Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio): Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA)
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
 
== Vivo ==
Frederiko Vilhelmo naskiĝis en 1770 en Potsdamo kiel filo de [[Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 2-a]] kaj Frederika Luiza de [[Hesio]]-[[Darmstadt]]. Li konsideriĝis timida kaj trankvila knabo, kiu malmulte parolis, forlasis ĉiujn ne nepre necesajn vortojn, kaj poste iĝis la modelo de la tre malmultvorta lingvaĵo de la prusia armeo.
 
[[Dosiero:Friedrich Wilhelm III mit Königin Luise auf der Pfaueninsel.jpg|eta|maldekstra|<center>la paro Frederiko Vilhelmo kaj [[Luiza de Meklenburgo-Strelitz|Luiza]] de Prusio]]
La 24-an de decembro 1793 li edziĝis kun [[Luiza de Meklenburgo-Strelitz]], laŭ samepokuloj aparte bela virino, kiu naskis al li 10 infanojn. En la kronprinca palaco borde de la urbocentra aleo [[Unter den Linden]] en Berlin li vivis modestan, relative burĝan vivon en senproblema geedzeco. Tiun vivstilon li daŭrigis, kiam en novembro 1797 li iĝis reĝo de Prusio. Naŭzita de la morala kadukiĝo de la nobelaro ĉirkaŭ lia patro, de la [[intrigo]]j kaj [[amafero]]j, li penis restarigi moralecon inter la proksimaj reĝaj dungitoj.
 
Spite al la ĝenerale tre tradiciemaj kutimoj de la epoko li subtenis avangardan arton - per la aĉeto de la "plej modernaj germanaj tiutempaj bildoj", la pentraĵoj "[[Abatejo en la Kverkforsto]]" kaj "[[La Monaĥo ĉe la Maro]]" de la artisto [[Caspar David Friedrich]], li en [[1810]] imprese subtenis la renomon de netradiciema arto.
 
Lia politiko estis, samkiel lia propra karaktero, singardema kaj neŭtrala. Reformoj komenciĝis nur tre malrapide, kaj lia politiko de internacia neŭtraleco de postaj generacioj estis juĝata malsukcesa. Kiam Francio okupis la germaniajn regionojn okcidente de la rivero [[Rejno]] kaj insistis pri la integrigo de ili en la francan ŝtaton, koalicio el Britio, Rusio kaj Aŭstrio komencis novan militon kontraŭ Francio, dum Prusio restis neŭtrala. Kvankam la franca ŝtato post tiu milito estis malfortigita, ĝia influo al Prusio kreskis. Pro francia premo, la multŝtata Germanlingvio en la sekvaj jaroj politike tre transformiĝis - precipe sekve de la [[regna deputacia fina akto]] malaperis multaj germanlingvaj ŝtatetoj kaj [[urboŝtato]]j.
 
Kvankam la prusia ŝtato pro sia neŭtraleco rivevis aldonajn teritoriojn, inter alie laŭ la volo de [[Napoleono]] la duklandon [[Hanovro (lando)|Hanovro]], tradicie ligita al la reĝoj de Anglio, sed en internacia politiko izoliĝis. Eĉ kiam Francio ekkonkeris nordan Germanion, la prusia reĝo insistis resti politike neŭtrala kaj kontribuis kaj al la pereo de la [[Sankta Romia Imperio]] kaj nerekte al la venko de la napoleona armeo kontraŭ Rusio kaj Aŭstrio.
 
[[Dosiero:Friedrich Wilhelm III von Gebauer.jpg|eta|<center>la reĝo, portretita fare de ''Ernst Gebauer'']]
En 1806 Frederiko Vilhelmo promesis al Rusio, ne subtenis Napoleolon per soldatoj por konkeroprovo de la Rusia Imperio. Iom poste li en [[ultimato]] postulis la foriron de ĉiuj franciaj soldatoj el suda Germanio. Tio en momento, kiam post la [[Batalo ĉe Slavkov|batalo de Austerlitz]] Napoleono jam fakte venkis kontraŭ Aŭstrio kaj Rusio. Napoleono malatentis la ultimaton kaj la 9-an de oktobro deklaris militon al Prusio. En la sekvaj bataloj de Saalfeld kaj Jena la prusia armeo estis neniige venkata, kaj la reĝo devis fuĝi al la tiama urbo Memel en [[Orientprusio]], la nuna [[Klaipėda]] en Litovio. Li devis akcepti la pactraktaton de Tilsit, en kiu Prusio perdis ĉiujn teritoriojn okcidente de la rivero [[Elbo (rivero)|Elbo]] kaj ĉiujn teritoriajn perdojn el la disdivido de [[Pollando-Litovio]].
 
La kolapso de la prusia ŝtato estis la kialo por decidaj ŝtataj reformoj. La reĝo ne entuziasmis pri ili kaj malrapide komencigis ilin, sed politikistoj kiel ''Karl August von Hardenberg, Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein'' kaj [[Wilhelm von Humboldt]] signife antaŭenpuŝis ilin. La situo de la ŝtato sed ankaŭ la rilatoj inter la popolanoj kaj la reĝo sekve signife pliboniĝis.
 
En februaro 1912 Frederiko Vilhelmo pro premo de Francio iĝis franca aliancano antaŭ la milito de la napoleona armeo kontraŭ la Rusia Imperio. Post la katastrofa malvenko de la francia armeo en Rusio, la prusia reĝo en marto 1813 deklaris militon al Francio. Ĝis la jaro 1815 Prusio reiĝis signifa eŭropa potenco.
 
[[Dosiero:Friedrich Wilhelm III. Burg Hohenzollern.JPG|eta|maldekstra|<center>statuo de Frederiko Vilhelmo la 3-a en la kastelo ''Hohenzollern'']]
 
Krom finance tre subteni la armeon, la reĝaj reformoj aparte celis plibonigi la edukon. En 1806 fondiĝis la unua prusia lernejo por blinduloj. En 1810 fondiĝis la "Berlina Universitato", pli poste nomata [[Humboldt-Universitato en Berlino]], en 1811 sekvis la Universitato de [[Breslau]] (la nuna [[Vroclavo]] en Pollando), kaj fine la [[Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo]] en [[Bonno]]. Per la en 1817 fondita Unuiĝinta Evangelia Eklezio la reĝo volis premi unuiĝon de la kristanaj konfesioj kaj tentiĝis malliberigi pastrojn, konfiski luteranajn preĝejojn kaj aliajn posedaĵojn.
 
La 11-an de marto 1812 pro iniciato de la reĝo, la 30 000 judoj de Prusio per la "juda [[edikto]]" tiujara ricevis rajtojn plejparte samajn al tiuj de la ceteraj civitanoj.
 
[[Dosiero:Brandenburg Preußen Friedrich Wilhelm III 1819.JPG|eta|<center>monero de 1819 kun la reĝa vizaĝo]]
 
=== Kolberg ===
La civitanoj de [[Kołobrzeg|Kolberg]], la nuna urbo [[Kołobrzeg]] en Pollando honore al la prusia reĝo en [[1860]] antaŭ la urbodomo starigis monumenton kreitan de ''Friedrich Drake'': La urbanoj en [[1807]] sukcese rezistis al la [[sieĝo]] fare de la francia armeo, kaj la prusia reĝo pro tio poste aparte subtenis la urbon. Post kiam en [[1945]] la urbo iĝis posedaĵo de Pollando, la statuo memoriganta pri la germana urba historio estis forigita.
 
[[Dosiero:Standbild Heumarkt Köln - Gesamtansicht.jpg|eta|<center>monumento en Kolonjo]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Friedrich Wilhelm III}}
{{elEL}} [http://www.lutherisch-berlin.de/index.php?option=com_content&view=article&id=9&Itemid=20 germanlingva artikolo "La enkonduko de la protestanta unio kaj la persekuto de la protestanta-luterana eklezio en Prusio"]
{{PND|118535986}}
 
112 889

redaktoj