Herznach: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q67338)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Herznach''' estas komunumo en la [[distrikto Laufenburg]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1290 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Herznach situas en la valo de ''Staffelegg'', flanka valo de la rivero [[Sissle]] en la transirzono de la [[Tavola Ĵuraso]] al la [[Falda Ĵuraso]]. La komunumo konsistas el la du partoj [[Oberdorf]], kie troviĝas la preĝejo, kaj [[Unterdorf]], kie situas la [[muelejo]].
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,26 km² , de kiuj 1,54 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,72 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 604 m [[s.m.]] sur la kulmino de la monto ''Egg'', dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 405 m [[s.m.]] ĉe la bordo de la rivereto ''Staffeleggbach''.
 
== Trafiko ==
Herznach estas konektita al la publika transportreto per du [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinioj]]linioj, unu de [[Araŭo]] al [[Frick AG|Frick]] kaj la alia de Herznach al [[Effingen]].
 
Herznach troviĝas ĉe la norda alveturejo al la [[Staffelegg-Pasejo]], kiu konektas Araŭon kun Frick. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A3]] situas norde en [[Oberfrick]] en distanco de proksimume 4 km de la vilaĝocentro.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Herznach limas en nordo al [[Ueken]], en oriento al [[Zeihen]], en sudo al [[Densbüren]], en okcidento al [[Wölflinswil]], kaj en nordokcidento al [[Gipf-Oberfrick]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Herznach datiĝas el la jaro [[1097]] kiel ''Hercenahc''.
 
En Herznach en frua [[mezepoko]] residencis la [[Senjoro|Senjoroj]]j de Herznach, kies kastelo detruiĝis [[1356]] dum la [[Tertremo de Bazelo]]. La landaj regantoj estis la [[Grafoj de Habsburgo-Laufenburg]] kaj poste la ĉeflinio de la [[Habsburgoj]]. Post la [[Milito de Waldshut]] en la jaro [[1468]] la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al [[Burgonjo]], sed post la burgonja malvenko dum la [[Burgonjaj Militoj]] kontraŭ la [[Svisa Ĵurkomunumo]], la regiono en [[1477]] revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro [[1797]]. En la jaro [[1499]] la vilaĝo dum la [[Ŝvaba Milito]] estis rabatakita de [[Berno|bernaj]] kaj [[Friburgo|friburgaj]] trupoj. En la jaro 1797 la [[Francio|francoj]] okupis la regionon. Ek de tiam la [[Frick-Valo]] formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro [[1802]] estis integrita kiel [[Kantono Frick-Valo]] al la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] fariĝis parto de [[Kantono Argovio]], kaj Herznach estiĝis komunumo de la argovia [[distrikto Laufenburg]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.herznach.ch Oficiala retejo de la komunumo Herznach]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1738.php Herznach en la Historia Leksikono de Svislando]