitejo ''Dehra Dun''. Decembre en Aŭstrio naskiĝis la sola filo de Heinrich, Rolf. Post kvar vanaj provoj, la [[29-an de aprilo]] [[1940]] Heinrich Harrer sukcesis fuĝi el la militkaptitejo kun sia kolego ''Peter Aufschnaiter''. Sekvas 21-monata fuĝa marŝo, en kiu Harrer kaj Aufschneiter pasas pli ol 50 montarajn pasejojn, neniu el ili sub la alteco de 5000 metroj, kaj piediras pli ol 2000 kilometrojn. La [[15-an de januaro]] [[1946]] ili atingas [[Lasao]]n, la por eksterlandanoj malpermesata ĉefurbo de la tiumomente ankoraŭ sendependa ŝtato [[Tibeto]], lando tute izolitan de la cetera mondo. Aufschnaiter iĝis konsilisto por la tibeta registaro pri agrikulturo kaj urboplanado, Harrer komence iĝis tradukisto kaj fotisto por la tibeta registaro. Poste li iĝis instruisto, konsilisto kaj fine ankaŭ amiko de la 14-a [[Dalai-Lamao]], la infana reganto de Tibeto. Dum la jaro 1950 Tibeto konkeriĝis fare de la komunisma ĉina armeo. Heinrich Harrer komence plu restis en Tibeto, sed fine tamen dum 1952 li fuĝis al Barato, kaj de tie revenis al Eŭropo. Pri la fuĝo el la militkaptitejo en Barato al Tibeto kaj la postaj kvin jaroj en [[Lasao]] li verkis la libron [[Sep jaroj en Tibeto]] ([[germane]] "Sieben Jahre in Tibet", kiu dum [[1997]] iĝis la bazo por sukcesa kineja filmo, en kiu la aktoro [[Brad Pitt]] ludis la rolon de Heinrich Harrer.
 
Samkiel bildigis la kineja filmo, la geedzeco kun Lotte Wegener divorciĝas ankoraŭ dum la militkaptiteco de Heinrich en Barato. La dua geedzeco daŭris nur jaron: dum [[1953]], post ekspedicio de Heinrich Harrer al [[Amazonio]], Etta Trŭa kaj Heinrich Harrer divorciĝas. Pli feliĉa estis la tria nupto – sian ĝismortan edzinon Carina li ekkonis dum [[1957]].
 
=== Ree en Eŭropo (1952–2006) ===
Dum 1952 Heinrich Harrer revenis al Eŭropo kaj de tie faris serion da etnografiaj kaj montogrimpaj ekspedicioj al mondaj regionoj for de grandaj homaj loĝlokoj. Multajn el tiuj ekspedicioj li filmigis, kaj inter la jaroj 1965 kaj 1983 la germana televida kanalo ARD li publikigas kaj komentas grandan parton de la filma materialo.
 
Li verkis pli ol 20 librojn. La plej konata libro iĝis la origine germanlingva aŭtobiografia romano [[Sep jaroj en Tibeto]], kiu tradukiĝis al 53 lingvoj kaj vendiĝis en pli ol 4 milionoj da ekzempleroj. La filmigo de la romano dum la jaro [[1997]] fare de la reĝisoro [[Jean-Jacques Annaud]] kun la aktoro [[Brad Pitt]] en la rolo de Heinrich Harrer plu altigis lian konatecon. Samjare konatiĝis lia membriĝo en la naziaj organizaĵoj [[SS (organizaĵo)|SS]] kaj [[NSDAP]] dum la jaro [[1938]], kaj aparte la germanlingvaj amaskomunikiloj tre kritike komentis tiujn ideologiajn mispaŝojn.
Linio 28:
* 1955 [[Alasko]] kun unuafoja grimpo de la montoj ''Mount Hunter, Mount Deb orah, Mount Drum''
* 1957 [[Ruwenzori-montaro]]; naŭ monatoj da restado en la ŝtato [[Zairio]] en centra Afriko
* 1962 en la okcidenton de [[Nov-Gvineo]], kie li malkovris la "inventejon de ŝtonaj hakiloj", unuafoje piede transiris la insulon de nordo al sudo kaj kiel unua monte grimpis la [[Carstensz-piramido]]n
* 1965 [[Nepalo]], [[Barato]], [[Sikimo]]
* 1966 [[Amazonio]], ''Xingu''-indianoj
* 1966 [[Surinamo]]
* 1968 monda vojaĝo serĉe de etnologiaj protektaj signoj
* 1969 [[Franca Gvajanio]]
* 1971 [[Sudano]]
* 1971 [[Borneo]], grimpo de la monto ''Kinabalu''
* 1972 [[Borneo]], perpieda transiro de la insulo de nordo al sudo
* 1973 [[Nepalo]]
* 1974 [[Barato]], [[Ladako]], [[Nepalo]]
Linio 45:
* 1979 [[Sikimo]], Ladakh, [[Birmo]]
* 1980 [[Sikimo]] kaj [[Butano]]
* 1981 [[Butano]], Nepalo, Barato
* 1982 [[Tibeto]]
* 1983, 1985 kaj 1986 [[Butano]]
Linio 51:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{DNB|118701703}}
{{elEL}} [http://einestages.spiegel.de/hund-images/2008/05/28/74/31e2e07b1194a6d9facd1fa1d8118e50.pdf la Kaparek-Harrer-vojo ĉe la monto Eiger (PDF germanlingva)]
{{elEL}} [http://www.harrermuseum.at/ retejo de la Harrer-muzeo Hüttenberg]
 
{{vivtempo|1912|2006|Harrer, Heinrich}}
 
[[Kategorio:Aŭstriaj esploristoj]]
[[Kategorio:Aŭstroj]]