Bonna universitato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
| retejo = [http://www.uni-bonn.de www.uni-bonn.de]
}}
La '''Rejnlanda Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' Bonn''' – [[germane]] ''Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn'', mallonge '''Bonna Universitato''' - estas la [[universitato]] en la urbo [[Bonno]] en okcidenta [[Germanio]]. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la [[prusio|prusia]] reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] kaj fondiĝis en [[1818]]. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis proksimume 32 500 studentojn.
 
Inter la plej konataj universtitataj studentoj estas ekzemple sep [[Nobel-premio|Nobel-premiitoj]], dek du ricevintoj de la premio ''[[Gottfried Wilhelm Leibniz]]'', du premiitoj per la [[medalo Fields]], la [[papo]] [[Benedikto la 16-a]], [[Karl Marks]], [[Joseph Schumpeter]] kaj [[Friedrich Nietzsche]]. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo ''Times Higher Education'', flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo [[The Times]], pri la jaro 2010 la Bonna Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo.<ref>http://www.topuniversities.com/university-rankings/world-university-rankings/2010/results</ref>
Linio 21:
== Historio ==
[[Dosiero:Universität Bonn.jpg|eta|400px|<center>ĉefa universitata konstruaĵo en la urbocentro]]
Antaŭaĵo de la Bonna Universitato estis la akademio ''[[elektoepiskopujo Kolonjo|Kurkölnische]] Akademie Bonn'', kiu fondiĝis en 1777 je kvar fakultatoj pri "diaj, juraj, kuracaj kaj mondaj sciencoj". En 1786 la germana imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] donis al ĝi la rajton atribui la sciencajn titolojn de licencato kaj de doktoro, rekonitajn en la tuta germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. En 1798 la ''Kurkölnische Universität'' estis malfondita, pro tio ke la regiono okcidente de la [[Rejno]] estis konkerita per la armeo de [[Francio]].
 
La nuntempa Rejnlanda Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' Bonn estis fondita la 18-an de oktobrto 1818 per ordono de la [[prusio|prusia]] reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] - temis pri la sesa prusia universitato flanke de la [[Universitato Ernst Moritz Arndt]] en [[Greifswald]], la [[Humboldt-Universitato en Berlino|Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' en Berlino]], la Albertus-Universitato [[Königsberg]] (la nuna [[Kaliningrad]]), la Universitato [[Halle (Saale)]] la la [[Silezio|Silezia]] Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' [[Breslau]] (la nuna [[Vroclavo]]). Celo de la universitata fonto estis la volo doni al la du tiam novaj prusiaj provincoj [[Rejnlando]] kaj [[Vestfalio]] akademian altlernejon. Samtage la antaŭe ekzistintaj universitatoj de [[Vestfalio]] en [[Münster]] kaj [[Paderborn]] estis fermitaj. La urbon Bonno oni elektis pro pluraj kialoj: Unuflanke en la urbo ekzistis du imponaj, sed intertempe malplenaj barokaj kasteloj, kiuj por nova universitato donis sufiĉan spacon. Duaflanke oni volis signali novan komencon, kaj tial nek revivigis la antaŭan universitaton de Bonno nek la urban universitaton de [[Kolonjo]].
 
La en oktobro 1655 fondita universitato de [[Duisburg]] malfondiĝis en la jaro de la universitata fondo en Bonno. La [[sceptro]] de tiu universitato kaj granda parto de la universitata biblioteko estis transportitaj al Bonno, kiel ke la bonna universitato ankaŭ estas sekvaĵo ankaŭ de la tiuurba universitato.
 
== Lokoj kaj arkitekturo ==
La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividiĝas al pluraj konstruaĵoj en la tuta urba areo. En la ĉefa universitata konstruaĵo, la eksa [[princo-elektisto|princoelektista]] kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭaj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.
 
[[Dosiero:Poppelsdorfer Schloss.jpg|eta|300px|<center>kastelo Poppelsdorf]]
La konstruaĵoj de la naturaj sciencoj koncentriĝas en la iom pli okcidenta urboparto [[Poppelsdorf]], kie krom la samnoma kastelo estas institutaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj kontruaĵoj. La kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitata [[botanika ĝardeno]].
 
La fakultato pri komputiko havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn antaŭe estis la romia fortikaĵo kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstruaĵo el la [[1960-aj jaroj]] tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.
 
La medicina klinikaro havas sian lokon sur la monto ''Venusberg'' sudokcidente de la urbocentro. Tamen pluraj medicinaj institutoj situas aliloke, ekzemple la institutoj pri anatomio kaj fiziologio inter la aliaj natursciencoj en Poppelsdorf, aŭ la kliniko pri pediatrio sude proksime de la universitata ĉefkonstruaĵo, borde de la Rejno. Krome ankaŭ multaj aliaj unuopaj institutoj situas en aliaj urbopartoj, ekzemple la ejoj pri astronomio, ĥemio kaj farmacio en la urboparto [[Endenich]].
 
Sume la universitato disponas pri 371 konstruaĵoj. Inter ili krom la sciencaj konstruaĵoj estas 4 studentaj manĝejoj kaj 34 studentaj loĝejoj kun sume proksimume 4000 ĉambroj.
 
== Rilatoj al Esperanto ==
Linio 59:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn}}
{{elEL}} [http://www.uni-bonn.de/ oficiala retejo de la universitato]
{{elEL}} [http://www.sp.uni-bonn.de/index.eo.html retejo de la studantparlamento de la universitato]
 
{{Koordinatoj artikolo|50_44_2_N_7_6_8_E_type:landmark_region:DE-NW|50° 44' 2" norde, 7° 6' 8" oriente}}