Svisa aŭtovojo A5: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q676693))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Swiss-arch-aar-A5-bridge.JPG|thumb|right|300px|<small>Ponto de la sivsa aŭtovojo A5 trans [[Aro (rivero)|Aro]] inter [[Grenchen]] kaj [[Arch]]</small>]]
[[Dosiero:Autobahn A5.png|thumb|right|300px|<small>Mapo de la sivsa aŭtovojo A5</small>]]
La '''svisa aŭtovojo A5''' kongruas pli malpli kun la '''svisa nacia ŝoseo A5'''. Ĝi disbranĉiĝas en nordoriento antaŭ [[Soloturno]] de la [[svisa aŭtovojo A1]] pasas tra [[Bielo]] kaj [[Neŭŝatelo]] ĝis [[Yverdon-les-Bains]] en sudokcidento, kie ĝi reunuiĝas denove kun A1.
 
== Vojo ==
La svisa aŭtovojo A5 havas longecon de proksimume 100 km. Ĝi kondukas laŭlonge de la sudorienta flanko de la [[Ĵurasa montaro]] en formo de giganta arko de sudokcidento al nordoriento. Ĝi komenciĝas sudokcidente antaŭ [[Yverdon-les-Bains]], flankeniĝante de la [[svisa aŭtovojo A1]], pasas la viadukton de Yverdon kun longeco de 3155 m, sekvas la elveturejoj Yverdon, [[Grandson]], tiam la tri tuneloj de ''Onnens'', ''Concise'' kaj ''La Lance''. Sekvas elveturejo n-ro 4 ĉe [[Vaumarcus]], du pliaj tuneloj, tiam la elveturejo [[St. Aubin]], tiam la plej longa tunelo de la aŭtovojo nome ''[[Gorgier#trafiko|St. Gorgier]]'' kun longeco de 2850 metroj. Elveturejo n-ro 6 estas [[Bevaix]], n-ro 7 [[Boudry NE|Boudry]], sekvas tunelo kaj ponto ''Chanélaz'' kaj tiam la elveturejo [[Areuse NE|Areuse]]. Sekvas alia tunelo, tiam la elveturejo n-ro 9 [[Auvernier]], la tunelo de [[Auvernier]] kaj tiam [[Neŭŝatelo|Neuŝatelo Okcidento]]. La sekvanta tunelo en Neŭŝatelo nuntempe estas konstruata (la laboroj komenciĝis en marto [[2009]]). Post la elveturejo Neŭŝatelo Serrières kaj la okcidenta tunelo sekvas la disbranĉiĝo al [[La Chaux-de-Fonds]] tra [[Vue des Alpes]]. La aŭtovojo nun en pliaj 6 tuneloj preter tri elveturejo pasas sub la urbo Neŭŝatelo. Sekvas la elveturejoj [[St. Blaise]], [[Marin]], [[Thielle]] kaj [[Conraux]], kie la aŭtovojo nuntempe interrompiĝas kaj daŭras ĝis [[Le Landeron]] kiel kantona ĉefvojo. En Le Landeron la vojo pludaŭras kiel rapidvojo, sekvas la du elveturejoj de [[La Neuveville]], la elveturejo kaj tunelo de [[Ligerz]]. Post la elveturejo de [[Twann]], la aŭtovojo estas en stato de konstruo. Post [[Bielo]] la vojo denove estas finkonstruita. Ĝi tie kruciĝas kun la [[svisa aŭtovojo A6]], kiu norde transiras al la [[Transĵurasa Aŭtovojo|Transĵurasa Aŭtovojo A16]]. Sekvas nun tunelo, tiam la elveturejoj [[Lengnau BE|Lengnau]], [[Grenchen]], la ponto trans la [[rivero Aro]] ĉe [[Arch]], la tunelo de ''Lüsslingen'', la elveturejoj [[Soloturno|Soloturno Okcidento]], Soloturno Sudo kaj Soloturno Oriento/[[Zuchwil]] kaj tiam ĉe [[Luterbach]] la vojo reunuiĝas kun la [[svisa aŭtovojo A1]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}[[Aŭtovojoj de Svislando]]
{{elEL}}[[Listo de svisaj aŭtovojoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{komunejokat|A5 (Switzerland)|Svisa aŭtovojo A5}}
 
 
{{Svisaj aŭtovojoj}}
 
 
[[Kategorio:Aŭtovojoj de Svislando|A05]]
112 941

redaktoj