Disentis/Mustér: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q68347)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto komunumo de Kantono Grizono
|nomo=Disentis/Mustér
|blazono=[[ImageDosiero:Disentis Muster wappen.svg|thumb|120px|center|Blazono de Disentis/Mustér]]
|bildo=[[ImageDosiero:Disentis Westsicht.jpg|thumb|285px|center|Disentis vidita el oriento]]
|kantono=Grizono
|distrikto=[[Surselva (distrikto)|Surselva]]
Linio 15:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Disentis/Mustér''' estas komunumo en la [[Surselva (distrikto)|distrikto Surselva]], [[Kantono Grizono]], [[Svislando]]. Ĝi havis 2122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝis [[1962]] la komunumo nomiĝis nur Disentis.
 
== Geografio ==
La vintrosport- kaj kuracloko situas en la supra parto de Surselvo ĉe la kunfluejo de ''Medelsa Rejno'' kun [[Antaŭa Rejno]].
La komunumo konsistas el la kernvilaĝo [[Mustér|Mustér-Vitg]] (kio signifas ''Monaĥejo-Centro'') kaj la municipoj [[Mompé-Tujetsch]], [[Segnes]], [[Acletta]], [[Funs/Clavaniev]], [[Disla]], [[Cavardiras]] kaj [[Mompé-Medel]]. Escepte de la du municipoj Mompé, tiuj municipoj siavice konsistas ĉiu el pluraj setlejoj.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Disentis/Mustér limas en nordo al [[Silenen]] ([[Kantono Urio]]) kaj [[Linthal]] ([[Kantono Glaruso]]), en oriento al [[Sumvitg]], en sudo al [[Medel (Lucmagn)]], kaj en okcidento al [[Tujetsch]].
 
== Trafiko ==
Disentis estas la elirpunkto de la pasejvojoj tra [[Oberalp (montpasejo)|Oberalp]] al [[Andermatt]] en [[Kantono Urio]] kaj [[Lukmanier (montpasejo)|Lukmanier]] al [[Biasca]] en [[Kantono Tiĉino]].
 
En Disentis renkontiĝas la antaŭarejna linio de la [[Retia Fervojo]] kun la [[Materhorn-Gotthard-Fervojo]]. Pasas tra ĝi la fama ''Glacier-Express'' (en Esperanto ''Glaĉer-Ekspreso'') de [[Poschiavo]] tra [[Koiro]], [[Andermatt]] kaj [[Brig]] al [[Zermatt]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Disentis datiĝas el la jaro [[765]] kiel ''Desertina''. La historio de Disentis estas forte ligita kun la historio de la [[Monaĥejo Disentis|samnoma monaĥejo]].
 
== Romanĉa lingvo ==
Disentis estas la centro de la [[romanĉa lingvo]]. En Disentis ĉefe estas parolata la surselva dialekto de la romanĉa. La gimnazio de la [[Monaĥejo Disentis]] estas ankoraŭ hodiaŭ la plej grava edukejo de la regiono kaj unu el la kulturaj bastionoj de la romanĉa malplimulto en Svislando.
 
== Planlingva movado ==
En la [[1950-aj jaroj]] ekde Disentis la konata [[benediktanoj|benediktana]] pastro [[Flurin Maissen]] propagandis la planlingvon [[Occidental]].
 
== Fontoj ==
{{elEL}}Historia Leksikono de Svislando
{{elEL}}[[Andreas E. Künzli]]: [[Indekso ULS|Enciklopedio ''Univiersalaj Lingvoj en Svislando'']] (p. 137)
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.disentis-muster.ch/ Oficiala retejo de la komunumo Disentis/Mustér]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1614.php Disentis/Mustér en la Historia Leksikono de Svislando]
{{komunejokat}}
<br>