Der Fliegende Holländer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
|- style="background: #ffffff;"
| roloj: ||
* Daland, norvega [[navigisto]] ([[baso]])
* Senta, lia filino ([[soprano]])
* Erik, ĉasisto ([[tenoro]])
* Mary, infanvartistino de Senta ([[aldo]])
* stiristo sur la ŝipo de Daland ([[tenoro]])
* la holandano ([[baritono]])
* Maristoj de la norvego. Maristoj de la fluganta holandano. Knabinoj ([[koruso]])
|}
 
'''Der Fliegende Holländer''' ("La Fluganta Holandano") estas la titolo de unu el dek tri [[opero]]j en tri [[akto]]j de [[Richard Wagner]].
La [[premiero]] de la opero okazis la [[2-an de januaro]] [[1843]] en la reĝa saksia teatrejo de [[Dresdeno]].
 
La materialon por la opero liveris la legendo pri la nederlanda kapitano ''Bernard Fokke''. Li kun sia ŝipo kaj maristaro – kontraŭe al multaj aliaj navigistoj – ne sukcesis pasi la [[Bonespera Kabo|Bonesperan Kabon]]. Li provis spiti al sia sorto, al [[dio]] kaj la [[naturo]], sakris kaj pri dio kaj la naturo, kaj sekve kun sia ŝipo kaj ŝipanaro iĝis [[fantomo|fantomaj]] – la [[fantoma ŝipo]] estis kondamnita por ĉiam krozi sur la mondaj maroj. Ĉiu, kiu renkontus la fantoman ŝipon kun sia nigra [[masto]] kaj sange ruĝaj veloj, havus malfeliĉan sorton.
 
Richard Wagner verkis operon sub la impreso de ŝtorma ŝipa vojaĝo kaj translokigis la scenaron de la [[Bonespera Kabo]] en la praa versio de 1841 al [[Skotlando]], en la fina versio al [[Norvegio]]. Multaj fakuloj konsideras la operon la unua vere proprastila verko de la komponisto. La premiero de la opero en [[Dresdeno]] havis nur modeste sukcesan eĥon – ĝi nur kvarfoje prezentiĝis. Dum la jaro Wagner prilaboris la operan strukturon kaj muzike ŝanĝis aparte la enkondukon kaj la finon.
 
== Surscenigoj dum la [[19-a jarcento]] ==
=== Surscenigoj en la origina lingvo ===
Malgraŭ la nur modesta sukceso de la premiero en Dresdeno dum januaro 1843, kam duonan jaron pli poste du pliaj teatrejoj surcenigis la verkon: tiuj en [[Rigo]] (la 3-an de junio 1843) kaj [[Kaselo]] (la 5-an de junio 1843).
 
Sekvis surscenigoj en [[Berlino]] (1844), [[Zuriko]] (1852), [[Prago]] (1856), [[Vieno]] (1860), [[Munkeno]] (1864), [[Roterdamo]] (1869) kaj multaj pliaj lokoj.
 
=== Surscenigoj en tradukoj ===
Ekde la jaro 1870 la opero ankaŭ estis prezentata en tradukoj:
 
* [[Dosiero:Flago-de-Italio.svg|border|15px]] [[itale]] (''"L'olandese volante"''): [[Londono]] (1870), [[Dublino]] (1877), [[Bolonjo]] (1877), [[Barcelono]] (1885), [[Torino]] (1885), [[Romo]] (1887), [[Florenco]] (1887), [[Bonaero]] (1887), [[Novjorko]], [[Metropola Operejo]] (1892), [[Milano]] (1893), [[Lisbono]] (1893), [[Moskvo]] (1894), [[Madrido]] (1896);
* [[Dosiero:Flago-de-Britio.svg|border|15px]] [[angle]] (''"The Flying Dutchman"''): Londono (1870), Novjorko (1877), [[Edinburgo]] (1877), [[Meksik-Urbo]] (1891), [[Montrealo]] (1895);
* [[Dosiero:Flago-de-Svedio.svg|border|15px]] [[svede]] (''"Den flygande holländaren"''): [[Stokholmo]] (1872);
* [[Dosiero:Flago-de-Francio.svg|border|15px]] [[france]] (''"Le Vaisseau fantôme"'' – "La Fantoma Ŝipo"): [[Bruselo]] (1872), [[Nov-Orleano]] (1877), [[Lille]] (1893), [[Ĝenevo]] (1893), [[Rouen]] (1896), [[Parizo]] (1897);
* [[Dosiero:Flago-de-Hungario.svg|border|15px]] [[hungare]]: [[Budapeŝto]] (1873);
* [[Dosiero:Flago-de-Danio.svg|border|15px]] [[dane]] (''"Den flyvende Hollænder"''): [[Kopenhago]] (1884);
* [[Dosiero:Flago-de-Nederlando.svg|border|15px]] [[nederlande]] (''"De Vliegende Hollander"''): [[Antverpeno]] (1895);
* [[Dosiero:Flago-de-Kroatio.svg|border|15px]] [[kroate]]: [[Zagrebo]] (1896);
* [[Dosiero:Flago-de-Slovenio.svg|border|15px]] [[slovene]] (''"Večni mornar"''): [[Ljubljano]] (1900)
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://operetta.stanford.edu/Wagner/Hollander/libretto.html tekstaro]
{{elEL}} [http://www.richard-wagner-werkstatt.com/texte/?W=Hollaender/ tekstaro kaj scena superrigardo pri la opero]
{{elEL}} [http://www.richard-wagner-postkarten.de/postkarten/hol.php poŝtkartoj kun motivoj el la opero]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Fliegende Hollander, Der}}
 
[[Kategorio:Operoj de Richard Wagner]]
[[Kategorio:Germanlingvaj operoj]]