Festivalo de Bayreuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
 
== Historio ĝis 1944 ==
Richard Wagner deziris teatrejon respektive operejon fore de la eŭropaj metropoloj, en kiu - sen deflankiĝo kaj sen la kompromisoj de urbega kulturejo - komplete povu koncentriĝi pri la prezento de liaj operaj verkoj. Al la realigo de tiu deziro kontribuis esence lia mecenato [[Ludoviko la 2-a (Bavario)|reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario]] kaj lia subtenantino ''Marie grafino de Schleinitz'', kiu ankaŭ havis gvidan rolon en la Wagner-subtena urba klubo ''Bayreuther Patronatsverein''. La unua festivalo sub la arta gvidado de Richard Wagner komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876; prezentiĝis la monda [[premiero]] de la kompleta opera ciklo [[La Ringo de la Nibelungo]]. Inter la gastoj estis [[Franz Liszt]], [[Anton Bruckner]], ''Karl Klindworth'', [[Camille Saint-Saëns]], [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]], [[Edvard Grieg]], [[Lev Tolstoj]], ''Paul Lindau'', [[Friedrich Nietzsche]] kaj ''Gottfried Semper'', plue la ŝtatestroj Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la [[Germana Regno]], Petro la 2-a, imperiestro de [[Brazilo]], kaj reĝo Karlo de [[Virtembergo]]. La bavara reĝo Ludoviko inter la 6-a kaj 9-a de aŭgusto vizitis la lastajn provsurscenigojn kaj revenis por la tria triono de prezentaĵoj, sed komplete evitis ĉiujn publikajn aperojn.
 
La arta sukceso de la premiero ombriĝis pro iuj paneoj de la scenaro, tiel ke fine Richard Wagner, tre koleriĝinte, rifuzis sursceneje akcepti la publikan aplaŭdon. Pro financa malsukceso - restis ŝuldoj de 148.000 oraj regnaj markoj – la dua festivalo nur realigeblis ses jarojn poste, dum la jaro per la premiero de la opero ''[[Parsifal]]''. Richard Wagner intencis, kiel li skribis en letero al lia mecenato reĝo Ludoviko, iom post iom surscnigi ĉiujn siajn operajn verkojn en la festivalejo "en maniero, ke tiuj surscenigoj por la postaj generacioj estu konservitaj kiel specimeno de korekteco". Malmultajn monatojn poste Wagner mortis. Ĝis mallonge antaŭ sia morto li pensis pri plano modifi la operojn ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'' kaj ''[[Der Fliegende Holländer]]'', por igi ilin "indaj je prezento en la festivalejo de Bayreuth". Prezenton de liaj plej fruaj verkoj (''Das Liebesverbot'' – "la amomalpermeso", ''Die Feen'' – "la feinoj", ''Rienzi'') li ne eksplicite malpermesis, sed ankaŭ ne montris ajnan intereson pri tiaj surscenigoj. Ĝis la nuntempo en la festivalejo estas kuzimo, nur prezenti la dek ĉefajn verkojn de Richard Wagner, de la opero ''Der Fliegende Holländer'' ĝis ''Parsifal''.
 
Sub la gvido de Cosima Wagner, la vidvino de Richard, la festivaloj komence okazis malregule. Ĉiam denove pro ekonomiaj kialoj – la festivalo estis ekskluzive privata entrepreno de la familio Wagner – devas enŝoviĝi paŭza jaro inter festivalaj jaroj.
[[Dosiero:Festspielhaus Bayreuth 1900.jpg|thumb|<center>la festivalejo de Bayreuth ĉirkaŭ la jaro 1900]]
 
La festivaloj alternis inter artaj konservemo kaj novemo. Cosima Wagner, kiu ekde la jaro 1886 mem reĝesoris la prezentojn, havis striktajn konceptojn pri prezentoj ekzakte laŭ la indikoj de la mortinta edzo. Dum 1908 ŝi pro malsaneco transdonis la festivalan gvidadon al sia filo ''[[Siegfried Wagner]]'', kiu paŝon post paĝo ebligis modernigon de la prezentoj. La komenco de la [[Unua Mondmilito]] devigis interrompon de la festivala sezono de [[1914]] – la kostoj por jam venditaj biletoj devis esti repagitaj al la aĉetintoj, dum la artistaj salajroj kaj aliaj elspezoj por la planitaj surscenigoj restis, tiel ke ekestis grandega deficito.
 
Nur post dek jaroj, la 22-ande julio 1924, la festivalo gvide de [[Siegfried Wagner]] povis remalfermiĝi. La premiero de la opero ''Die Meistersinger von Nürnberg'' iĝis malferme [[naciismo|naciisma]] aranĝo. Post la forta fina aplaŭdo, la publiko starante kantis la nacian himnon de la Germana Regno – evento tre malkutima por opera prezento.
 
En sia testamento de 1929 [[Siegfried Wagner]] fiksis, ke ankaŭ estonte nur verkoj de Richard Wagner rajtu prezentiĝi en la festivalo de Bayreuth. Ĝis la nuntempo oni ripete pridiskutis tiun limigon, sed tamen ankoraŭ obeas ĝin.
 
Probleme komenciĝis la 1930-aj jaroj: Dum 1930 mortis [[Siegfried Wagner]]; inter la nova dirigento [[Arturo Toscanini]] kaj la aliaj du dirigentoj de la jaroj 1930 kaj 1931 [[Karl Muck]] kaj [[Wilhelm Furtwängler]] estis artaj kaj politikaj diferencoj.
 
Toscanini mallonge antaŭ la festivalaj provsurscenigoj de la jaro 1933 rifuzis pludirigenti en la festivalo, ĉar post la transpreno de la ŝtata potenco fare de la [[NSDAP|nazia partio]] en Germanio regis [[ksenofobio|ksenobobia]] kaj [[kontraŭjudismo|kontraŭjudisma]] politika atmosfero. <ref>laŭ la libro de Brigitte Hamann: ''Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth'', paĝoj 143–173</ref>
Linio 32:
La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero [[Parsifal]] sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establigi ĉiujaran festivalon, kun kutime unu novspeca surcenigo po jaro, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: ''[[Der fliegende Holländer]]'', ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'', ''[[Lohengrin]]'', ''[[Der Ring des Nibelungen]]'' (kun la kvar unuopaj operoj ''[[Das Rheingold]]'', ''[[Die Walküre]]'', ''[[Siegfried (opero)|Siegfried]]'', ''[[Götterdämmerung (opero)|Götterdämmerung]]''), ''[[Tristan und Isolde]]'', ''[[Die Meistersinger von Nürnberg]]'' kaj ''[[Parsifal]]''.
 
Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de [[Ludwig van Beethoven]] prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem digigente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj [[Richard Strauss]] (1933), [[Wilhelm Furtwängler]] (1951, 1954), [[Paul Hindemith]] (1953), ''Karl Böhm'' (1963) kaj ''Christian Thielemann'' (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de [[Franz Liszt]], la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties [[Faŭsto]]-simfonio.
 
Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de ''Wieland Wagner'', kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero ''La Ringo de la Nibelungo'' sub la gvido de [[Patrice Chéreau]] kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan irigixton kaj proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.
 
La ĉiujare okazantajn kaj plurjare antaŭe elaĉetitajn 30 operajn prezentojn povas vidi pli-malpli 58.000 spektantoj. Ĉiujare registriĝas ĝis 500.000 mendoj je biletoj, tiel ke inter mendo kaj ricevo de bileto ofte estas sep aŭ pli da atendaj jaroj. Pro la alta bezono da biletoj, multoble pli granda ol la haveblo, dum la lastaj jaroj tre altiĝis bileto-prezoj en la "nigra merkato", aparte per interretaj bileto-ofertoj.
La festivala organizantaro per pluraj rimedoj provas kontraŭagi tiun nigran negocadon per la biletoj, inter alie presante la nomon kaj adreson de la mendintoj sur la biletoj kaj komparante ĉe la enirejo la biletojn kaj oficialajn personajn dokumentojn. Dum la jaro 2008 la regula bileta prezo laŭ sidlokaj kategorioj estis inter 14 kaj 225 [[eŭro]]j. Krome ekzistas tre eta kvanto de sidlokoj kun nur parta vido de la scenejo (je 12 eŭroj) kaj plia kvanto tute sen sceneja vido (je 7 eŭroj). La Richard-Wagner-ligo ĉiujare disdonas stipendiojn, precipe por ebligi al mutikaj studantoj senkostan travivon de la prezentoj.
 
Posedanto de la festivalejo de Bayreuth ekde la jaro [[1973]] estas la fondaĵo ''Richard-Wagner-Stiftung Bayreuth'', kies membroj estas la ŝtato [[Germanio]] la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Bavario]], la urbo [[Bayreuth]], la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", du pliaj landaj fondaĵoj, la [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]] [[Supra Frankonio]] kaj membroj de la familio Wagner. Gvidanto de la fondaĵa konsilio estas la ĉefurbestro de la urbo Bayreuth.
Linio 561:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Bayreuth Festival|Richard-Wagner-Festspiele}}
{{elEL}} [http://www.bayreuther-festspiele.de/ oficiala retejo de la festivalo de Bayreuth]({{de}})({{en}})
{{elEL}} [http://www.festspiele.de/ festivala retejo de la gazeto "Nordbayerischer Kurier"]({{de}})
{{elEL}} [http://www.freunde-bayreuth.org/ retejo de la "Societo de la Amikoj de Bayreuth"]({{de}})
 
{{Koord|49|57|34.5|N|11|34|46.5|O |montru=titolo|type:landmark_region:DE-BY_dim:500}}