Familio Väisälä: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TAA (diskuto | kontribuoj)
haltostrekoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Familio Väisälä''' estas fama pro tri el siaj membroj [[Vilho Väisälä|Vilho]] [[meteologio|meteorologo]] (1889–1969), [[Yrjö Väisälä|Yrjö]] [[astronomo]] (1891–1971) kaj [[Kalle Väisälä|Kalle]] [[matematikisto]] (1893–1968). La tri fratoj estis Esperantistoj. Aperis libro pri ilia vivo :''«[[#Bibliografio|Oman tien kulkijat]]''».
 
Vilho kreis firmaon «Vaisala Oyj» kiu produktas mezuraparatojn. Tiu firmao tre prosperis eĉ ege post la forpaso de sia fondinto. Per parto de la akcioj de sia firmao li kreis fonduson je nomo de Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä kiu disdonas premiojn al studentoj kaj esploristoj en la kampoj matematiko, astronomio, fiziko meteorologio kaj geodezio.
 
== Familia historio ==
La leviĝo de la familio de kamparanoj al inteligenciuloj komenciĝis kun la praavo '''Josua Väisälä''' kiu estis sendita al lernejo en la fino de [[18a jarcento]]. Ĉar tiutempe instruado estis en la [[sveda]] li estis alinomita '''Weissel'''. En la komenco de la [[20a jarcento]] kun vigliĝo de nacia sento la familio refinnigis sian nomon. Dum la teologiaj studoj de Josua en [[Åbo]] ([[Turku]]) estis ne kompletaj, lia filo, la avo estis ordenita pastro. El liaj sep infanoj nur unu filo '''Johannes''' daŭrigis la nomon. Li kiam infano estis trafita de malsano kies sekvo estis ke lia kruro estis tute paraliziita, kaj li marŝadis nur lamante. Post diplomiĝo en la gimnazio de [[Kuopio]], li ĉesis studi kaj eklaboris kiel komizo en lignosegejo.
 
Li edziĝis al '''Emma Jääskelä''' el Ostrobotnio kies patrino apartenis al edukita familio '''Cannelin'''. La paro naskis ok gefilojn el kiuj unu mortis en infanaĝo kaj la sep ceteraj fariĝis maljunaj. La kvin filoj kaj du filinoj ĉiuj diplomiĝis. La tri plej junaj '''Vilho, Yrjö kaj Kalle''' fariĝis famaj profesoroj. La kripla patro kiu ne povis multe aktivi fizike estis sciosoifa kaj komunikis sian scivolemon al siaj gefiloj. Li estis aparte lerta por inventi teĥnikaĵojn kaj krei matematikajn teoriojn. Johannes Weissel estis unu el la plej famaj volapukistoj de Finlando<ref>Laŭ [[Vikipediisto:Jukka|Jukka]]</ref> .
 
Sed malfeliĉo trafis la familion: la segejo estis forvendita, la patro maldungita, kaj li subite forpasis en 1904. Sed la familio montriĝis tre solidara, la kvar plej aĝaj gefiloj helpis por ke la plej junaj povu plu studadi.
 
Per la maldunga mono, la patrino povis aĉeti domon en [[Joensuu]] : ŝi ne plu bezonis la dungloĝejon en [[Utra]], kaj la vivo de la filoj estis faciligita.
Vilho studis en gimnazio de Joensuu kio esti ŝanco ĉar ĝi estis unu el la malmultaj lernejoj kiuj kondukis al plustudado en la finna lingvo. La gimnazio estis elita kaj multaj instruistoj estis doktoroj, kaj nur 15-o da lernantoj diplomiĝis ĉiujare.
 
La instruado estis tre orientita al lingvoj: la [[sveda]] kaj la [[rusa]] en la unua klaso, la [[latina]] en la tria, la [[germana]] kaj la [[greka]] en la kvina kaj la [[franca]] en la sesa klaso. Franca kaj greka estis opciaj sed estis eble studi ĝis ses lingvojn, el kio Vilho tiris avantaĝojn.
 
Sur tiu firma grundo, Vilho daŭrigis siajn lingvajn studojn : kiel plenkreskulo li ankaŭ studis la [[angla]]n, la [[hispana]]n kaj la [[itala]]n kaj ankaŭ la [[japana]]n. Al tiuj lingvoj li aldonis [[Esperanto]]n.
 
La tri fratoj (Vilho, Yrjö kaj Kalle) krome eksterlerneje memstare studis [[matematiko]]n. Vilho diris ke li ne multe interesiĝas pri lerneja studo sed pli pri knabinoj, [[sporto]] kaj [[muziko]]. Tamen li estis instigita -aparte de sia frato Yrjö- serioze pritrakti matematikon, kaj li atingis bonajn rezultojn.
 
== Firmao Vaisala ==
{{:Vaisala}}
 
== Fonduso ==
 
En 1963 Vilho donacis 3000 akciojn de sia firmao (tio estas 22% da ili) al la [[Finna Akademio pri Sciencoj kaj Literaturo]] (''Suomalainen tiedeakatemia<ref>[http://www.acadsci.fi/ Suomalainen Tiedeakatemia]</ref>''). La donaco estis ligita al la akcioj konsistiganta fonduson portantan nomon «Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä» kies interezoj estu uzota por subteni studojn kaj esplorojn en la kampoj matematiko kaj natursciencoj. Vilho esprimis ke al li tre plaĉus ke la premioj estu precipe disdonotaj al esploristoj en la sciencaj fakoj kiuj estis proksimaj al li kaj al liaj fratoj. La deziro estis plenumita disdonante premiojn al esploristoj pri matematiko fiziko astronomio meteorologio kaj geofiziko.
 
La mona valoro de la donaco estis malfacile taksebla ĉar la firmao tiam estis posedata preskaŭ sole de Vilho Väisälä. Komence la fondaĵo ricevis modestan monsumon sur kiu hipoteza interezo estis kalkulita. Nur tiuj interezoj konsistigis la premiojn kaj en la 1970aj jaroj nur 6000 finnaj markoj estis premie donacitaj. Tiu malgranda sumo eĉ malkreskis en la sekvantaj jaroj. La disdonita sumo en 1971 ekvivalentas 6000 eŭrojn kaj en 1980 nur 2000. Post tiu plej malalta situacio la fonduso iom post iom ekkreskis, pro kaj alia kalkulmetodo de la Scienca Akademio, kaj financa bonstato de la firmao. Premioj atingis 85 000 eŭrojn en 1985. Ĝi konsiderinde plu kreskis en la 1990aj jaroj ĝis atingi 2 milionojn da eŭroj en 2001 kaj 1 milionon en la sekvaj jaroj. La fondaĵo tiam helpis al akiro de ekipaĵoj por universitatoj. La fonduso fariĝis la plej grava privata monsubtenanto en Finlando de studentoj kaj sciencaj esploroj en matematiko, astronomio, fiziko, meteorologio kaj geofiziko.
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />
 
== Bibliografio ==
* ''Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä'' (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto, Ilmoitettu julkaisupäivä/vuosi: 2005, {{ISBN|9789511196310}}
** Recenzo : [http://www.kolumbus.fi/veli.hamalainen/Fratoj%20Vaisala.htm Leginda verko pri fratoj VÄISÄLÄ], Jorma Ahomäki
* ''Yrjö Väisälä - Tuorlan taikuri'' (la sorĉisto de Tuorla), eld. Aimo Niemi, esearo pri la vivo de Yrjö, personaj memoraĵoj de homoj kiuj konis lin, precipe en la finna, parte en la sveda. {{ISBN|9789519611730}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{PDFligilo|[http://www.ths.fi/Vaisala_facte_spread.pdf Väisälä facte spread]|587 [[Kibibajto|KiB]]}}, F.G. Lönnberg, The Finnish Academies of Technology, 2006, {{ISBN|951-666-631-0}} {{en}}
 
[[Kategorio:Finnaj esperantistoj|Väisälä_Familio]]