Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La organizaĵo '''Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände''' ([[germane]], mallongigo '''ANDJ''', traduko "Laborkomunumo Novaj Demokratiaj Junularaj Asocioj") ekestis en februaro [[1991]] kiel kunligo de origine kvin junularaj asocioj.<ref>[http://web.archive.org/web/20071223084408/http://www.esperanto.de/dej/asocio/konkero.php paĝo pri la rilatoj de la Germana Esperanto-Junularo al aliaj asocioj kaj inter alie pri la ekesto de la tegmenta asocio ANDJ (arkivigita)] {{de}}</ref>.
 
El tiuj kvin asocioj unu, la [[Germana Esperanto-Junularo]], kiel translima kaj en okcidenta samkiel orienta Eŭropo aktiva junulara asocio antaŭ la reunuigo de Germanio ekzistis same en okcidenta Germanio kaj - malpli formale - kiel [[GDREJ]] en orienta Germanio, kaj la aliaj kvar ekestis sur la teritorio de la rapide ŝanĝiĝanta ŝtato GDR tuj post la falo de la [[Berlina Muro]] kaj la komplezo de la registaro de GDR ektoleri pliajn junularajn asociojn krom la ŝtatan junularon [[Freie Deutsche Jugend|FDJ]]. Plej multajn membrojn el tiuj kvar novaj GDR-aj junularaj asocioj havis la asocio ''Jugendnetzwerk Lambda'' de junaj samseksemuloj kaj samseksemulinoj, kiu rapide ekspansiis ankaŭ al okcidenta Germanio, kie junaĝaj samseksemuloj kaj samseksemulinoj kompreneble same ekzistis, sed ĝis tiam ne estis organizitaj en kadro de junulara asocio.
 
[[dosieroDosiero:Berlin, Mitte, Unter den Linden 36-38, Zollernhof 02.jpg|eta|<center>la konstruaĵego ''Zollernhof'' ĉe la bulvardo [[Unter den Linden]] en [[Berlin-Mitte]], inter la jaroj 1991 kaj 1993 unua sidejo de la asocia ligo ANDJ]]
La asocia ligo fakte daŭrigis la laboron de la "Ronda Tablo de la Junularo" en GDR - demokratia kunlabora forumo de diversaj junularaj iniciatoj, kiu fondiĝis en novembro 1989 kaj krom la kvin pli postaj membroasocioj de ANDJ ampleksis ankoraŭ pliajn junularajn asociojn, kiuj en GDR ekestis tuj post la falo de la muro kaj la ligita liberaligo de la socio. Multaj el tiuj pliaj asocioj tamen aŭ kadre de la reunuigo de la du germanaj ŝtatoj rapide integriĝis en samtemajn organizaĵojn de okcidenta Germanio (ekzemple la "junaj socialistoj" aŭ ''Jusos'', la junulara branĉo de la politika partio [[SPD]] aŭ la "junaj liberaluloj" aŭ germane ''Junge Liberale'', en okcidenta Germanio mallongigitaj ''Julis'', en orienta Germanio ''Julia'', la junulara branĉo de la politika partio [[F.D.P.]]), aŭ temis pri iniciatoj kiuj pro la fortaj sociaj ŝanĝoj de la [[Novaj Federaciaj Landoj]] post vivo de nur malmultaj monatoj disfalis kaj malfondiĝis.
 
En februaro 1990 la "novaj" junularaj asocioj de la "Ronda Tablo de la Junularo" okupis la sidejon de la antaŭa centra oficejo de la ŝtata junulara organizaĵo [[Freie Deutsche Jugend|FDJ]] ĉe la adreso [[Unter den Linden]] 36–38, la konstruaĵegon ''Zollernhof'' en [[Berlin-Mitte]]; en tiu konstruaĵego post sia fondiĝo ankaŭ la asocia ligo ANDJ havis sian sidejon. En aprilo 1991 la asocia ligo ANDJ iĝis membroasocio de la tegmenta organizaĵo de germaniaj junularaj asocioj, nomata [[Deutscher Bundesjugendring|Deutschen Bundesjugendring]] (DBJR); en oktobro 1993 ĝi laŭ propra deziro ŝanĝis sian statuson al "alligita asocio" de la tegmenta organizaĵo DBJR. Unua reprezentanto de ANDJ en la asembleo de la tegmenta organizaĵo en 1991 kaj 1992 iĝis membro de la junulara asocio ''Jugendnetzwerk Lambda'', dua reprezentanto en 1993 kaj 1994 iĝis la esperantisto [[Thomas Pusch]], kiu do estis la unua oficiala reprezentanto de GEJ en la gvidantaro de la tegmenta organizaĵo de germaniaj junularaj asocioj. En la tempo inter 1991 kaj 1993 tri el la kvin membroasocioj de ANDJ iom post iom malaktiviĝis kaj fine malaperis, tiel ke la ligo inter la jaroj 1993 kaj 2011 nur konsistis el la du membroasocioj [[Germana Esperanto-Junularo]] kaj ''Jugendnetzwerk Lambda'', kies membraroj malgraŭ malsamaj laboraj fokusoj estis decidintaj plu kune reprezentiĝi en la kunsidoj de la tegmenta organizaĵo DBJR.
 
== Ekde 2011 ==
Linio 12:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [https://www.dbjr.de/der-dbjr/dbjr/mitgliedsorganisationen/detail.html?tx_wtdirectory_pi1%5Bshow%5D=62&tx_rggooglemap_pi1%5Bpoi%5D=62&cHash=694936aec50485890db097613ecab49e konciza informo en la retejo de la tegmenta organizaĵo] ''[[Deutscher Bundesjugendring]]'' {{de}}
{{elEL}} [http://www.esperanto.de/dej/ retejo de Germana Esperanto-Junularo] {{de}} <small>kaj</small> {{eo}}
 
== Referencoj ==