Citro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q681686) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 3:
[[Dosiero:Römischer Meister um 50 001.jpg|thumb|[[Apolono]] kun citro ([[fresko]], nuntempe en la ''Palatin Antiquarium'' en [[Romo]], ĉirkaŭ la jaro [[50]] p.K.)]]
[[Dosiero:Mousai Helikon Staatliche Antikensammlungen Schoen80 n1.jpg|thumb|140px|<center>[[muzo]] kun "lulila citro"]]
La '''citro''' ([[greke]] ''κιθάρα'', latinliterigite Kithara - nuntempe en la [[greka lingvo]] ankaŭ la nomo por la "klasika" (do ne-elektra) [[gitaro]]) estas [[kordinstrumento]] aparte uzata en [[antikva Grekio]].
La citro estis muzikilo kun 5 ĝis 12 kordoj kaj evoluis dum la [[8-a jarcento a.K.|8-a]]/[[7-a jarcento a.K.]] el la plejparte kvarkorda instrumento φόρμιγξ (''forminks''). La poeto [[Homero]] nomis la muzikadon kun "formimks"-muzikilo "kitharis" respektive "kitharizein". Ambaŭ instrumentoj estis dediĉitaj al la dio [[Apolono]]. Kerna parto de la muzikilo estis sonkesto el ligno. Antaŭe ĝi malaltis, malantaŭe volbe altigita kaj la fundo estis ebena - tion montras bildigoj de la instrumento sur moneroj, skulptaĵoj kaj freskoj. Flanke la sonkesto transiris en du konkavaj, kavaj "brakoj", kiuj inter si formis ovalon kaj kiuj daŭriĝis per paralelaj finaĵoj. La muzikilo do havis certan similecon al granda inversigita litero [[Omego]]
La "citristoj" aŭ [[greke]] "Kitharistes" (κιθαριστής), do la muzikistoj ludantaj citron, plej ofte dum muzikado staris kaj tenis la instrumenton antaŭ si, apogante la sonkorpon sur la brusto kaj fiksiĝante ĝin per bendo de la maldekstra manartiko al la brusto. La dekstra mano helpe de plateto el metalo, eburo aŭ ligno vibrigis la kordojn, dum la maldekstra mano premis la kordojn por ŝanĝi la longecon de la libere vibranta kordoparto tiel ke ekestu harmoniaj sonoj kaj melodioj. En la kazo de iuj pli postaj formoj la instrumento teniĝis fare de portobendo fiksata sur la ŝultro.
El la antikvaj muzikiloj liro kaj citro poste ekestis diversaj formoj de [[harpo]]j. Ambaŭ muzikilojn, kaj liro kaj citro, do eblas konsideri "pra-harpo".
Linio 14:
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{
{{
{{Commonscat|Citharas}}
|