Krimoj kontraŭ la homeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de Internacia puna kortumo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Krimo kontraŭ la homeco''' - alilingve ekzemple [[angle]] ''crime against humanity'', [[france]] ''crime contre l’humanité'', [[germane]] ''Verbrechen gegen la Menschlichkeit'', [[hispane]] ''Crimen contra la humanidad'' aŭ [[ruse]] ''Преступления против человечности'' - estas krima difino kiu unuafoje fiksiĝis per la [[Nurenberga Tribunalo]] aŭ Internacia Armea Tribunalo por uzo en la [[Nurenbergaj Procesoj]] kontraŭ gvidaj reprezentantoj de la diktatura reĝimo de [[Nazia Germanio]], kaj kiu poste ankaŭ akceptiĝis kiel krima difino en pluraj naciaj punaj leĝaroj.
 
== Evoluo de la termino en [[internacia juro]] ==
Grava paŝo en la [[internacia juro]] estis la kondamno de la [[armena genocido|genocido kontraŭ la armenoj]] en la [[Otomana Imperio]] la [[24-an de majo]] [[1915]] en protesta dokumento subskribita per gvidantoj de la ŝtatoj [[Britio]], [[Francio]] kaj [[Rusio]]. La tri ŝtatoj minacis al la otomana registaro ke tiuj "krimoj kontraŭ la humeco kaj kontraŭ la civilizo" estos punataj post la [[Unua Mondmilito|mondmilito]]. Jure la termino unuafoje definiĝis kaj uziĝis en la [[Nurenbergaj Procesoj]] kaj [[Tokiaj Procesoj]]. Tiu jura uzo tiutempe estis malsamopinie diskutata, ĉar laŭ principoj de juraj ŝtatoj nur povas esti punataj krimoj kiuj plenumiĝis '''post''' la oficialigo de la koncerna leĝo. Tiu principo malebligu juĝistan arbitron en la difino de krimo kaj de koncerna ebla puno. Oni tamen argumentis, ke la [[Nurenberga Tribunalo]] ne juĝis laŭ nacia sed laŭ [[internacia juro]] kaj referencis al la internaciaj traktatoj kaj interkonsentoj, kiujn la diktatura reĝimo de [[Nazia Germanio]] malobservis en internacia skalo.
 
En la Nurenbergaj Procesoj kaj en pluraj oficialaj dokumentoj de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] la amasmurdo en [[koncentrejo]]j klare konsideratas krimo kontraŭ la homeco. Ĉar la "industria murdo de homoj" ne celis ekskluzive nur [[judoj]]n, la murdo jure konsideriĝis ne [[genocido]] sed krimo kontraŭ la homeco.
 
Ĉu la germanaj elaeraj atakoj ekzemple kontraŭ la pola ĉefurbo [[Varsovio]] en septembro 1939 (26 000 nesoldataj mortintoj), ĉu la elaera milito de la [[Royal Air Force|brita armeo]] kontraŭ germanaj urboj ekde la 11-a de majo 1940, ĉu la sekva aera batalo pri Anglio, la bombado de britaj urboj pere de germanaj militaviadiloj kun 60 000 nesoldataj mortintoj, ĉu la germana elaera atako kontraŭ la nederlanda urbo [[Roterdamo]] la 14-an de majo 1940 (900 nesoldataj motrintoj) aŭ la area (do necelita) bombado de la [[Aliancanoj]] kontraŭ Nazia Germanio ekde januaro 1942 kun 537 000 nesoldataj mortintoj konsidereblas krimoj kontraŭ la homeco, fare de iuj juristoj aparte en postmilita Germanio estis malsamopinie diskutita.
 
En la aldona protokolo de [[1977]] al la [[Ĝenevaj Konvencioj]] la area, do necelita, bombado estis eksplicite kondamnata kaj malpermesata.<ref> [http://www.admin.ch/ch/d/sr/c0_518_521.html aldona protokolo !, artikolo 51 de la 8-a de junio 1977 al la Ĝenevaj Konvencioj de la 12-a de aŭgusto 1949 (ĉi-ligile germane)] </ref> Sed tielnomataj "celitaj bombadoj", kiuj kutime ankaŭ rezultigas murdojn de lokaj civiluloj (nesoldatoj), malgraŭ la internaciaj leĝoj pri protekto de civiluloj ĝis nun ne estas internacie kondamnataj.
 
En la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] de la 10-a de decembro 1948 estas fiksita en artikolo 9: "Neniu rajtas esti arbitre malliberigata, tenata en mallibero aŭ ekzilata el la lando."
Linio 25:
** (b) [amasmurda] neniigo
** (c) sklavigo
** (d) forpelo aŭ perforta translokigo de la loĝantaro
** (e) malliberigo aŭ kroma forta forrabo de la korpa libereco en malobeo de la bazaj reguloj de internacia juro
** (f) [[torturo|torturado]]
** (g) [[perforto]], seksa sklavigo, devigo al prostituo, deviga gravedigo, deviga steriligo kaj similaj fortaj seksaj agoj,
** (h) persekuto de homgrupo el politikaj, rasaj, eknaj, kulturaj, religiaj, seksaj aŭ aliaj kialoj, kiu ĝenerale en [[internacia juro]] konsideratas nepermesata lige al tiu ĉi paragrafo kaj la aliaj krimoj puneblaj per tiu-ĉi tribunalo (noto: krom la krimoj kontraŭ la homeco, la internacia puna tribunalo ankaŭ respondecas pri [[genocido]], [[militkrimo]]j kaj [[agresa milito|agresa militado]]).
** (i) [[apartismo]]
** (j) perforta "malaperigo" de personoj
** (k) aliaj malhomecaj traktoj de simila karaktero, kiuj intence kaŭzu grandan suferon aŭ fortajn korpajn aŭ psikajn lezojn.
* Alineo 2: Difine de alineo 1:
** (a) atako kontaŭ la civilula loĝantaro estas konduto kiu ligiĝas al plurfoja apliko de la agoj nomataj en §1 kontraŭ civilula loĝantaro, en ekzekuto aŭ subteno de politiko de ŝtato aŭ de organizaĵo kiu celas tian atakon.
** (b) Neniigo [amasmurda] estas la intenca kreo de vivkondiĉoj kiel ekzemple la forpreno de vivnecesa materialo kiel nutraĵoj aŭ kuraciloj en la celo neniigi parton de la loĝantaro.
** (c) Sklavigo estas la apligo de ajna perforto, por disponi pri homoj kiel posedaĵo, inkluzive de la komerco per homoj, aparte per virinoj kaj infanoj.
** (d) Forpelo aŭ perforta translokigo de la loĝantaro estas la perforta, per internacia juro nepermesata portado de la koncernaj personoj per forsendo aŭ aliaj perfortaj rimedoj el la areo en kiuj ili laŭleĝe troviĝas.
** (e) Torturado estas la intenca apliko de doloroj, korpaj aŭ psikaj, de personoj malliberigitaj aŭ kontrolataj per akuzantoj - ekskludataj estas doloroj kaj suferoj kiujn rezultigas la laŭleĝa uzo de malliberigo.
** (f) Deviga gravedigo estas la kontraŭleĝa malliberigo de kontraŭleĝe gravedigita virino en la celo influi la etnan konsiston de loĝantaro aŭ apliki aliajn fortajn malobeojn de la internacia juro. La regulo ne tiel kompreniĝu kvazaŭ ĝi influus enŝtatajn leĝojn pri gravedeco.
** (g) Persekuto estas la intenca, forta malobeo de fundamentaj bazaj rajtoj kontraŭ internacia juro pro la identeco de grupo aŭ komunumo.
** (h) Apartismo signifas nehomecajn agojn simile al tiuj en §1, plenumataj per instituciiĝinta reĝimo, en formo de sistema subpremo kaj dominiĝo de unu raso fare de alia.
** (i) Perforta malaperigo de personoj estas la malliberigo, la forpreno de libero aŭ la ostaĝigo de personoj, ekzekutata, subtenata aŭ tolerata fare de ŝtato aŭ de pollitika organizaĵo, en kombino kun rifuzo agnoski tiun malliberigon aŭ doni informon pri la sorto aŭ la lokigo de tiuj personoj, en la intenco fortiri ilin por pli longa tempo el leĝa protekto.
Linio 46:
 
== Pri la formulo: „krimoj kontraŭ la homeco“ aŭ „… kontraŭ la homaro“ ==
La anglalingva vorto ''humanity'' povas tradukiĝi kaj per "homeco" (ekzemple germane ''Menschlichkeit'') aŭ per "homaro" (ekzemple germane ''Menschheit''). Krom aliaj kritikistoj, [[Karl Jaspers]] kaj [[Hannah Arendt]] konsideras la oficialan kaj kutiman tradukon "krimoj kontraŭ la homeco" [[eŭfemismo]] kaj parolas pri "krimoj kontraŭ la homaro". Hannah Arendt en [[1963]] skribis pri la proceso kontraŭ la nazio [[Adolf Eichmann]]:
{{citaĵo|La Londona Statuto, sur kiu baziĝis la Nurenbergaj Procesoj […] difinis la ‚krimojn kontraŭ la homaro' kiel 'nehomecaj agoj', el kio en la [ekzemple] germanlingva traduko iĝis la konata termino 'krimoj kontraŭ la homeco' (‚Verbrechen gegen la Menschlichkeit‘), kvazaŭ la nazioj nur havis mankojn pri homeco, kiam ili amasmurdis milionojn da homoj en gasejoj - jen efektive la maltroigo de la jarcento.<ref>origine germanlingve, en la libro ''Eichmann in Jerusalem'', eldono de 2004, paĝo 399</ref>}}
 
Linio 52:
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Patrinoj de Plaza de Mayo]]
* [[Avinoj de Placo Majo]]
Linio 62:
== Eksteraj ligiloj ==
En oficialaj retejoj de la [[Internacia Puna Kortumo]] respektive de la [[Unuiĝintaj Nacioj]]:
{{elEL}} la Roma Statuto [[dosieroDosiero:flago-de-Britio.svg|18px]] [http://www2.icc-cpi.int/NR/rdonlyres/ADD16852-AEE9-4757-ABE7-9CDC7CF02886/283503/RomeStatutEng1.pdf jen angle (formato pdf)], [[dosieroDosiero:flago-de-Sauda Arabio.svg|18px]] [http://www2.icc-cpi.int/NR/rdonlyres/ADD16852-AEE9-4757-ABE7-9CDC7CF02886/283784/RomeStatuteAraWeb.pdf arabe (formato pdf)], [[dosieroDosiero:flago-de-Francio.svg|18px]] [http://www2.icc-cpi.int/NR/rdonlyres/6A7E88C1-8A44-42F2-896F-D68BB3B2D54F/0/Rome_Statute_French.pdf france (formato pdf)], [[dosieroDosiero:flago-de-Germanio.svg|18px]] [http://www.un.org/Depts/german/internatrecht/roemstat1.html germane] kaj [[dosieroDosiero:flago-de-Hispanio.svg|18px]] [http://www2.icc-cpi.int/NR/rdonlyres/ADD16852-AEE9-4757-ABE7-9CDC7CF02886/283783/Compendium3rd01SPA.pdf hispane (formato pdf)],
Aparte:
{{elEL}} [http://www.un.org/Depts/german/internatrecht/roemstat1.html#T27 artikolo 7, krimoj kontraŭ la homeco (germane)]
 
[[Kategorio:Internacia juro]]