Mettauertal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Mettauertal''' estas [[Listo de urboj en Svislando|urbo]]
komunumo en la [[distrikto Laufenburg]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. La malnovaj komunumoj el kiuj konsitas la nuna komunumo Mettauertal havis kune 1929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La komunumo Mettauertal situas sude de rivero [[Rejno]] en la valo de Metau, kiu donis al la nova komunumo la nomon kaj tra kiu fluas la rivereto ''Metauerbach''. La komunumo konsistas el la vilaĝoj [[Hottwil]], [[Etzgen]], [[Mettau]], [[Oberhofen]] kaj [[Wil]].
 
Linio 25:
Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 21,56 km², de kiuj 8,90 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 1,35 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 649 m [[s.m.]] sur la kulmino de la monto ''Laubberg'', dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 300 m [[s.m.]] ĉe la bordo de [[Rejno]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Mettauertal limas en nordokcidento aliflanke de [[Rejno]] al la [[Germanio|germanaj]] komunumoj [[Albbruck]] kaj [[Laufenburg (Badeno)]], en nordo al [[Schwaderloch]], en nordoriento al [[Leibstadt]], en oriento al [[Leuggern]] kaj [[Mandach]], en sudoriento al [[Villigen]], en sudo al la distriktĉefurbo [[Remigen]].
 
== Trafiko ==
La komunumo estas konektita al la pubolika transportreto per du [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinioj]]linioj, unu de [[Laufenburg AG|Laufenburg]] tra [[Etzgen]] al [[Leibstadt]] kaj [[Döttingen]], kaj la alia, kiu konektas ĉiujn kvin vilaĝojn de la komunumo, de Laufenburg al [[Brugg]].
 
La fervojlinio de [[Stein-Säckingen]] al [[Koblenco AG|Koblenco]], ĉe kiu la vilaĝo [[Etzgen]] disponis pri stacidomo, ek de [[1994]] funkcias nur ankoraŭ por vartransporto.
 
== Historio ==
La komunumo Mettauertal fondiĝis la 1-an de januaro [[2010]] per kunigo de la antaŭaj komunumoj [[Hottwil]], [[Etzgen]], [[Mettau]], [[Oberhofen AG|Oberhofen]] kaj [[Wil AG|Wil]].
 
La unua dokumenta mencio de Etzgen datiĝas el la jaro [[1448]] kiel ''Eczken'', tiu de Hottwil el la jaro [[1150]] kiel ''Hotiwilare'', tiu de Mettau el la jaro [[1254]] kiel ''Mettowe'', tiu de Oberhofen el la jaro [[1705]] kiel ''Oberhoffen'', kaj tiu de Wil en la jaro [[1318]] kiel ''Wile''.
 
Dum [[mezepoko]] la landaj regantoj de la regiono estis la [[Grafoj de Habsburgo-Laufenburg]] kaj poste la ĉeflinio de la [[Habsburgoj]]. Post la [[Milito de Waldshut]] en la jaro [[1468]] la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al [[Burgonjo]], sed post la burgonja malvenko dum la [[Burgonjaj Militoj]] kontraŭ la [[Svisa Ĵurkomunumo]], la regiono en [[1477]] revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj.
 
En la jaro [[1797]] la [[Francio|francoj]] okupis la regionon. Ek de tiam la [[Frick-Valo]] formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro [[1802]] estis integrita kiel [[Kantono Frick-Valo]] al la [[Helveta Respubliko]] kaj en la jaro [[1803]] fariĝis parto de [[Kantono Argovio]], kaj la kvin vilaĝoj estiĝis komunumoj de la argovia [[distrikto Laufenburg]].
Linio 44:
La 20-an de marto [[2008]] la komunumaj asembleoj de Etzgen, Hottwil, Mettau, Oberhofen kaj Wil decidis la kunigon de la kvin komunumoj al la nova komunumo Mettauertal. La decido estis konfirmita per la skriba baloto la 1-an de junio 2008 per granda plimiulto kaj realiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2010. La administrejo de la nova komunumo situas en Mettau.
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.mettauertal.ch Oficiala retejo de la komunumo Mettauertal]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1734.php Etzgen en la Historia Leksikono de Svislando]}
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1694.php Hottwil en la Historia Leksikono de Svislando]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1743.php Mettau en la Historia Leksikono de Svislando]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1746.php Oberhofen en la Historia Leksikono de Svislando]