Kerns: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q67159)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto komunumo en Svislando
|nomo=Kerns
|blazono=[[ImageDosiero:Kerns-coat of arms.svg|thumb|120px|center|<small>Blazono de Kerns</small>]]
|bildo=[[ImageDosiero:Hohe Brücke Nortostportal.jpg|thumb|285px|center|<small>La tiel nomita ''Alta Ponto'' (germane Hohe Brücke) trans Melchaa inter Kerns kaj [[Sachseln]]</small>]]
|kantono=Obvaldo
|distrikto=En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Linio 11:
|poŝtkodo=6064
|kodo=1404
|mapo=[[ImageDosiero:Karte Gemeinde Kerns 2007.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Kerns</small>]]}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Kerns''' estas komunumo en [[Kantono Obvaldo]], en [[Svislando|Centra Svislando]]. Ĝi havis 5485 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Kerns situas sudoriente de la rivero [[Sarner Aa]] kaj la lago [[Wichelsee]], kaj etendiĝas de la [[Svisaj Antaŭalpoj|Untervaldaj Antaŭalpoj]] en nordo ĝis la [[Alpoj|Bernaj Alpoj]] en sudo. La ĉefa vilaĝo situas sur teraso je alteco de 564 m [[s.m.]] kaj ofertas belan rondvidon al la tuta kantono. En la alpa sudo de la komunumo situas la lagetoj [[Blausee]], [[Melchsee]] kaj [[Tannensee]]. La okcidentan limon de la komunumo formas en nordo la rivero [[Granda Melchseeaa]], kiu alfluas en la valofundo al Sarner Aa. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kulmino de la monto ''Rotsandnollen'' sur alteco de 2700 m [[s.m.]], dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 459 m [[s.m.]] ĉe la bordo de la lago [[Wichelsee]]. La sudan parton de la komunumo formas la Melch-Valo.
 
La komunumo konsistas el la sekvantaj vilaĝoj kaj setlejoj: [[Kerns-Dorf]], [[Dietried]], [[Halten]], [[Melchtal]], [[Sankt-Niklausen]], [[Siebeneich]] kaj [[Wisserlen]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Kerns limas en nordo al [[Ennetmoos]] ([[Kantono Nidvaldo|NW]]), en nordoriento al [[Dallenwil]] ([[Kantono Nidvaldo|NW]]), en oriento al [[Wolfenschiessen]] ([[Kantono Nidvaldo|NW]]), en sudoriento al [[Innertkirchen]] ([[Kantono Berno|BE]]), en sudo al [[Hasliberg]] ([[Kantono Berno|BE]]), sudokcidento al [[Lungern]], en okcidento al [[Sachseln]], en nordokcidento al [[Sarno (Obvaldo)|Sarno]], kaj en nordnordokcidento al [[Alpnach]].
 
== Trafiko ==
La komunumo estas konektita al la publika transportreto per [[poŝtaŭtolinio]] de [[Sarno (Obvaldo)|Sarno]] al [[Melchtal]] kaj en somero aŭ dum la skisezono ĝis Stöckalp, de kiel seĝtelfero kondukas al la Alpo Melsee-Frutt, kie troviĝas la migradoregiono ĉirkaŭ la lagetoj respektive la skiregiono en vintro.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Kerns datiĝas el la jaro [[1036]] kiel ''Chernz''. La hodiaŭa komunumo estis fondita [[1850]] surbaze de la nova kantona konstitucio, kiu devis esti enkondukita post la valdigiĝo de la federacia konstitucio de Svislando de la jaro [[1848]]. Tiu nomva komunumo anstataŭis la ĝis tiamajn kooperativojn kaj koncedis civitanajn rajtojn al ĉiuj loĝantoj kaj ne nur al la membroj de la kooperativoj. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D743.php ''Willi Studach'': ''Kerns'' en la ''Historia Leksikono de Svislando'' (14.10.2008)]</ref>
 
== Partnerkomunumo ==
Kerns havas komunuman partnerecon kun la urbo [[Kamnik]] en [[Slovenio]].
 
Linio 36:
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.kerns.ch Oficiala retejo de la komunumo Kerns]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D743.php Kerns en la Historia Leksikono de Svislando]