Oberalppasejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Koord" -> "Latitudo" kaj "Longitudo", +"Regiono-ISO" por ke finfine aperu mapo kun markilo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13:
|Infrastrukturo=[[vojo]], [[fervojo]]
}}
'''Obealppasejo''' estas [[montpasejo]], kiu ligas la kantonojn [[Kantono Urio|Urio]] kaj [[Kantono Grizono|Grizono]] en [[Svislando]].
 
== Ciferoj ==
La pasejkulmino situas sur alteco de 2046 m [[s.m.]]. La maksimuma deklivo de la pasejvojo estas 10  % kaj ĝia longeco de [[Andermatt]] ĝis [[Sedrun]] estas 32 km.
 
== La paseja vojo de okcidento al oriento ==
[[Dosiero:Oberalppass1.jpg|thumb|left|150px|<small>Oberalppasejkulmino</small>]]
La paseja vojo komenciĝas en la tiel nomita [[Urseren-Valo]] en [[Andermatt]] en [[Kantono Urio]], la nodpunkto de la tri pasejaj vojoj tra Oberalp, [[Sankt-Gotardo-Pasejo|Sankt-Gotardo]] kaj [[Furkopasejo|Furko]]. La vojo grimpas en serpentaj kurboj orienten ĝis la pasejkulmino je 2046 m [[s. m.]]. Sur la pasejekulmino situas okcidente de la [[akvodislimo]] baraĵlago, nomita [[Lago de Oberalp]]. Oriente de la pasejkulmino sur alteco de 2345 m [[s.m.]] situas la [[Lago de Toma]], kiu estas unu el la fontoj de la rivero [[Rejno]]. La vojo nun sekvas la [[Rejno|Antaŭan Rejnon]], kaj 32 kilometrojn post la ekiro de Andermatt oni atingas la [[Kantono Grizono|grizonan]] finpunkton de la pasejvojo en [[Sedrun]]. Post Sedruon la vojo en la valo plukondukas al la direkto de [[Disentis]], kie ĝi kuniĝas kun la [[Lukmanierpasejo|Lukmanierpasejvojo]], kaj poste [[Koiro]].
 
== Materhorn-Gothard-Fervojo ==
[[Dosiero:Oberalppass mgb.jpg|thumb|left|150px|<small>La Oberalplago kun trajno de la Materhorn-Gothard-Fervojo sur la pasejkulmino</small>]] Paralele al la paseja vojo la [[Materhorn-Gotard-Fervojo]] respektive [[Furko-Oberalp-Fervojo]] pasas la pasejon. La fervojlinio trans Operalp estas unu el la malmultaj pasejfervojoj, kiuj ne disponas pri kulmintunelo kaj tamen vintre funkcias, dum la paseja vojo dum la vintraj monatoj estas fermita. Aŭtotrajno de Andermatt al Sedrun dum tiu tempo tamen sekurigas ankaŭ en vintro la aŭtomobiltrafikon trans la pasejon.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de la Operalppasejo datiĝas el la jaro [[1303]] kiel ''Crispalt''. En la [[12-a jarcento|12-a]] kaj [[13-a jarcento]] post Kristo trans la Operalppasejo la [[valzoj]] enmigris el [[Valezo]] al [[Grizono]]. En la jaro [[1333]] okazis en la regiono de Oberalp luktoj inter anoj de [[Habsburgo]] sub la gvido de la [[Monaĥejo Disentis]] kaj la [[Svisa Ĵurkomunumo]], kiu estis aliancita kun ''Donat de Vaz''. Per la packontrakto de [[1339]] la internalpa komercado en la regiono de la pasejoj [[Lukmanierpasejo|Lukmanier]], Operalp, [[Furkopasejo|Furko]] kaj [[Sankt-Gotard-Pasejo|Sankt-Gotardo]] estis sekurigita.
 
En la jaro [[1863]] estis malfermita la paseja vojo, kaj en la jaro [[1911]] oni komencis kun la konstruado de la fervojlinio de [[Andermatt]] al [[Disentis]]. La fervojo estis finkonstruita jam en [[1915]], sed la fervojlinio povis tamen esti inaŭgurita pro la [[1-a mondmilito]] kaj la sekva bankrotiĝo de la konstrukompanio nur en la jaro [[1926]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projekto|commons=Category:Oberalp|markilo=Oberalp}}
{{elEL}}[http://www.e-lir.ch/e-LIR___Lexicon.225.450.0.html La Operalppasejo en la Retia Leksikono]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8814.php La Oberalppasejo en la Historia Leksikono de Svislando]
 
{{Montpasejoj de Svislando}}
 
[[Kategorio:Montpasejoj de Svislando]]
Linio 41 ⟶ 42:
[[Kategorio:Kantono Grizono]]
[[Kategorio:Kantono Urio]]