Faubourg 36: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q639855
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 28:
 
== Enhavo ==
En la silvestra nokto, kiu komencigas la jaron 1936, en ĉeurbocentra kvartalo (france ''Faubourg'') de Parizo la senskrupula kapitalisto Galapiat tiom premas la posedanton kaj direktoron de eta muzikteatrejo repagi siajn ŝuldon ĝis noktomezo aŭ transdoni la teatrejon, kiun la kapitalisto fermos, malinstalos kaj vendos la valoran terenon. La muzikteatra direktoro ne havas la necesan monon, pafmortigas sin kaj s-ro Galapiat ricevas la teatrejon. La teatraj dungitoj iĝas senlaboruloj, sed la plano malkonstrui la teatrejon ne tuj estas realigita. La nun senlaboraj teatraj laboristoj malsame solvas la problemon kiel pluvivi - ekzemple s-ino Viviane Pigoil malaperas kun amanto, burĝa komercisto de alkoholaĵoj, kaj divorciĝas, dum la eksedzo s-ro Pigoil rezignacie kutimiĝas al la malriĉeco de si kaj la juna filo; la filo Jojo tamen sekrete lernas ludadon de akordeono ĉe malsociema maljuna najbaro kaj perludas monon per surstrata akordeonado. Kiam la polico kaptas la knabon kaj akuzas lin pri almozpetado, la ŝtataj instancoj transdonas lin al la patrino kaj ties nova edzo, kaj la tristega patro ne ricevas la rajton vidi aŭ alimaniere kontakti la filon, krom se li trovus novan laboron kaj montrus sin kapabla burĝe eduki la filon. Motivigita pro tiu premo, s-ro Pigoil kaj siaj ekskolegoj okupas la eksteatrejon, remodernigas ĝin kaj organizas duonprofesian muzikteatran programon. La riĉulo s-ro Galapiat, kiu jam posedas la tutan kvartalon kaj volas plibonigi sian nunan agnoskon de fihomo, komence lasas la teatristojn agadi. Li enamiĝas al juna knabino, Douce, kiu aliĝas al la teatrista grupo, kaj kiu fakte iĝas la sola en la muzikteatra programo, kies prezento vere konvinkas la publikon kaj ĵurnalistaron. Sukcesa muzikteatra direktoro el suda Francio klopodas varbi ŝin por sia propra programo, kaj post longa hezito ŝi fine akceptas la proponon. Sen ŝia persono la iniciativo de la senlaboraj teatristoj iĝas tute sensukcesa, kaj la teatrejo denove estas forlasata.
 
Kiam en radia programo aŭdeblas ŝia prezento de tipe pariza kanzono, Max, la maljuna akordeona instruisto de la knabo Jojo, aŭdanta la radian prezenton tuj rekonas la voĉon: li amis la patrinon de la junulino, kiu kantis same - bela muzikteatra kantistino por kiu li komponis sukcesajn kanzonojn. Kiam la kantistino gravediĝis, ne per li sed per nekonata teatra gravulo, ŝi forlasis Parizon, kaj la komponisto, neniam plu aŭdinta pri ŝi, triste ne plu forlasis sian loĝejon, dum multaj jaroj sekvanta la mondan evoluon nur per radioprogramoj. Nun li ekstaras, vojaĝas al suda Francio kaj konvinkas la junulinon reveni al la Pariza muzikteatrejo, organizante vere profesiecan kaj entuziasmigan muzikteatran revuon, kiu iĝas publika sukceso. Partoprenas la maljuna s-ro Pigoil, kaj eĉ rajtas sursceneje partopreni lia filo. Jen povus harmonie (kaj iom naive) finiĝi la historio somere de la jaro [[1936]], sed la filmo ankoraŭ plu daŭras.
 
La juna kantistino iĝas amatino de juna ribelema teatra laboristo, Milou, kaj la riĉulo Galapiat, kiu sentas sin trompita, ĵaluzege ĵus volas pafmortigi la junan kantistinan amaton, kiam s-ro Pigoil neatendite aperas kaj savas la vivon de la amiko, mem pafmortigante la riĉulon. Nun tamen la filmo havas tragikan nuancon, ĉar s-ro Pigoil por 10 jaroj enkarceriĝas, kie li maltrafas ĉiujn eventojn de la [[Dua Mondmilito]] kaj ankaŭ maltrafas la pluan kreskon de sia amata filo. Kiam li liberiĝas la [[31-an de decembro]] [[1945]], tamen la muzikteatrejo, nomata "Faubourg 36" laŭ la sukcesa jaro 1936, ankoraŭ ekzistas kaj estas en bona stato: en ĝi la nun plenkreska filo Jojo estas la stelulo de muzikteatra programo, kiu daŭre prezentas la sukcesajn kanzonojn de Max kaj la aliaj muzikteatraj teamanoj de 1936.
 
== Aktoroj ==
* [[Gérard Jugnot]]: Germain Pigoil, teatra laboristo
* [[Clovis Cornillac]]: Milou, teatra laboristo kaj sindikatisto, kiu asertas pri si mem esti eksmembro de la [[Ruĝa Armeo]] («ex de l'Armée rouge»)
* [[Kad Merad]]: Jacky Jaquet, teatra laboristo nomata "la princo de imitistoj" («le prince des imitateurs»)
* [[Nora Arnezeder]]: Douce, juna kantistino
* [[Pierre Richard]]: Max, pensiiĝinta muzikteatra komponisto
* [[Bernard-Pierre Donnadieu]]: Galapiat, senskrupula kapitalisto, kiu mem ŝatus havi la kromnomon "la multe amata" («le bien-aimé»)
Linio 44:
* [[François Morel]]: Célestin, posedanto de trinkejo najbara al la muzikteatrejo, amiko de Jacky
* [[Élisabeth Vitali]]: Viviane, eksa muzikteatra aktorino, eksedzino de Pigoil kaj panjo de Jojo
* [[Christophe Kourotchkine]]: Lebeaupin
* [[Éric Naggar]]: Grevoul
* [[Éric Prat]]: polica komisaro Tortil
* [[Julien Courbey]]: Mondain, veturisto kaj asistanto de Galapiat
* [[Philippe de la Janerand]]: Triquet, librotenisto kaj konsilisto de Galapiat, ŝatanto de historiaj referencoj
 
Linio 67:
** ''Une guitare, une femme kaj mon île'', kantata fare de [[Philippe Scagni]]
 
== Premiaj nomumoj ==
* [[Dosiero:Flago-de-Francio.svg|21px]] Premio [[César]] 2009 :
** Daniel Sobrino, Roman Dymny kaj Vincent Goujon nomumitaj por la premio César de plej bona sono
** [[Reinhardt Wagner]] nomumita por la premio César de la plej bona filma muziko
Linio 79:
 
== Bibliografio ==
* Sylvie Baussier: ''Faubourg 36 kaj les métiers de la cinéma'', 80 paĝoj, eldonejo ''Éditions de la Seuil'', [[Parizo]], publikigo en septembro 2008, ISBN 9782020983334 978-2-02-098333-4
* [[Christophe Barratier]]: ''Faubourg 36'', 160 paĝoj, ilustita per fotoj faritaj dum la kreo de la filmo, sama eldonejo [[Parizo]], publikigo en septembro 2008, ISBN 9782020981989978-2-02-098198-9
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.faubourg36-lefilm.com/ oficiala retejo de la filmo ''Faubourg 36'' (france)]
{{elEL}} [http://www.pathedistribution.com/accueil/filmavenir.php?IDFilm=1706 ''Faubourg 36'' en la retejo de la filmdistribuejo ''Pathé'' (same france)]
{{elEL}} {{IMDb titolo|0948535}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Faubourg 36}}