Higeno (verkisto): Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 4 jaroj
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
'''Gaius Julius Hyginus''' ([[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] [hɨˈdʒaɪnəs]), esperante '''HIGENO''' (naskiĝis en [[-64|64 a.K.]], mortis en [[17]]) estis [[latina lingvo|latinlingva]] verkisto, lernanto de la fama [[Aleksandro Polyhistor]] kaj [[libertino]] de [[Caesar Augustus]]. Laŭ ''De Grammaticus'', de [[Suetonio]]<ref>[[Suetonio]]. ''De Grammaticus'', 20.</ref>, li estis elektita superintendanto de la [[Palatina biblioteko]] de Aŭgusto, en kies klasĉambroj li instruis [[filozofio]]n. Ne estas klare ĉu Higeno estis indiĝena de [[Aleksandrio]] aŭ de la [[Iberia duoninsulo]], la [[humanisma]] [[Juan Luis Vives]] asertis ke li naskiĝis en [[Valencio]].
 
Malgraŭ sia modesta statuso de liberino, Higeno atingis rekonon kaj estis en rilatoj kun multnombraj gravuloj. Tamen, Suetonio rimarkas ke Higeno falis en grandan malriĉecon en sia maljunaĝo, kaj estis apogita fare de la historiisto [[Clodius Licinus]]. Oni konsideris lin aŭtoritatulo, ĉefe pri [[Grek-romia antikvo]], pri kio li havis profundan kaj vastan scion. Sed dum la [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[17-a jarcento]]j aperis la duboj pri aŭtoreco de la verkaĵoj ĝis tiam atribuitaj al li, kio iĝis temo de polemikoj kaj diskutoj inter la fakuloj.
 
Higeno estis fekunda verkisto, kies verkoj inkludis topografiajn kaj biografiajn disertaĵojn (inter kiuj elstaris libro pri la vivo de eminentuloj, plia pri la urboj en [[Italio]] kaj alia pri la genealogio de la [[Trojo|trojaj]] familioj), komentaĵojn pri [[Helvius Cinna]] kaj la poemaro de [[Vergilio]], kaj eseojn pri agrikulturo, birdoj, insektoj kaj abelbredado.
 
Neniu el tiuj verkaĵoj konserviĝas en nia epoko. Tamen, sub la nomo de Higeno, troviĝas du aroj de verŝajnaj lernejnotoj mallongigantaj liajn disertaĵojn pri mitologio, nomataj «Fabulae» (kolekto de rakontoj) kaj «Poeticon astronomicon» (''Poezia astronomio''). Tamen, la plejmulto de la fakuloj konsideras ke la aŭtoro de tiuj eseoj estis alia ''Higeno'', malpli erudicia, kiu verŝajne vivis dum la 2-a jarcento. Eble temas pri resumoj faritaj de tiu ĉi lasta, de la verkaĵoj de la vera Gaius Julius Hyginus.
 
== Fabulae ==
La strukturo de «Fabulae», kiel manlibro pri mitologio, konsistas el tri tipoj de tekstoj: genealogiaj arboj de la gedioj kaj herooj, 220 fabloj (individuaj rakontoj) kaj la "enhavo-tabelo", kompilo laŭ formo de listo. Sub la titolo «Genealogioj de Higeno, konata de ĉiuj», ĝi estis tradukita en la jaro [[207]] («konsula jaro de Maksimo kaj Aper») en la [[antikva greka lingvo|grekan]], do la baza teksto en la latina estas pli antikva ol sia helena ekvivalento. Verŝajne, la aŭtoro uzis kiel originaj fontoj manlibron similan al la ''[[Mitologia biblioteko]]'' de Pseŭdo-[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], konatajn [[tragedio]]jn ([[Esĥilo]], [[Sofoklo]], [[Eŭripido]], ktp.) kaj grekajn [[epopeo]]jn, ĉefe de [[Homero]] kaj [[Heziodo]].
 
''Fabulae'' enhavas proksimume tri cent mallongajn kaj simplajn, eĉ krudajn, rakontojn el la parola mitotradicio kaj diaj genealogioj<ref>''Second Thoughts on Hyginus'', ĉe ''[[Mnemosyne]]'', Fourth Series, 11.1, paĝ. 42-48 ([[1958]]). La artikolo sekvas la komentojn de la eldono de «Fabulae» fare de [[H.J. Rose]], kiu konsideris pli ĝusta la alternativan titolon «Genealogiae».</ref>, verkita de aŭtoro priskribita fare de la nuntempa eldonisto de la verkaĵo, [[H.J. Rose]], kiel ''adulescentem imperitum, semidoctum, stultum'' (senscia, duonedukita kaj stulta junulo). Tamen, ĝi estas tre valora pro la enhavo de referencoj al perditaj verkaĵoj, ĉefe al tiuj de elstaraj grekaj tragediverkistoj, pri kiuj ni nur scias ion danke al tiaj mencioj. Pro tio, [[Arthur L. Keith]], recenzisto de la eldono de Rose de ''Fabulae'' ([[1934]]) por la [[Loeb Classical Library]]<ref>[[Arthur L. Keith]]. ''The Classical Journal'', 31.1 (Oktobro [[1935]]), paĝ. 53.</ref>, plendas pri "la kapricoj de [[Fortuno]], kiuj permesis la malaperon de multaj el la teatraĵoj de [[Esĥilo]], de la plej granda parto de la rakontoj de [[Tito Livio]] kaj de aliaj nepageblaj trezoroj, dum la ekzercaro de adoleskanta lernantoj ankoraŭ pluvivas kaj iĝas la bazo de la scienca laborado". La kompilo de Higeno reprezentas en primitiva formo la bazan informon, kion oni supozis ke klera romiano devis scii pri la greka mitaro en la epoko de la [[Antonina dinastio|Antoninoj]], sur la plej simpla nivelo. Tamen, Fabulae estas mino de informo hodiaŭ, pro tio ke la plejmulto de la pli nuanciaj kaj riĉaj mitologiaj kompiloj kaj verkaĵoj perdiĝis.
 
== De Astronomia ==
Tiu ĉi kvar-voluma verkaĵo estis unue publikigita, kun aldonitaj bildigoj, fare de [[Erhard Ratdolt]] en [[Venecio]] ([[1482]]), sub la titolo «Clarissimi uiri Hyginii Poeticon astronomicon opus utilissimum». Tiu "Poezia astronomio laŭ la plej fama Higeno, tre ulita verkaĵoj" ĉefe rakontas la mitojn konektitajn kun la konstelacioj, en versioj ĉefe bazitaj sur ''[[Catasterismi]]'', samcela verkaĵo laŭtradicie atribuita al [[Eratosteno]].
 
Kiel ''Fabulae'', ''Astronomia'' estas kolekto de resumoj, kies stilo kaj nivelo de kompetenteco en la latina, krom elementaj eraroj (precipe en la interpreto de la grekaj originaloj), estis uzitaj fare de la anonima kontribuanto al la [[Encyclopaedia Britannica]]<ref>''[[Encyclopaedia Britannica]]'', 11-a eldono, [[1911]].</ref> por pruvi ke ĝi ne povas temi pri verkaĵo de "tiel eminenta" akademiulo kiel Gaius Julius Higeno. Multaj fakuloj proponas ke tiuj disertaĵoj estu mallongigoj faritaj en la lasta duono de la [[2-a jarcento]] de la ''Genealogiae'' de Higeno, fare de nekonata adaptisto, kiu aldonis kompletan traktaton pri mitologio<ref>[[Hugh Chisholm]]. ''Hyginu, Gaius Julius'', ĉe ''Encyclopædia Britannica'', 11-a eldono. [[Cambridge University Press]].</ref>. La listoj de steloj en ''Astronomia'' estas ĝuste la sama kaj en identa sinsekvo kiel en ''[[Almagesto]]'' de [[Ptolemeo]], kio plifortikas la ideon de kompilo de la 2-a jarcento. Oni ankaŭ kalkulas, kiel fonto, je la [[skolio]]j pri ''[[Argonautica]]'' de [[Apolonio el Rodiso]], datitaj de la tempo de [[Tiberio]] fare de la eldonisto de tiu verkisto, [[R. Merkel]], en la antaŭparolo de lia eldono de ''Apolonio'' ([[Leipzig]], [[1854]])<ref>Menciita de Rose 1958:42, noto 3.</ref>. Kvankam la nuntempa kritikaro akceptas ĝin kiel verkaĵo de la sama aŭtoro ol ''Fabulae'', ne estas unuanimeco kaj verŝajne tio ne estas klare.
 
== Higeno en nuntempa kulturo ==
* La [[Alfrapa kratero|lunkratero]] ''[[Hyginus]]'' kaj la [[etplanedo]] [[12155 Hyginus]] ricevis sian nomon laŭ li, pro lia verkado pri astronomio<ref>[http://planetarynames.wr.usgs.gov/jsp/FeatureNameDetail.jsp?feature=62775 Slipo de la lunkratero Hyginus, Gazeteer of Planetary Nomenclature.] Ligilo konsultita la 5-an de julio de 2009.</ref>.
 
* La angla verkisto Sir [[Thomas Browne]] komencas sian diskurson ''The Garden of Cyrus'' ([[1658]]) per kreomito bazita sur ''Fabulae'', de Higeno.
 
== Bibliografio ==
{{elEL}}{{es}} Higino. ''Fábulas''. [[Editorial Gredos]], [[Madrido]], 2009. ISBN 9788424935986978-84-249-3598-6.
{{elEL}}{{es}} ''Fábulas mitológicas''. [[Alianza Editorial|Alianza]], Madrido, 2009. ISBN 978-84-206-5072-2.
{{elEL}}{{es}} ''Fábulas''. [[Ediciones Clásicas]], Madrido, 1997 ISBN 84-7882-255-0.
{{elEL}}{{es}} ''Fábulas. Astronomía''. [[Akal]], Madrido, 2008.
{{elEL}}{{de}} Hygini. ''De Astronomia''. Hg. von Ghislaine Viré. Stuttgart, [[Leipzig]], 1992 ([[Bibliotheca Teubneriana]]). ISBN 3-519-01438-6.
{{elEL}}{{de}} Hyginus. ''Fabulae / Sagen der Antike''. Ausgewählt und übersetzt von Franz Peter Waiblinger. [[Munkeno]], 1996 (dtv zweisprachig Band 9350).
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}{{es}} [http://books.google.es/books/about/F%C3%A1bulas_Astronom%C3%ADa.html?hl=es&id=NYSe4pTvLpkC "Fábulas" y "Astronomía"].
{{elEL}}{{en}} [http://www.theoi.com/Text/HyginusFabulae1.html "Fabulae" ĉe Theoi.com] Traduko de [[Mary Grant]] ([[1960]]).
{{elEL}}{{la}} [http://www.hs-augsburg.de/~harsch/Chronologia/Lspost02/Hyginus/hyg_fcap.html "Fabulae"] ĉe [http://www.hs-augsburg.de/ Bibliotheca Augustana].
{{elEL}}{{la}} [http://archive.org/details/hyginifabulae00hygigoog "Fabulae"] ĉe [[Internet Archive]]. Eld. [[1872]].
: [http://archive.org/stream/hyginifabulae00hygigoog#page/n4/mode/2up Latina teksto]: elektronika [[faksimilo]] ĉe Internet Archive.
: [http://archive.org/stream/hyginifabulae00hygigoog#page/n214/mode/2up Enhavotabelo laŭ alfabeta ordo].
{{elEL}}{{la}} [http://digital.slub-dresden.de/sammlungen/werkansicht/274233657/ Elektronika versio de la unua eldono de "Fabulae" fare de Jacob Micyllus (Basileo, 1535)].
{{elEL}}{{de}} [http://www.klassphil.uni-muenchen.de/~waiblinger/texte/hyglat.html "Fabulae Hygini"].
 
{{elEL}}{{en}} [http://www.theoi.com/Text/HyginusAstronomica.html "Poezia Astronomio" ĉe Theoi.com] Traduko de [[Mary Grant]] ([[1960]]).
 
== Notoj kaj referencoj ==
 
[[Kategorio:Latinlingvaj verkistoj]]
[[Kategorio:romiajRomiaj verkistoj]]
[[Kategorio:Romiaj astronomoj]]
[[Kategorio:Latina literaturo]]
[[Kategorio:Antikvaj mitologoj pri la helena mitologio]]
[[Kategorio:bibliotekistojBibliotekistoj]]
[[Kategorio:Abelbredistoj]]
[[Kategorio:Julia gento]]
112 889

redaktoj