Eĥidno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{TemasPri|mitologia rolulino|[[Ekidno]]}}
[[Dosiero:NympheEchidna.jpg|thumb|''La [[nimfoj|nimfo]] '''Eĥidno''''', laŭ [[Julien Leray]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Eĥidno''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ἔχιδνα'', «vipuro») estis monstro, duone virina, duone serpenta, konata kiel "Patrino de ĉiaj monstroj", ĉar ŝi naskis multajn el la plej teruraj estaĵoj kiu rolas en la mitaro. Plia kromnomo ŝia estis "Drakaina Delphyne" (''Δρακαινα Δελφυνη'', ''drakina ventro''). Ŝi simbolis teran koruptadon: putrado, ŝlimo, fetoraj akvoj, malsano, epidemioj, ktp.
 
== Priskribo de Eĥidno ==
Linio 9:
''[ ... ] la kolerema diino Eĥidno, kiu estas duone nimfo kun rigardantaj okuloj kaj belaj vangoj, kaj duone enorma serpento denove, grandega kaj terura, kun makulita haŭto, manĝante krudan karnon sub la sekretaj partoj de la sankta tero. Kaj tie ŝi havas kavernon profunde malsupren sub kava roko longe de la semortemaj dioj kaj mortontaj homoj. Tie, tiam, la dioj donos al ŝi glora domo por resti ene: kaj ŝi havas gardiston en [[Arimo]] sub la tero, sinistra Eĥidno, nimfo kiu ne mortas nek maljuniĝas ĉiujn ŝiajn tagojn''.</blockquote>
 
Laŭ [[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], Eĥidno estis filino de [[Tartaro #Tartaro, roluloj de la helena mitologio|Tartaro]] kaj [[Geo]]<ref name="Ap">[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia biblioteko'', 2.1.2.</ref>, sed laŭ Heziodo, ŝiaj gepatro estis aŭ [[Keto #keto, mara diino|Keto]] kaj [[Forciso]], aŭ [[Krisaoro]] kaj la [[najado]] [[Kaliroo]]<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 270-305.</ref>. Alternativa versio asertas ke ŝi estis filino de [[Pejro]] kaj [[Stikso]], ekzemple laŭ [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], kiu ne plu menciis tiun Pejron en siaj verkaĵoj<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. Priskribo de Grekio, 8.18.2..</ref>.
[[Dosiero:Snake-nymphs Staatliche Antikensammlungen 2100.jpg|thumb|left|Paro da "'''Eĥidno'''j" plenumas ritojn por protekti vitojn, sur [[kilikso]] de ĉ. [[-520|520 a.K.]].]]
 
Eĥidno estis ina [[drako]], kun vizaĝo kaj torso de bela virino (prezentita flugilhave en arĥaikaj vaz-pentraĵoj) kaj serpenta korpo, foje havante ankaŭ vostojn de du serpentoj, same kiel [[Lamio]] kaj aliaj [[drakinoj]]. Ŝi ankaŭ estis foje prezentita, kiel [[Karl Kerenyi]] menciis, farante sanktajn ritojn en vitejo, dum sur la kontraŭa flanko de la vazo aperis kaproj atakante la vitojn. Tiu ktonia Eĥidno verŝajne iĝis protektanto de la vitejoj<ref>[[Karl Kerenyi]]. ''La greka diaro'', paĝ. 51-52.</ref>.
 
Eĥidno unuiĝis al monstra [[Tifeo]], kun kiu ŝi havis sian teruran idaron. Laŭ [[Homero]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.783.</ref>, ili loĝis en subtera kaverno, en fora lando nomita [[Arimo]], pri kies preciza situo ne estas interkonsento inter la postaj verkistoj kaj fakuloj. Post la venko de [[Zeŭso]] en la [[Tifonomaĥio]], Tifeo estis malliberigita sub la monto [[Etna|Etno]], sed la [[olimpanoj]] permesis Eĥidnon supervivi kun ŝia monstraj gefiloj, kiel defio por estontaj gedioj kaj herooj. Fakte, ŝi iam atakis [[Heraklo]]n en [[Skitioj|Skitio]] (ebla situo de Arimo) kaj ŝtelis liajn ĉevalojn, kiam la heroo trapasis tiun landon por plenumi la taskon pri la oksoj de [[Geriono]]. Kiam la heroo postulis ŝin ilin redoni, Eĥidno promesis tion fari nur se li amoradas ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis [[Agatirso]], [[Gelono]] kaj [[Skito (mitologio)|Skito]], la unua reĝo de Skitio, pro tio ke nur li sukcesis pretigi la arkon de sia patro<ref name="H">[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.8-10,</ref>.
 
Kvankam Eĥidno estis senmortema kaj ĉiam juna laŭ Heziodo, Apolodoro rakontas ke ŝi estis finfine mortigita de [[Argo (mitologio)|Argo Panopto]], la cent-okula [[gigantoj|giganto]], dum ŝi dormis kaj pro tio ke ŝi kutime manĝadis homan karnon<ref name="Ap" />.
Linio 65:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}{{en}} [http://www.theoi.com/Ther/DrakainaEkhidna1.html Eĥidno ĉe Theoi.com]
 
== Notoj kaj referencoj ==