Frankfurt-Höchst: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 6:
Simile al la najbara urbo Frankfurto, Höchst dum la [[mezepoko]] estis prospera komerca centro; en la jaro [[1355]] ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Ĝis la jaro [[1987]] la urbo estis administra centro de propra distrikto, nomita "Landkreis Höchst", kiu ekde la jaro 1928 havas la nomon [[distrikto Main-Taunus]] kaj teritorie ne plu inkluzivis la distriktan ĉefurbon. Nun Höchst estas la centro de la urboregiono "okcidento de Frankfurto" kun 120 000 loĝantoj.
 
Plurloke en la historio de Eŭropo aperas la nomo de la urbo; ekzemple menciiĝu la ''batalo de Höchst'' de [[1622]], kiu estis decida turnopunkto de la [[Tridekjara Milito]]. Dum la [[18-a jarcento]] inter alie floris urba [[manufakturo]] pri [[porcelano]], kiu sendis siajn produktaĵojn al tuta Eŭropo. Internacie la nomo de la urbo aparte konatis ekde la jaro [[1863]], kiam fondiĝis la ĥemia kaj farmacia fabriko ''Hoechst AG'', kiu - kun interrompo meze de la 20-a jarcento - ĝis la jaro [[1999]] estis unu el la plej grandaj industriaj centroj de Germanio.
 
== Vidindaĵoj ==
La urbocentro havas multajn historiajn konstruaĵojn kaj el la [[mezepoko]] kaj el sekvaj jarcentoj, ekzemple el la [[baroka epoko]]. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la Justina preĝejo el la epoko de la [[karolidoj]], konstruita plejparte fine de la [[9-a jarcento]]. Aldoniĝas inter alie urba kastelo kaj pluraj nobelaj palacoj. La plej granda parto el la multaj trabfakaj domoj el la urbocentro rekonstruiĝis fine de la [[16-a jarcento]], post granda urba incendio de la jaro [[1586]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{komunejokat|Frankfurt-Höchst}}
{{elEL}} [http://www.frankfurt.de/sixcms/detail.php?id=92389 paĝoj germanlingvaj pri Höchst], [http://www.frankfurt.de/sixcms/detail.php?id=5021015 kaj anglalingvaj informoj pri la historia urbocentro] en la retejo de la urbo Frankfurto
{{elEL}} [http://altfrankfurt.com/Stadtteil/Hoechst/ informoj pri Höchst antaŭ la Dua Mondmilito (germane kaj angle)]
{{elEL}} [http://www.frankfurt360.de/hoechst.htm 360-gradaj panoramaj bildoj pri Höchst]
{{elEL}} [http://www.pro-hoechst.de retejo de loka civitana iniciativo subtene al la urbokerno de Höchst]
 
[[Kategorio:Frankfurt-Höchst| ]]