Haspinga govo: Malsamoj inter versioj

46 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Haspengouw.jpg|eta|<center>vilaĝo en la Haspinga govo]]
La '''Haspinga govo''' – [[latine]] ''Haspinga'', [[nederlande]] kaj [[Limburga lingvo|limburge]] ''Haspengouw'', [[france]] ''Hesbaye'', [[germane]] ''Hespengau'' aŭ ''Haspengau'') estas regiono en la nuna ŝtato [[Belgio]], kiu situas inter la urboj [[Hasselt]], [[Lieĝo]], [[Namur]], [[Tienen]] kaj [[Loveno]] kaj sude nature limiĝas per la rivero [[Mozo]].
 
La regiono baziĝas per kalkoŝtona masivo, kovrata per fekunda tavolo de [[leŭso]]; sekve temas pri agrikulture intense uzata teritorio.
 
== Historio ==
[[Latina|Latinlingvaj]] dokumentoj de la [[11-a jarcento]] en la regiono mencias graflandon ''Haspinga'' aŭ pli longe ''Comitatus Haspinga'', kiu baziĝas je pli malnova franka govo, laŭ kiu ekzemple fine de la 8-a jarcento titoliĝis [[Irmingard]], la unua edzino de la franka imperiestro [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)| Ludoviko la 1-a]], reganto de la [[Sankta Romia Imperio]]. El la latina nomo evoluis la nunaj nomoj en la [[franca]], [[nederlanda]] kaj [[germana]] lingvoj. La teritorio situas ĉe la lingva limo inter la areo de la [[nederlanda]] lingvo en [[Flandrio]] norde kaj la [[franca]] en [[Valonio]] sude. Simbola por tiu lingvolima situo estas la paro de loĝlokoj ''Heure-le-Romain'', „romanida Heur“ (ekde la jaro 1977 parto de la municipo [[Oupeye]]) kaj ''Diets Heur'' „mezepoke nederlanda Heur“ (nun parto de la urba municipo [[Tongeren]]).
 
La govo dividiĝas en:
* pli fekundan, pli ebenan sudan parton, nomata „seka“ pro malpli da rojoj en la teritorio, en kiu amplekse kultiviĝas [[tritiko]], [[sukerbeto]] kaj nuntempe [[maizo]], kaj brediĝas bovoj, kaj
* pli montetan nordan parton, nomata „malseka“ pro pli da rojoj en la monteta pejzaĝo, en kiu kultiviĝas fojno por bestobredado respektive kie paŝtiĝas bestoj. Krome tie agrikulture kreskigatas fruktarboj.
 
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.haspengouw.be/ retejo Haspengouw en Belgio] {{nl}}
{{elEL}} [http://www.hesbaye.be/ retejo Hesbaye en Belgio] {{fr}}
 
[[Kategorio:Geografio de Belgio]]
[[Kategorio:<!-- Regionoj en -->Flandrio]]
[[Kategorio:<!-- Regionoj en -->Valonio]]
112 889

redaktoj