Koblenz AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 21 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q69441)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Koblenz''' (en Esperanto ankaŭ '''Koblenco''') estas komunumo en la [[distrikto Zurzach]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. ''(Ne miksu la svisan vilaĝon Koblencon kun la germana urbo [[Koblenco]]!)''
 
== Geografio ==
[[Dosiero:Koblenz AG.jpg|thumb|left|150px|<small>La vilaĝocentro de Koblenz</small>]]
La svisa komunumo Koblenz situas ĉe la alfluo de [[Aro (rivero)|Aro]] al [[Rejno]], la du plej grandaj riveroj de [[Svislando]]. Fakte malgraŭ ke la akvokvanto kaj la longeco ek de la fonto de Aro ĉe la kunfluejo estas pli grandaj ol de la Rejno, la cetera rivero portas la nomon Rejno anstataŭ pli korekte Aro. Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Germanio. Koblenz situas sur la sivsa flanko, do sude de Rejno kaj oriente de Aro. En sudokcidento de la komunumo la komunumo tuŝas la nordan finon de la [[Baraĵlago de Klingnau]].
Linio 23:
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 1,23 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta plunkto situas sur alteco de 444 m [[s.m.]] en sudoriento de la komunumo, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 314 m [[s.m.]] ĉe la kunfluo de Aro kaj Rejno.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Koblenz limas en nordo al la [[Germanio|germana]] urbo [[Waldshut-Tiengen]], en nordoriento al [[Küssaberg]], kiu ankaŭ situas en [[Germanio]], en oriento al [[Rietheim AG|Rietheim]], en sudo al [[Klingnau]], kaj en okcidento al [[Leuggern]].
 
== Trafiko ==
La stacidomo Koblenz situas ekstere de la vilgaxocentro. De tie trafikgas trajnoj al [[Baden AG|Baden]], [[Waldshut]], [[Bad Zurzach]] kaj [[Vinterturo]]. Ekzistas ankaŭ trajnlinio de Koblenz al [[Laufenburg AG|Laufenburg]], kiu tamen servas ek de [[1994]] nur ankoraŭ por vartransporto. En la vilaĝocentro troviĝas dua stacidomo sur la linio de Koblenz al Bad Zurzach kaj Vinterturo, kiu nomiĝas Koblenz-Dorf [Koblenco-Vilaĝo]. De Koblenz eliras krome diversaj [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinioj]]linioj.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Koblenz datiĝas el la jaro [[1010]] kiel ''Confluentia''. La latina nomo signifas ''kunfluejo'' kaj estas alludo al la kunfluo de Rejno kaj Aro.
 
En la jaro [[1269]] la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la vilaĝon kune kun la urbeto [[Klingnau]] al la [[episkopo|Episkopejo]] [[Konstanco DE|Konstanco]]. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la [[Habsburgoj]], la [[Johanitoj]] kaj la [[Monaĥejo Sankt-Blasien]] posedis rajtojn pri la vilaĝo.
 
Post la konkero de Argovio fare de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] en la jaro [[1415]] Koblenz estis atribuita al la [[Grafejo Baden]]. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la vilaĝo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco.
 
Sur iama insulo en Rejno kun la nomo ''Judenäule'' troviĝis dum longa tempo la ununura tombejo, kie [[judoj]] en [[Svislando]] rajtis entombigi siajn mortintojn. Nur en la jaro [[1750]] la judoj ricevis en Svislando propran tombejon inter la vilaĝoj [[Engingen AG|Endingen]] kaj [[Lengnau AG|Lengnau]]. La insulo iom post iom kunkreskis kun la germana flanko. En la jaroj [[1954]] kaj [[1955]] la restintaj homaj restaĵoj en la iama juda tombejo estis eltombigitaj kaj portitaj al la tombejo en Endingen.
Linio 42:
Per la mediacia akto en la jaro [[1803]] la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova [[Kantono Argovio]]. Koblenz fariĝis komunumo de la argovia [[distrikto Zurzach]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}Aliaj lokoj kun la nomo [[Koblenz]]
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.Koblenz.ch Oficiala retejo de la komunumo Koblenz]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1838.php Koblenz en la Historia Leksikono de Svislando]