Domingo de Guzmán: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Fra_Angelico_052.jpg|thumb|<center>Dominiko en [[fresko]] de la artisto [[Fra Angelico]] en la [[baziliko de Sankta Marko]] de [[Florenco]]]]
'''Sankta Dominiko''', [[latine]] ''Dominicus'', per civila nomo '''Domingo de Guzmán''' (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro [[1170]] en [[Caleruega]] apud [[Burgos]] en [[Kastilio]], mortis la [[6-an de aŭgusto]] [[1221]] en [[Bolonjo]], [[Italio]]) estis la fondinto de la kristana monaĥa kaj predikista ordeno de [[dominikanoj]].
 
== Vivo ==
Dominiko naskiĝis kiel ''Domingo de Guzmán'' en la urbeto [[Caleruega]] apud [[Burgos]] en [[Kastilio]]. Li estis filo de kastilia nobelo kaj posedanto de granda bieno. La familio proksimis al la katolika eklezio: lia frato Antonio estis pastro kaj en hospitalo engaĝiĝis pri flegado de malsanuloj, kaj lia frato Manes poste ankaŭ aliĝis al al ordeno de dominikanoj.
 
En aĝo de 5 jaroj Dominiko portis al onklo, kiu estis [[arkipastro]]. Tie Dominiko edukiĝis, ĝis li en aĝo de 14 jaroj komencis studi arton en [[Palencia]]. Baldaŭ poste li komencis studi teologion kaj filozofion. Impresita de malsatokrizo, li dum la studado vendis siajn proprajn librojn, por per la vendoprezo helpi al malsatantoj. Dum la jaro [[1196]] li iĝis monaĥo de la ordeno de [[aŭgustenanoj]] ĉe la [[katedralo]] de Burgos kaj kelkajn jarojn poste [[abato]]. En tiu tempo li vivis tre trankvile kaj medite, kun nur minimumaj sociaj kontaktoj.
 
Komence de la 13-a jarcento li kun sia episkopo [[Diego de Acebo]] vojaĝis tra suda Francio, kie tiutempe la movado de [[kataroj]] havis sian kulminon. Li konsciiĝis, ke la anoj de [[Albigensismo]] altiris anojn per sia [[asketismo]] kaj la alta intelekta nivelo de siaj movadaj gvidantoj, kio estis en forta kontrasto kun la vivmaniero kaj la malalta teologia eduko de la lokaj pastroj kaj episkopoj. Krome la kataroj kutimis prediki en la popola lingvo, dum en la katolika eklezio oni principe uzis la latinan lingvon, kiun tre multaj popolanoj ne komprenis. Konvinkite, ke ekzistas pli bonaj vojoj ol perforto en la lukto kontraŭ kristanisma [[herezo]], li komencis, unue kun sia episkopo, vivon de migranta predikanto en la regiono [[Langvedoko]]. Komence li havis malmultan sukceson, sekve ekvivis pli discipline kaj asketisme, pliprofundigis sian teologian studon, por ekhavi pli bonajn argumentojn, kaj engaĝiĝis en teologiaj diskutoj kun la kataroj. Por krei kontraŭpezon al la multaj kataraj monaĥinejoj, en kiuj multaj ankaŭ nemonaĥinaj knabinoj ricevis edukon, li fondis katolikan monaĥinejon. La arkiepiskopo de [[Tuluzo]] disponigis al Dominiko preĝejon kaj domon por monaĥa komunumo.
 
Dum la jaro [[1208]] murdiĝis la monaĥo kaj papa sendito [[Pierre de Castelnau]], supozeble je ordono de grafo de Tuluzo. La papo [[Inocento la 3-a]] vidis la delonge serĉitan ŝancon postuli la armean subtenon de la franca reĝo kaj la nordfrancaj princoj, por batali en [[krucmilito]] kontraŭ la kataroj kaj ties lokaj subtenantoj, aparte la grafo de Tuluzo kaj la vicgrafo de [[Béziers]]. Dominiko sekvis la katolikan krucmilitan armeon, sed koncentriĝis je tio prediki en la lokoj armee konkeritaj de la katolika soldataro. Inter la jaroj [[1212]] kaj [[1215]] oni trifoje ofertis al li la postenon de episkopo, sed trifoje li malakceptis.
[[FileDosiero: 7, 8 place du Parlement Chapelle, Toulouse.jpg|thumb|La domo de St. Dominic en [[Tuluzo]].]]
Dum [[1215]] li en Tuluzo fondis lokan monaĥan komunumon kun la celo disvastigi la katolikan instruon kaj misiiste lukti kontraŭ kristana herezo. Samjare en Romo okazis la [[Kvara Laterana Koncilio]], kiu inter alie postulis intensigon de la predikado kaj misiado. Kiam Dominiko vizitis la papon Inocento la 3-a, por peti la permeson fondi novan kristanan ordenon, la papo malpermesis tion kaj rekomendis al Dominiko por monaĥa komunumo transpreni jam ekzistantan regularon de monaĥa ordeno. Sekve Dominiko transprenis la regularon de la ordeno de aŭgustanoj, sed adaptis ĝin laŭ sia juĝo. Pro la sperto, ke la prospereco de la katolikaj postenuloj tre malkredigis ĝin el la vidpunkto de la popolo, li precipe aldonis la regulon de strikta malriĉeco. Dum [[1216]] la papo permesis la novan "ordenon de predikantoj" – jen la oficiala nomo de la [[dominikanoj]].
 
De la komenco la ordeno substrekis la signifon de la studado. Tio estis en forta kontrasto ekzemple al la ordeno de la [[franciskanoj]], kies anoj krom la biblio ne rajtis posedi ajnan libron, eĉ ne verkon kiel ekzemple katolika kantolibro. La dominikanoj estu intelekte bone preparitaj por havi kontraŭargumentojn en diskutoj kun herezantoj, kaj la eduko de la novaj monaĥoj havis centran signifon. La ordeno rapide kreskis: en la unuaj kvar jaroj post la fondiĝo ekestis naŭ [[monaĥejo]]j en [[Italio]], ses en [[Francio]] kaj du en [[Hispanio]], kaj la ordenaj monaĥoj predikis en [[Anglio]], [[Skandinavio]], [[Germanio]] kaj [[Hungario]] en sume 60 monaĥaj komunumoj.
 
En la universitatoj de [[universitato de Parizo|Parizo]] kaj [[Bolonjo]] baldaŭ instruis dominikanaj profesoroj. Dominiko vojaĝis de monaĥejo al monaĥejo kaj predikis kun granda sukceso – ekzemple laŭ historiaj informoj li misiigis dekmilojn da loĝantoj.
 
La [[6-an de aŭgusto]] [[1221]] Dominiko mortis en aĝo de 56 jaroj post plurmonata malsano en [[Bolonjo]]. Historiaj fontoj skizis lin kiel emocie ekvilibra, amikema kaj ĝoja viro kun multe da kunsentemo por suferantoj.
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Saint Dominic}}
{{elEL}} [http://www.heiligenlexikon.de/BiographienD/Dominikus.htm ĉapitro pri Dominiko en ekumena germanlingva leksikono de sanktuloj]
 
{{DEFAULTSORT:Dominiko}}
112 941

redaktoj