Hunzenschwil: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 17 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q65696)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Hunzenschwil''' estas komunumo en la [[distrikto Lencburgo]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 3008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Hunzenschwil situas sur ebenaĵo inter la [[Surovalo]] en okcidento kaj la valo [[Seetal]] en oriento. La komunumo konsistas el la du partoj [[Unterdorf]] kaj [[Oberdorf]], kiuj intertempe komplete kunkreskis.
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,26 km², de kiuj 0,80 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 1,34 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 545 m [[s.m.]] sur la kulmino de la moto ''Lotten'', dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 395 m [[s.m.]] ĉe la norda komunumlimo.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Hunzenschwil limas en nordo al [[Rupperswil]], en oriento al [[Schafisheim]], en sudo al [[Gränichen]], kaj en okcidento al [[Suhr]].
 
== Trafiko ==
La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per stacidomo de la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] ĉe la trajnlinio de [[Zofingo]] al [[Lencburgo]] kaj ankaŭ per la buslinio de [[Rupperswil]] al [[Lencburgo]].
 
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 1 de [[Zuriko]] al [[Berno]]. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]] estas [[Araŭo|Araŭo-Oriento]], kiu situas ĉe la norda marĝeno de la vilaĝo.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Hunzenschwil datiĝas el la jaro [[1101]] kiel ''Hintziswil''.
 
En [[mezepoko]] en Hunzenschwil une regis la [[Grafoj de Lencburgo]], ek de [[1173]] ka [[Kiburgoj]], kaj fine ek de [[1264]] ties heredantoj, la [[Habsburgoj]]. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la [[Senjoro|Senjoroj]]j de Hunzenschwil kaj post ties formorto ek de la komenco de la [[14-a jarcento]] al la Senjoroj de Hallwyl.
 
En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj Hunzenschwil fariĝis nun parto de la [[Berno|berna]] regejo, nome de Berna Argovio. Holderbank ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de [[Rupperswil]] en la [[vokto|voktejo]] [[Lencburgo]].
Linio 39:
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, Hunzenschwil fariĝis komunumo de la [[distrikto Lencburgo]] en la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.hunzenschwil.ch Oficiala retejo de la komunumo Hunzenschwil]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1765.php Hunzenschwil en la Historia Leksikono de Svislando]