Usona manpilkludo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Usona manpilkludo''' aŭ '''amerika manpilkludo''', [[angle]] nomata ''american handball'' aŭ malpli ofte ''court handball'', en [[Usono]] kutime nur ''handball'') estas [[pilkosporto|pilkosporta]] disciplino simila al la angla sporto ''fives'', al la sporto ''[[gaela manpilkludo]]'' aŭ al la eŭska sporto [[peloto]], se ludata sen specifa rakedo: en ĉiuj disciplinoj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al [[skvaŝo]] aŭ [[rakedopilkado]], nur ke la sportistoj ne rajtas uzi [[rakedo]]n, sed frapas la pilkon per la [[polmo]], eventuale kovrata per [[ganto]]. Al la teama sporto tradicie nomata '''[[manpilkado]]''' ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en usona kaj irlanda manpilkoludo, la angla sporto ''fives'' aŭ en [[peloto]] (se sen rakedo) ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kapti kaj teni ĝin enmane.
 
Simile kiel en skvaŝo, la ludejo povas konsisti el kvar muroj kaj planko. Sed ankaŭ ekzistas ludaj versioj, kiuj nur uzas unu aŭ tri flanka(j)n muro(j)n, kaj sekve nomatas ''one wall handball'' (unu muro) aŭ ''three wall handball'' (tri muroj). La pilko grandas 1 ⅞ usonajn [[colo]]jn, do 4,7625 centimetrojn, kaj pezas 2,3 [[unco]]jn, do 71,54 gramojn. Ekzistas variaĵo en kiu konkuras po unu sportisto kontraŭ alia, variaĵo en kiu teamo de du sportistoj konkuras kontraŭ teamo de du aliaj, kaj plia variaĵo en kiu rotacie partoprenas tri sportistoj.
 
En la variaĵo de kvar muroj, la pilko batatas de la unua sportisto aŭ teamo kontraŭ la antaŭa muro, kaj de tie nur rajtas maksimume unufoje tuŝi flankan muron kaj maksimume unufoje la plankon. La kontraŭa sportisto aŭ teamo devas refrapi la pilkon aŭ rekte al la antaŭa muro aŭ tra la malantaŭa muro al la antaŭa (sen ke ĝi do dumvoje trafus flankan muron, plankon aŭ plafonon).
 
La ludejo larĝas 20 [[futo]]jn, do 6,1 metrojn, altas 20 futojn kaj longas 40 futojn.
Linio 18:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://ushandball.org/ retejo de la organizaĵo ''United States Handball Association'']
 
== Vidu ankaŭ ==