Uwe-Joachim Moritz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
|||
Linio 1:
[[
'''Uwe-Joachim MORITZ''' estas germana esperantisto, eksinstruisto kaj lingva aktivisto. De [[1961]] ĝis [[1964]] kaj de [[1965]] ĝis [[1969]] li estis prezidanto de [[Germana Esperanto-Junularo]], ekde la jaro [[1972]] la unua redaktoro de la revuo [[Etnismo (revuo)|Etnismo]], kaj de ties fondiĝo en [[1978]] ĝis la jaro [[1998]] estis prezidanto de la fakasocio [[Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj]].
Linio 5:
== Vivo ==
En la 12-a gimnazia klaso, Uwe-Joachim Moritz fine de [[1957]] kaj komence de [[1958]] kun [[Richard Reuchlin]] estis organizanto de la unua [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo|GEJ]]. Post abitura ekzameno en [[1959]] en la gimnazio ''Herbart'' de [[Oldenburg]] en norda Germanio, li dum jaro plenumis la devigan armeservon. Sekve li inter [[1960]] ĝis [[1965]] studis pedagogion en la [[Universitato de Monastero|universitato de]] [[Münster (Vestfalio)]], kaj tuj studokomence la 3-an de novembro 1960 kune kun [[Willi Brandenburg]], Joachim Schrapp kaj kelkaj aliaj fondis la "[[Münster (Vestfalio)#Esperanto|Studentan Esperanto-Klubon en la universitato de Münster]]".
Inter la jaroj [[1966]] kaj [[1968]] li instruiste staĝis en gimnazioj de [[Ahaus]] kaj Münster, unu jaron laboris kiel instruisto en la gimnazio de [[Düren]] kaj inter la jaroj [[1969]] kaj [[2004]] estis instruisto pri la fakoj [[historio]], la [[hispana]], la [[franca]] kaj pri Esperanto en la urba gimnazio de [[Eschweiler]] en la germana federacia lando [[Nordrejn-Vestfalio]].
Post la emeritiĝo, li en [[2005]] retranslokiĝis al norda Germanio kaj nun vivas en [[Hatten]]-Sandhatten proksime de [[Oldenburg]]. Krom pri Esperanto, li engaĝiĝas pri pli da kultura subteno por multaj malpligrandaj eŭropaj lingvoj, inter ili aparte pri la [[kataluna]], [[eŭska]] kaj la [[platgermana]]. Publikaĵojn li amplekse verkis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la [[platgermana]] kaj la norma [[germana]].
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{
{{
{{
{{vivtempo|||Moritz}}
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Germanaj instruistoj]]
|