Esperanto-Junularo de Svislando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Unua}}
'''Esperanto-Junularo de Svislando''' (mallongigo '''EJS''') estis jure sendependa junulara organizaĵo de [[Svisa Esperanto-Societo]]. Ĝi estis fondita en [[1953]]. En la [[1970-aj jaroj]] ĝi ŝanĝis sian nomon al '''Svisa Esperanto-Junularo''' (mallongigo '''SEJ''') kaj fariĝis landa sekcio de [[TEJO]]. Ĝis [[1978]] EJS respektive SEJ organizis ĉiujarare la ''Skiferiojn en Adelboden''. La motoroj de EJS estis [[Claude Gacond]], [[Bruno Graf]], [[Max Abegg]] kaj aliaj. En [[1956]] EJS organizis la unuan svisan Esperanto-junularan semajnfinon en [[Soloturno]].
 
Ĝis [[1960]] EJS eldonis la organon [[La Juna Voĉo]], kies redaktoro estis [[Max Abegg]].
Linio 6:
En la [[1980-aj]] jaroj SEJ travivis krizon pro generaciŝanĝo. SEJ en tiu-tempo estis aktiva praktike nur en Romandio. La tiamaj gvidantoj [[Andreas Bickel]] kaj [[François Mottet]] pasis sian aĝlimon, dum venis novaj fortoj en [[Alemanio]]. En 1979 al SEJ aliĝis [[Dietrich Michael Weidmann]], kiu sekve tuj reprezentis SEJ en la komitato de TEJO. Sub li en Alemanio kreiĝis novaj aktivecoj. Tamen la kontaktoj kun la malnovaj aktivuloj en Romandio apenaŭ ekzistis, kaj tiel en somero [[1981]] en neregulkonvena kunsido Andres Bickel kaj François Mottet deklaris la malfondon de SEJ. Dietrich Weidmann tion eksciis per telegramo dum li reprezentis SEJ-on en la komitatkunsido en Oaxtepec en [[Meksiko]]. Tuj post sia reveno Weidmann kun [[Ueli Haenni]], [[Chantal Gacond]] refondis la junularan Esperanto-organizaĵon en Svislando, oni tamen decidis ne kontesti la malfondon de SEJ, sed krei jure novan organizaĵon elektante la nomon [[Junularo Esperantista Svislanda]], kiu donis la pozitivan mallongigon [[JES]].
 
La 18-an de majo 2014 dum la Ĝenerala Kunveno de [[Svisa Esperanto-Societo]] estis anoncite, ke JES formale malfondiĝis kaj ke ĝia mono estis ĝirita al SES.
 
== Fontoj ==
{{ULS|p=193-194, 198 kaj 419}}
(fonto: SES informas, n-ro 3, julio-oktobro 2014, p. 9)
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}[[Junularo Esperantista Svislanda]]
 
[[Kategorio:Iamaj svisaj Esperanto-asocioj]]