Demisio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e amplesan -> ampleksan
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Demisio''' estas la redono de tempe limigita publika ofico antaŭ la fino de la origine interkonsentita tempoperiodo. Demisioj povas okazi ekzemple rilate al oficoj pri [[sporto]] (ekzemple trejnisto de sporta teamo), pri [[ekonomio]] (manaĝero) aŭ pri [[politiko]] (ekzemple [[ministro]], [[ĉefministro]], [[prezidanto]] de [[ŝtato]] aŭ de [[politika partio]]). Demisio estas la individua decido de la demisianta oficulo – la demando, kiurilate tiu paŝo estis libervola aŭ kauzita de eksteraj eventoj aŭ fortoj, estas centra diskutopunkto pri aparte atentokaptaj demisioj.
 
La ĝis nun eble plej profundan kaj ampleksan esploron pri la fenomeno de politikaj demisioj faris la germanlingva [[berlino|berlina]] [[historiisto]] ''Michael Philipp''. Li priskribas la poziciigon de politika oficulo en tensio inter [[registaro]], [[parlamento]], propra [[politika partio]] kaj [[publika opinio]] kaj en ĉiuj areoj vidas faktorojn, kiuj efikas favore al aŭ kontraŭ demisio.
 
La eventoj, kiuj iniciatas politikajn demisiojn, laŭ ''Michael Philipp'' divideblas en normalajn situaciojn de demokratio, kaj en krizajn situaciojn kiel politikaj [[skandalo]]j. Aparte konata ekzemplo pri kriza demisio estis tiu de la [[Prezidanto de Usono|usona prezidanto]] [[Richard Nixon]] kaj ties vicprezidanto ''Spiro Agnew'' dum la jaro [[1974]]. "Klasika" demisio ankaŭ estis tiu de la [[federacia kanceliero (Germanio)|federacia kanceliero de Okcidenta Germanio]] [[Willy Brandt]] kadre de skandalo pri proksima kanceliera kunlaboranto, kiu estis spiono por [[GDR]]. En [[Svislando]] la federacia konsiliano [[Samuel Schmid]] demisiis fine de la jaro [[2008]], post kiam sia eksa politika partio plurfoje persone atakis lin.
 
Demisioj post skandalo ne nur signifas dumtempan socian malplitensiiĝon. Ili diras multon pri la "politika kulturo" – pri la kompreno de politikistoj rilate al siaj oficoj, pri normoj kaj valoroj de la socio. Kaj substrekindas, ke demisio ne estas "puno" kaŭze de misa agado, ne estas [[kondamno]] aŭ persona [[sankcio]] – ofte demisiiĝintaj politikistoj pluricevas signifajn "[[pensio]]jn" post kompare mallonga oficperiodo de malmultaj jaroj, monatoj aŭ eĉ nur semajnoj ... do estas iurilate eĉ "malpunataj", ĉar ili ricevas monon sen devi plenumi laboron.
 
Pri diferencaj konceptoj en diferencaj politikaj kulturoj estas notinda la maniero kiel [[Japanio|japanaj]] [[politikistoj]] (kaj ne nur politikistoj) demisias montrante humiligon kaj pardonpetante kiel akcepto de la propraj eraroj, dum politikistoj de aliaj landoj ne tiel sincere demisias. En diktaturaj landoj oni ne demisias, kvankam la eraroj aŭ foje eĉ la deliktoj en aliaj landoj estus sufiĉa kaŭzo de demisio. Kiam tio okazas ankaŭ en laŭŝajne demokratiaj landoj, la publika opinio kaj la gazetaro pridiskutas ĝis kioma grado tio estas diktatoreca konduto.
Linio 17:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.sueddeutsche.de/deutschland/bildstrecke/112/142797/p0/ tipologio de demisioj de politikistoj. Fotogalerio germanlingva en la retejo de la gazeto ''Süddeutsche Zeitung'' (Munkeno), 15-a de novembro 2007]
{{elEL}} [http://images.zeit.de/text/2002/06/Wann_muss_ein_Minister_zuruecktreten_Nie_ Robert Leicht: "Kiam ministro devas demisii? Neniam!" artikolo germanlingva el la gazeto "Die Zeit", n-ro 06/2002, paĝo 4]
 
[[Kategorio:Politiko]]